/image%2F0553642%2F20240405%2Fob_6250ee_1710421018-aa-20240314-33986161-339861.jpg)
05/04/2024
Miloj da personoj paŝadis vendredon sur la stratoj de Sarajevo, laŭlonge de « memorpado » konsistigita per pli ol 11 500 ŝuparoj, en rilato kun la sama nombro de viktimoj dum la sieĝo de la bosnia ĉefurbo, 32 jarojn post ties unua tago, la 5an de aprilo 1992.
La memorfesto komenciĝis per omaĝo al la pluraj centoj da infanoj mortigitaj dum la 44 monatoj da sieĝo, ĉirkaŭ monumento en la urbocentro dediĉita al ili, kaj kie la infanoj deponis florojn.
Partoprenintoj poste direktiĝis laŭ la strato marŝalo Tito al la malnova urbo, laŭlonge de ŝuoj de infanoj, viroj kaj virinoj, de militistoj, liniigitaj laŭ pluraj vicoj metitaj laŭ ĉirkaŭ 1 500 metroj.
La veturiloj haltis dum horduono sur la ĉefa vojo de la urbo, kie nur aŭdiĝis funebra muziko ludita per trumpeto el balkono.
« Malantaŭ ĉiu ŝuparo, forpasis homo », eksplikis al la amaskomunikiloj Ahmed Kulanic, direktoro de la centro Memorial de Sarajevo.
Li eksplikis, ke tiuj ŝuoj, deponitaj ĉe lia organizaĵo fare de loĝantoj dum la lastaj semajnoj, estos poste parto de « memorarbaro », kiu estas konstruata.
Dum la sieĝo de Sarajevo, la plej longa el la Historio de la moderna milito, 11 541 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 50 000 el tiuj loĝantoj estis vunditaj de la serbaj fortoj bosniaj, laŭ oficialaj nombroj.
« Ni deziras sendi mesaĝon al Eŭropo kaj mondo por esprimi nian deziron, ke neniu plia infano estu mortigita en tiu jaro 2024 en Gazao kaj Ukrainio », deklaris la urbestro de Sarajevo, Benjamina Karic.
La enlanda milito de Bosnio okazigis preskaŭ 100 000 mortintojn.
Thousands of pairs of shoes have been laid out on the streets of Sarajevo in memory of those killed during the Bosnian war.
— NoComment (@nocomment) April 5, 2024
The ‘Path of Remembrance’ stretches for over a kilometre and features more than 11,500 pairs of shoes representing victims of the siege of Sarajevo. pic.twitter.com/6rEroUNBQs