Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mars 2024 7 03 /03 /mars /2024 22:34
ACK GUEZ / AFP

03/03/2024

Sabaton en Jerusalemo, miloj da manifestaciantoj finis kvartagan marŝadon komencintan apud la landlimo kun Gazao, postulante liberigon de la ostaĝoj. Samtempe en Tel-Avivo novaj manifestacioj kontraŭ la registaro kolektis milojn da personoj.

« La registaro havas sangon sur la manoj », skandas la homamaso. Post nuligo de la reformo pri justico, la civita socio, kiu surstratiĝis pasintjare kontestas denove, sed ĉifoje por postuli anticipajn balotojn. Sabaton la 2an de marto vespere, la strato Kaplan en Tel-Avivo, epicentro de la movado kontraŭ Netanjahu estis homplena, kun abundo de israelaj flagoj kaj miloj da manifestaciantoj.    

Ilana, 54-jara, manifestacias de pli ol jaro kontraŭ la registaro Netanjahu. « Mi tute ne fidas tiun Ĉefministron, ŝi diras. Mi opinias, ke li ne decidas por la bono de la lando sed nur por siaj personaj interesoj ».

Sur ĉiuj afiŝtabuloj figuras la sama demando: anticipaj balotoj. Pro la bataloj, kiuj daŭras en Gazao, novaj balotoj ŝajnas des pli gravaj por tiuj manifestaciantoj. Ili opinias, ke la registaro ne kapablas okupiĝi pri tiu milito. « La nombro de mortintoj estas terura, la ostaĝoj plu estas detenitaj en Gazao, ili ne intertraktis akordon. Tro estas tro », vigle deklaras Eran.

 

Paco kaj estonto

130 israelaj ostaĝoj plu estas detenitaj en Gazao kaj la bilanco en la palestina enklavo senĉese pligraviĝas.

Male al la israela dekstro, kiu defendas daŭrigon de bataloj por atingi tion, kion ĝi nomas « plena venko », ĉi tie la alvokoj al intertraktadoj kaj batalhaltigo estas pli kaj pli insistemaj. « La infanoj en Israelo kaj Gazao kreskas en timo kaj angoro, kaj kun tiu sento, ke ili ne plu havas estonton, bedaŭras Romi. Ni bezonas en Israelo respondecan kaj fidindan registaron ».    

« Ni bezonas registaron, kiu strebas trovi longdaŭran solvon, kiu celas pacakordon por la tuta regiono, por oferti pli bonan estonton al la futuraj generacioj. » - Romi, israela manifestaciantino.

Grava polica aranĝo estis deplojita sabaton vespere. La homamaso tamen sukcesis bloki la ĉefajn vojojn de la urbo. Ĝi fine estis evakuita sed intencas ja reveni venontan sabaton.

« Ni estos tie tiel longe kiel necese, ĝis kiam li aŭskultas nin, asertas Ilana. Ĝis kiam estos kelkaj kuraĝaj personoj en la koalicio por renversi la registaron kaj decidu pri novaj datoj por la balotoj. »

La balotoj okazos fine de oktobro 2026. La movado, kromnomita « kontraŭ-Bibi » intencas daŭrigi la manifestaciojn ĝis akiro de anticipa baloto.

https://www.francetvinfo.fr/monde/israel/trop-c-est-trop-en-israel-des-milliers-de-manifestants-reclament-des-elections-anticipees_6401431.html

https://www.youtube.com/watch?v=2KPua4InKrk

29/02/2024

Gazaa sektoro : pli ol 100 palestinaj mortintoj kaj 700 vunditoj post israelaj pafoj dum disdono de humanitara helpo, laŭ la Gazaa ministrejo pri Sano

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/gazaa-sektoro-pli-ol-100-palestinaj-mortintoj-kaj-700-vunditoj-post-israelaj-pafoj-dum-disdono-de-humanitara-helpo-lau-la-gazaa-ministrejo-pri-sano.html

28/03/2023

Manifestacioj en Israelo: « Ni plu batalos », avertas la opoziciuloj kontraŭ la reformo pri justico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/manifestacioj-en-israelo-ni-plu-batalos-avertas-la-opoziciuloj-kontrau-la-reformo-pri-justico.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }