/image%2F0553642%2F20230816%2Fob_ff1bf6_refugee-children-01-ap-iwb-220302-1646.jpg)
16/08/2023
De post la rusia invado de Ukrainio, la katastrofaj konsekvencoj de la milito daŭre trafas plenrekte la infanojn.
Preskaŭ 500 infanoj mortis dum la atakoj kondukitaj de la rusiaj fortoj, laŭ raporto de la ukraina ĝenerala prokuroro, malkaŝante la amplekson de tiu humanitara krizo.
Vundoj kaj suferoj
La nombroj en si mem esprimas la doloron: ĉirkaŭ 1 100 ukrainaj infanoj estis vunditaj dum tiu terura periodo.
Tamen, la ukrainaj aŭtoritatoj agnoskas, ke tiuj statistikoj ne estas kompletaj, pro malfacilaĵoj kolekti la datumojn en la regionoj sub rusia okupacio. Tiu necerta situacio emfazas la urĝan necesecon de internacia respondo por protekti tiujn junajn vivojn.
La kerno de tiu tragedio troviĝas oriente de Ukrainio, kie plimulte de la infanoj mortigitaj aŭ vunditaj fare de la konfliktoj estas koncentrataj, laŭ la ukraina ministrejo pri Defendo.
Eĉ la plej junaj inter ili ne estas domaĝitaj. Pasintan dimanĉon, novnaskito kaj infano 12-jara mortis dum rusia bombado en la regiono de Ĥersono.
La infanoj plu estas minacitaj
La efiko ne limiĝas al la tujaj viktimoj. La NeRegitara Organizaĵo Save The Childen alarmas avertante, ke 7,5 milionoj da infanoj en Ukrainio plu riskas fizikajn vundojn, emociajn konfuzojn, eĉ esti delokitaj.
Krom la homoj, la infrastrukturoj esencaj al la vivo de la infanoj estis grave damaĝitaj fare de la rusiaj frapoj kaj bombadoj.
La lernejoj kaj la malsanulejoj, kiuj devus esti rifuĝejoj por la infanoj, estis trafitaj, senigante tiel la junajn Ukrainanojn je ilia fundamenta rajto al edukado kaj kuracado.
/image%2F0553642%2F20230816%2Fob_47481f_logo.png)
La efiko ne limiĝas al la nunaj viktimoj. La NeRegitara Organizaĵo Save The Childen alarmas avertante, ke 7,5 milionoj da infanoj en Ukrainio plu riskas fizikajn vundojn, emociajn tumultojn konfuzojn, eĉ esti delokitaj.
/image%2F0553642%2F20230816%2Fob_8512f4_adopto.jpg)
14/03/2023
Milito en Ukrainio: La Internacia Puna Kortumo deziras persekuti Rusojn pro forkaptado de infanoj senditaj al adopto
/image%2F0553642%2F20230816%2Fob_c72904_kortumo.jpg)
21/12/2022
Trudita deportado de ukrainaj infanoj al Rusio: asocio petas malfermon de enketo pro « genocido » ĉe la Internacia Puna kortumo