Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 février 2024 3 07 /02 /février /2024 17:49
AP - Efrem Lukatsky

07/02/2024

Almenaŭ kvin personoj mortis en Ukrainio sude de la lando kaj en la ĉefurbo, kiu akceptas nun la ĉefon de la eŭropa diplomatio. Rusio kondukis plurajn seriojn de bombadoj, trafante kelkfoje loĝatajn konstruaĵojn kaj kaŭzante gravajn elektro-interrompojn.

Merkredon matene, unu fojon pli la loĝantoj de Kijivo vekiĝis sub la eksplodoj – la disflagroj originis principe de aerdefendo, sed la ukraina ĉefurbo estis draste trafita, rompitaĵoj de misiloj frapis du altajn tensiajn liniojn, senigante je elektro parton de la loĝantoj de la ĉefurbo, kaj en la kvartalo Holosiivs'kiy, loĝata konstruaĵo ekflamiĝis.          

Dum la sukuro plu estis surloke, oni enkalkulis plurajn mortintojn kaj ĉirkaŭ dek du vunditojn, inter kiuj Vitalij Klisĉi, la urbestro de Kijivo, kiu menciis, ke graveda virino troviĝas inter la vunditoj.

Tiu nova rusia aeratako ne limiĝis al Kijivo, ĝi tuŝis plurajn aliajn urbojn kiel Dnipro, Lvivo, Mikolajivo aŭ eĉ Ĥarkivo, okazigante plurajn vunditojn kaj almenaŭ unu mortinton. Sume, 64 misiloj kaj droneoj estis pafitaj de Moskvo. La ukrainia aerdefendo asertas, ke ĝi kaptis de ili 44.

02/02/2024

Milito en Ukrainio: post nokta rusia atako, 30 000 personoj estas senigitaj je elektro, ministoj estas blokitaj subtere

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/milito-en-ukrainio-post-nokta-rusia-atako-30-000-personoj-estas-senigitaj-je-elektro-ministoj-estas-blokitaj-subtere.html

17/01/2024

Enhavo de Sennaciulo  - Januaro / Februaro / Marto 2023

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/01/enhavo-de-sennaciulo-januaro/februaro/marto-2023.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }