/image%2F0553642%2F20231101%2Fob_e4d292_infanoj2.jpg)
01/11/2023
Gaza-sektoro fariĝis « tombejo por miloj da infanoj », deklaris mardon Unuiĝintaj Nacioj. La agentejo timas, ke aliaj mortos pro deshidratiĝo.
« La nombroj estas teruraj: pli ol 3450 infanoj estis mortigitaj, kaj estas konsterne, ke tiu nombro kreskas tagon post tago », menciis James Elde, porparolanto de UNICEF. Gazao fariĝis tombejo por miloj da infanoj », li aldonis.
Pli ol miliono da infanoj, kiuj vivas en Gaza-sektoro krome suferas mankon de trinkebla akvo, li precizigis. « La nuna kapablo de akvo-produkto de Gazao reprezentas nur 5% el ĝia kutima ĉiutaga produkto. La morto de infanoj – aparte de novnaskitoj – pro deshidratiĝo konsistigas kreskantan minacon ».
Niaj plej viglaj timoj vidi la nombron de infanoj mortigitaj transformiĝi en dekojn, poste centojn , fine milojn, realiĝis en daŭro de dek kvin tagoj - James Elde , porparolanto de la UNICEF.
La UNICEF postulas tujan humanitaran batalhaltigon kun malfermo de ĉiuj pasejoj al Gazao, por ebligi sekuran aliron de la humanitara helpo.
« Foreste de batalhaltigo, de akvo, de medikamentoj, se la kaptitaj infanoj ne estas liberigitaj, ni direktiĝas al eĉ pli grandaj abomenaĵoj por tiuj infanoj », deklaris S-ro Elder.
« Estas neelteneble pensi pri tiuj infanoj superŝutitaj sub ruinaĵoj, kun tre malmulte da bonŝanco esti savitaj », diris siaflanke Jens Laerke, porparolanto de la humanitara agentejo de UN.
Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), la loĝantoj de Gazao mortas ne nur pro la rektaj bombadoj. « Ni havas 130 frunaskitajn infanojn, kiuj dependas de inkubatoroj, inter kiuj ĉirkaŭ 61% troviĝas en la nordo », deklaris Christian Lindmeier, porparolanto de la MOS.
« Baldaŭa katastrofo por la publika sano anonciĝas ».
/image%2F0553642%2F20231101%2Fob_d43995_nacioj.jpg)
27/10/2023
Milito Israelo-Hamaso: « Multaj homoj pereos » en Gazao pro la sieĝo trudita de Israelo, alarmas Unuiĝintaj Nacioj
/image%2F0553642%2F20231101%2Fob_458598_barbarecon.png)
10/10/2023
HALTIGU LA BARBARECON !
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/haltigu-la-barbarecon.html