14/02/2024
Malmulte post sia sturmo kontraŭ Ukrainio la 24an de februaro 2022, Moskvo jam igis kontraŭleĝa la kritikojn kontraŭ la armeo.
Tio estas nova ilustrado de la represio kontraŭ la opozicio. Vladimir Putin promulgis vendredon 14an de februaro, leĝon, kiu celas konfiski la monon kaj la havaĵojn de personoj kulpigitaj pri diskonigo de « falsaj informoj » koncerne la rusian armeon.
La nova teksto promulgita estis jam voĉdonita fine de januaro ĉe la Dumo, la malalta ĉambro de la rusia Parlamento.
Merkredon, sen surprizo, la prezidenta dekreto subskribita de Vladimir Putin mem, estis publikigita de la rusiaj aŭtoritatoj.
Pluraj centoj de Rusoj estas kondamnitaj
Dum ĝia prezentado, la prezidento de la Dumo opiniis, ke tiu leĝo kontraŭ la « kanajloj » ebligos puni la « perfidulojn », kiuj « agas kontraŭ sia lando ». Fakte, la leĝo ne antaŭvidas konfiski absolute ĉiujn havaĵojn de persono kondamnita, sed alproprigi al si lian monon kaj la monon « utiligitan aŭ dediĉitan » al financo de « krimaj » aktivecoj. Tiuj terminoj tamen estas tre malklaraj.
La teksto ankaŭ permesas al la justico reakiri ĉiujn Ŝtatajn honorigajn distingaĵojn de kondamnitoj pro « falsaj informoj »
Malmulte post sia sturmo kontraŭ Ukrainio la 24an de februaro 2022, Moskvo jam igis kontraŭleĝa la kritikojn kontraŭ la armeo.
La akuzo pri diskonigo de « falsaj informoj » kontraŭ la rusia armeo riskas punon de malliberejo ĝis maksimumo 15 jaroj.
De antaŭ preskaŭ du jaroj, pluraj centoj da ordinaraj Rusoj estis kondamnitaj nome de tiu artikolo de la Punkodo.
07/02/2024
Ukrainio: nova rusia aeratako, Kijivo estis draste trafita