Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 janvier 2024 5 05 /01 /janvier /2024 10:49

05/01/2024

Sesdek ses ĵurnalistoj figuras inter la 22 000 civilaj viktimoj mortigitaj en Gazao, laŭ la nombroj menciitaj de la Hamaso. Raportistoj sen landlimoj, kiu jam plendis la 31an de oktobro ĉe la Internacia Punkortumo, plendas denove kaj petas enketon. 

La israelaj bomboj plu falas sur Gazaon. Laŭ la nombroj provizataj de la Sanministrejo de la Hamaso, 22 000 civilaj viktimoj, inter kiuj plimulto de virinoj, adoleskantoj kaj infanoj, estis bedaŭrinde enkalkulitaj de post la 7a de oktobro 2023 kaj la komenco de la konflikto.

Inter tiuj viktimoj, 66 ĵurnalistoj estis mortigitaj, plejparte Palestinanoj.

Fronte al tiu amasmortigado, Raportistoj sen landlimoj (RSL) deponis, la 22an de decembro 2023, duan plendon ĉe la Internacia Punkortumo (IPK) pro « militkrimoj » plenumintaj de la israela armeo kontraŭ sep palestinaj raportistoj inter la 22a de oktobro kaj la 15a de decembro – mortintaj, laŭ la NeRegistara Organizaĵo (NRO) post pafoj de kaŝpafisto, de misiloj aŭ droneoj.

La ĵurnalistoj havas la samajn rajtojn ol la civila loĝantaro. Tamen, ankaŭ laŭ la NRO, ili ŝajne estis intence celitaj pro ilia profesio, kaj ilia morto estas kvalifikita « intenca murdo de civiluloj ».              

Per tiu demarŝo, RSL provas iniciati malfermon de prioritata enketo fare de la Brita Karim Khan, ĝenerala prokuroro de la IPK, specialisto pri internacia puna juro kaj Ŝtatkrimoj, faritaj interalie en Irako.

Tiu demarŝo ne estas la unua de post la komenco de la konflikto: plendo pro « militkrimo » estis jam deponita la 31an de oktobro ĉe la IPK post la morto de sep ĵurnalistoj mortigitaj dum plenumo de sia profesio en la palestinaj teritorioj kaj en Israelo. 

Christophe Deloire, ĝenerala sekretario de RSL opiniis, ke tiu enketo ebligu « starigi la realecon de la faktoj, kaj ĉu la ĵurnalistoj ja estis intence celitaj. » RSL starigis ankaŭ demandon pri la intenca detruado de la burooj de ĉirkaŭ kvindek mediatoj en Gazao de post la 7a de oktobro.

La esplorado de tiuj plendoj supozeble iam ebligos starigi la veron.

12/05/2022

Israelo-Palestino: Raportistoj Sen Landlimoj postulas sendependan enketon pri la brutala morto de la ĵurnalistino de Al-Jazeera Shireen Abu Akleh en Cisjordanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/israelo-palestino-raportistoj-sen-landlimoj-postulas-sendependan-enketon-pri-la-brutala-morto-de-la-jurnalistino-de-al-jazeera-shireen-abu-akleh-en-cisjordanio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }