17/01/2018
Human Rights Watch denuncas, en nova raporto, kampanjon pri rekrutigoj de infanoj fare de Al Ŝabab en Somalio. Laŭ HRW, la islamismaj batalantoj pli kaj pli minacas la civilulojn, trudante ilin liveri junulojn. En sia enketo, la NRO de defendo de Homaj rajtoj mencias centojn da junuloj perforte rekrutigitaj de la terorisma grupo.
La raporto de HRW elvokas infanojn kelkafoje nur okjarajn. Ili estas elŝiritaj el siaj familioj, kaj poste enkondukitaj en grandajn koranajn lernejojn Al Ŝabab. Tie, ili estas submetitaj al cerbolavado, devigataj sekvi la dogmojn de la teroristoj, kaj finfine ofte fariĝas batalantoj.
Jam de jaroj, la islamistoj forkaptas infanojn . Antaŭe, ili faris tion prepare al batalo, do foroferis la infanojn. Sed laŭ Laetitia Bader, kiu enketis, temas ĉi-foje pri maniero akiri monrimedon. Efektive, multaj komunumoj, ĉefe la plej malriĉaj, ne plu kapablas pagi la impostojn altruditajn de Al Ŝabab. Interalie pro la sekeco. Do la teroristoj ŝajne uzadas la infanojn, kiel kvazaŭan imposton.
Tio estas ankaŭ rimedo por la movado, firmigi sian hegemonion kontraŭ la loĝantoj. Cele al tio, Al Ŝabab plenumas sturmatakojn en vilaĝoj, kaj forkaptas la infanojn. Ili premas la komunumajn ĉefojn, per mortominaco, ultimatoj, murdoj, por ke la loĝantoj mem liveru siajn knabojn kaj knabinojn.
Tio okazigas alian konsekvencon: la vilaĝanoj sendas siajn gefilojn, solajn, al la urboj ekster la areoj, kie regas Al Ŝabab. «Multaj gepatroj opinias, ke tio estas la sola solvo, por ke iliaj gefiloj estu en sekureco», eksplikas Laetitia Bader. Tamen la vojaĝo al kelkaj urboj estas danĝera por tiuj vundeblaj junuloj. Tie, kelkaj estas gastigataj fare de familianoj, aliaj atingas la kampadejojn de delokitoj. Kelkafoje, loĝantoj ankaŭ decidas kreadon de strukturoj por subteni ilin.
