Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 avril 2019 6 20 /04 /avril /2019 21:49

20/04/2019

Kvin jarojn post la anekso de Krimeo fare de Rusio, la ekonomia forumo de Jalto logas la eŭropajn populistojn.

En la homamaso de la «amikoj de Rusio» en tiu sunplena posttagmezo borde de Krimeo, Frank Creyelman, afiŝas ĝojan kaj komplican rideton. Famulo de la "Vlaams Belang", belga ekstremdekstra partio ĉiam preta defendi Rusion, aktivas en la koridoroj de la internacia forumo en Jalto. De antaŭ kvin jaroj, kaj la anekso en 2014 de la duoninsulo fare de Rusio, ĝi estas tradicia rendevuo. 

Ties nomo, «Mondo, Rusio, Krimeo», resumas la celon de la organizantoj, en Moskvo kaj en Jalto: «Kunigi tiujn, kiuj havas malsimilan vizion de la mondo, malproksime de la libera tutmondiĝo, kaj pli proksime de la rusia geopolitiko», eksplikas Frank Creyelman, kiu venis kun kvar belgaj aferistoj pretaj investadi en Krimeon. La investoj nun estas malpermesitaj pro la eŭropaj embargoj. «Sed en Belgio, mi lobias kontraŭ tiuj embargoj. Tion scias la Rusoj… »

Kun ia memŝerco, Frank Creyelman agnoskas tion: «Ili invitis "la kutimajn suspektatojn" kiel mi!». En Jalto, de antaŭ du tagoj, pluraj dekoj da Eŭropanoj kiel li partoprenas tiun grandan rilatan ekzercon de la rusia «milda povo».

En la salonoj de debatgrupoj, sed ĉefe ĉirkaŭ la drinkejoj kaj bufedoj, laŭlonge de la balkonoj, kiuj superas mirindajn vidaĵojn al la Nigra maro, ili interŝanĝas kun siaj rusiaj gastigantoj amikajn parolojn, vizitkartojn, bierglasojn aŭ ĉampanpokalojn.

                     

Putino kiel mentoro 

Inter la politikaj homoj, ankaŭ miksiĝas kelkaj aferistoj. «Ĝis nun, ni nenion povas fari pro la embargo, sed ni pretas!», certigas aŭstria aferisto, kiu preferas konservi anonimecon, ĉar li scias, ke kontakto por lokaj investoj povus ricevi punon de Bruselo. En Jalto, kelkaj restas diskretaj.

«Ni invitas ĉiujn, ne nur la ekstremdekstran partion. Ili venas. La aliaj ne rajtas…» ironias Maria Zakharova, la porparolanto de la rusia ministro pri eksteraj aferoj, kiu ĉeestas la forumon.

En sia akcepta mesaĝo, legita de unu el siaj ministroj, Vladimir Putin laŭdis la «iniciativojn, kiujn ni povas lanĉi kune». Sen pliaj detaloj. Oficiale, temas pri lanĉo de ekonomiaj projektoj, sed ne pri influado de la debatoj kaj balotoj en Eŭropo. «Sed, for de la investoj, la mesaĝo klaras… temas pri politiko», insistas usona politologo, renkontita ĉe la forumo.

          

Starigi reton de la dekstroj 

«Mi venas por riĉigi la reton de kontaktoj por mia lernejo pri politikaj sciencoj», sin defendas Marion Maréchal, eks-deputitino de la franca partio "Rassemblement national", unu el la prestiĝaj invititoj de la forumo. «La nomo, la marko Le Pen estas tre konata en Rusio. Ili memoras pri miaj engaĝiĝoj kontraŭ la embargoj, pri miaj malsimilaj opinioj en la franca debato. Ili invitas tiujn, kiujn ili perceptas kiel bona kunparolanto por ili». 

Apud ŝi, alia politika virino atentigas ĉiujn: la itala Irene Pivetti, eks-deputitino de la Norda Ligo. Ŝi forlasis la populisman partion, kaj kiel prezidentino de la partio "Italia Madre", proksime de Sylvio Berlusconi, ŝi kandidatas en la venontaj eŭropaj balotoj. «Mi venas serĉi ĉi tien nek elektantaron nek financadon», ŝi konfidas ĉe iu el la bufedoj. 

«Mi volas vidi per miaj propraj okuloj, kio estas Krimeo, kore de streĉiteco inter Eŭropo kaj Rusio. Sed mi ne estas naivulo: la Rusoj volas eliri el sia izoliteco kaj serĉas novajn aliancanojn en la eŭropa politiko», ŝi agnoskas antaŭ ol foriri por konduki rondan tablon. Ĉirkaŭ ŝi, en la grupo: Eŭropanoj, kaj ankaŭ afrikanoj kaj sud-amerikanoj. En Jalto, la rusia milda potenco havas larĝan vidon.

13/11/2019

Rusio: ses Tataroj de Krimeo estas kondamnitaj pro «terorismo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/rusio-ses-tataroj-de-krimeo-estas-kondamnitaj-pro-terorismo.html

20/07/2017

Ukrainio: La por-rusiaj separatismuloj volas anstataŭigi Ukrainion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/07/ukrainio-la-por-rusiaj-separatismuloj-volas-anstatauigi-ukrainion.html

25/08/2015

Rusio : severega puno kontraŭ la ukrainia reĝisoro Oleg Sencov kaj la ekologiisto kaj anarkiisto Aleksandro Kolĉenko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/08/rusio-severega-puno-kontrau-la-ukrainia-regisoro-oleg-sencov-kaj-la-ekologiisto-kaj-anarkiisto-aleksandro-kolcenko.html

27/03/2015

Rusio : la eŭropa ekstremdekstro kolektiĝis invite de por-kremla partio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/03/rusio-la-europa-ekstremdekstro-kolektigis-invite-de-por-kremla-partio.html

20/03/2015

Krimeo : Aleksandr Kolĉenko, forkaptita kaj malliberigita de la Rusia ŝtato

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/03/krimeo-aleksandr-kolcenko-forkaptita-kaj-malliberigita-de-la-rusa-stato.html

03/03/2015

Ukrainio : pli ol 6.000 mortintoj de post la komenciĝo de la konflikto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/03/ukrainio-pli-ol-6-000-mortintoj-de-post-la-komenco-de-la-konflikto.html

22/09/2014

Rusio: grava manifestacio en Moskvo kontraŭ la kremla politiko en Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/09/rusio-grava-manifestacio-en-moskvo-kontrau-la-kremla-politiko-en-ukrainio.html

23/11/2014

Krimeo: la tataroj estas persekutataj, raportas Human Rights Watch

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/11/krimeo-la-tataroj-estas-persekutataj-raportas-human-rights-watch.html

18/03/2014

Krime-tataroj : Zaur Smirnov : «Tiu referendumo ne estas laŭleĝa»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/krime-tataroj-zaour-smirnov-tiu-referendumo-ne-estas-laulega.html

16/03/2014

Rusio: Manifestacio en Moskvo kontraŭ « okupacio » de Krimeo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/rusio-manifestacio-en-moskvo-kontrau-okupado-de-krimeo.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }