Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 février 2024 4 29 /02 /février /2024 22:38

29/02/2024

Israelaj soldatoj, kiuj sentis sin « minacitaj », pafis per realaj kugloj al Palestinanoj dum disdono de humanitara helpo. La situacio ĥaosiĝis norde de Gazaa sektoro, asertis israelaj informfontoj.

La rezulto estas tre grava. Ĵaŭdon, la ministrejo pri Sano de la Hamaso menciis almenaŭ 104 mortintojn kaj 760 vunditojn post israelaj pafoj al Palestinanoj, kiuj rapidis al kamionoj de humanitara helpo, norde de tiu teritorio minacita de malsatego.

Israelaj soldatoj, kiuj sentis sin « minacitaj », pafis per realaj kugloj al Palestinanoj, eksplikis israelaj informfontoj. Tiuj ĉi neis sian kulpigon en la graveco de tiu bilanco.  La israela armeo elvokas mortintojn ligitajn al personoj tretitaj de la homamaso.

Atestantoj menciis scenojn, dum kiuj miloj da personoj rapidis al help-kamionoj alvenintaj en Nablus, okcidente de Gaza-urbo, ĉefa urbo norde de la teritorio.           

La ministrejo pri Sano de la Hamaso anoncis pli frue, ke « pli ol 30 000 » personoj estis mortigitaj en israelaj militoperacoj en Gazao de post la komenco de la milito la 7an de oktobro.

Unuiĝintaj Nacioj taksas, ke 2,2 milionoj da personoj, nome vasta plimulto de Gazao, estas minacitaj de malsatego, precipe en la nordo, kie la detruoj, la bataloj kaj la prirabadoj, igas preskaŭ neeblaj la ekspedon de la humanitara helpo.  

Laŭ la Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj (UNRWA), iom pli ol 2 300 help-kamionoj eniris en Gazaon en februaro (malaltiĝo de 50% kompare kun januaro), kun ĉiutaga averaĝo de ĉirkaŭ 82 kamionoj tage.  

Laŭ UN, ĉirkaŭ 500 kamionoj averaĝe eniris ĉiutage en Gazaon antaŭ la komenco de la milito la 7an de oktobro, dum la bezonoj de la loĝantaro estis tiam pli malgrandaj.

https://www.francetvinfo.fr/monde/proche-orient/israel-palestine/guerre-entre-israel-et-le-hamas-des-tirs-israeliens-font-plusieurs-dizaines-de-morts-parmi-des-palestiniens-attendant-de-l-aide-humanitaire-annonce-l-hopital-al-chifa-a-gaza_6395491.html

https://www.youtube.com/watch?v=0QMYvm6Pg-E         

28/02/2024

Gazaa sektoro: la neeltenebla sufero de pluvivantoj post israelaj bombadoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/gazaa-sektoro-la-neeltenebla-sufero-de-pluvivantoj-post-israelaj-bombadoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }