Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mars 2023 2 28 /03 /mars /2023 21:30
GIL COHEN-MAGEN / AFP

28/03/2023

Lundon vespere, Benjamin Netanjahu anoncis « paŭzon » koncerne la tre kontestitan reformon pri justico. Sed la protestantoj postulas tutan nuligon de la projekto. Ili plu estis miloj sur la stratoj de Tel-Avivo.  

« Buŝa, Buŝa ! » Malsekigitaj pro la akvokanonoj, la manifestaciantoj skandas la vorton « honto » al la vizaĝoj de la policistoj. La 27an de marto, miloj da Israelanoj rifuzas forlasi la straton Kaplan, malgraŭ la surdigaj grenadoj kaj la policaj sturmoj. « For Bibi ! » gurdas la manifestaciantoj.

Post ĉirkaŭ tri monatoj da protestado, la Ĉefministro Benjamin Netanjahu anoncis pli frue en la vespero « paŭzon » en la projekto de reformo pri la juĝa sistemo. Sed tio ne sufiĉas por trankviligi la stratkoleron.

 

« Ili provas flatlogi nin »

Ŝimrt, 50-jara, rifuzas fidi la ĉefon de la registaro. « Mi ne plu sukcesas preni lin serioze. Li faras kiel kutime, provas flatlogi nin, diras stultaĵojn, mi kredas eĉ ne unu el liaj vortoj ». Laŭ Ben tio estas nur taktiko: « Li provas trankviligi kaj malkuraĝigi la protestmovadon ».

En televida parolado, la israela ĉefo promesis prokrasti la juĝan procezon post kelkaj semajnoj, dum la tempo intertraktadi kun la opozicio. Rapide, post lia interveno, la granda sindikata centralo Histadrut anoncis la finon de la ĝenerala striko, kiun ĝi dekretis matene kun la malkaŝa celo akiri haltigon de la reformo. Laŭ Katia, la batalo ne finiĝis : « Ni plu batalos ».

« La afero ne finiĝis. Ni ne ricevis konfirmon, ke la reformo estos nuligita. Ĝis nun, ĝi estas nur prokrastita ». – Katia, opoziciulino al la juĝa reformo.

Laŭ la registaro de Netanjahu, kiu estas unu el la plej dekstra de la Historio de Israelo, la reformo devas ebligi reekvilibrigon de la potencoj, reduktante la prerogativojn de la Ĉefkortumo, kiun la ekzekutivo juĝas politika, profite al la Parlamento. La opoziciantoj male opinias, ke ĝi riskas konduki al aŭtoritata drivo en la lando.

Tiujn lastajn 48 horojn en la tuta lando, la protestmovado atingas senprecedencan amplekson. Dekoj da manifestaciantoj estis arestitaj.

13/03/2023

Israelo : novaj manifestacioj kontraŭ la reformo de la justico, la registaro persistas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/israelo-novaj-manifestacioj-kontrau-la-reformo-de-la-justico-la-registaro-persistas.html

15/01/2022

Israelo: en Tel-Avivo, dekoj da miloj da manifestaciantoj huadas Benjamin Netanjahu kaj « la faŝistojn »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/israelo-en-tel-avivo-dekoj-da-miloj-da-manifestaciantoj-huadas-benjamin-netanjahu-kaj-la-fasistojn.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }