/image%2F0553642%2F20230202%2Fob_0eeed0_kramatorsk.jpg)
02/02/2023
Nova frapo de la Kremla armeo okazis, dum Rusio celebras ĵaŭdon la 80an datrevenon de la soveta venko en la batalo de Stalingrado.
Rakedo pafita de la rusia armeo detruis mardon vespere loĝkonstruaĵon en la urbo Kramatorsko, situanta oriente de Ukrainio, okazigante almenaŭ du mortintojn, deklaris la regiona guberniestro Pavlo Kirilenko.
« Sendube, homoj plu troviĝas tie » sub la ruinaĵoj, li menciis en la mesaĝilo Telegram.
La frapo okazis merkredon ĉirkaŭ la 21h45 (19h45 GMT) kontraŭ ok konstruaĵoj centre de Kramatorsko, inter kiuj unu tute disfalis, menciis la polico de Donecko en sia fejsbuka paĝo.
Ĉirkaŭ cent policistoj estis deplojitaj por traserĉi en la ruinaĵoj.
Kijivo atendas gravan ofensivon inter nun kaj la 24an de februaro
Tiu nova frapo de la Kremla armeo intervenas, dum Rusio celebras ĵaŭdon la 80an datrevenon de la soveta venko en la batalo de Stalingrado, decidiga batalo de la Dua mondmilito, kaj patriisma simbolo.
Tiu celebro havas simbolan gravecon proksime de la 1a datreveno de la komenciĝo de la invado de Ukrainio la 24an de februaro.
Kijivo aliparte atendas por la okazo vastan ofensivon de Moskvo.
Soledar: https://www.youtube.com/watch?v=jlTXjAnkXVw
Marinka: https //www.youtube.com/watch?v=wkNzORrFb34
Mariupolo: https://www.youtube.com/watch?v=EDJVeO_Mw0g
Ĥarkivo: https://www.youtube.com/watch?v=OU7XxH0zrfE
Kramatorsko: https://www.youtube.com/watch?v=a23vIWcLyoY
Irpin: https://www.youtube.com/watch?v=K_SBq7ua4jY
Buĉa: https://www.youtube.com/watch?v=1v_uFqbRVbg
Borodjanko: https://www.youtube.com/watch?v=ikYiDbqyaIk
Vinico: https://www.youtube.com/watch?v=FSLK0K6Q2go
Kremenĉuko: https://www.youtube.com/watch?v=Gtoy9Pm_5pg
Chasic Yar: https://www.youtube.com/watch?v=Zu8lXReC9wo
La Kremlo dementas, ke ĝi frapas rezidajn areojn en Ukrainio.