28/02/2024
Bombadoj, malsatego, morto… Gazaa sektoro, detruita per preskaŭ kvin monatoj da konflikto, esperas militpaŭzon. Malgraŭ indigno kaj internaciaj kondamnoj, nenio haltigas la israelan militmaŝinon. La retejo RFI kolektis atestojn, kiuj esprimas la suferojn de la loĝantoj en la palestina enklavo.
Malsanulejo Al-Aksa, centre de Gazaa Sektoro: En ĉambro ĉeestas Abu Mohamed. Tiu maljuna viro estas miraklito, li pluvivis post israela bombado.
« Ni ĉiuj dormis en la salono, li atestas. La virinoj estis en apuda ĉambro, sed la viroj estis en la salono. Noktomeze, ekvekis min deflagracio. Mi provis ellitiĝi, sed ne sukcesis. Miaj kruroj estis plurloke rompitaj. Mi apogis min sur miaj manoj por stariĝi. »
Post tio, mi ĉion forgesis. Abu Mohamed vekiĝas en malsanulejo. La novaĵoj estas teruraj. 20 membroj el lia familio mortis. « Mi preferus morti. Kial plu vivi ? Kial tiu sufero ? Tio estas tiom suferiga, li diras, kun nodo en la gorĝo. Krome, la kuracistoj anoncis al mi, ke ili amputos min. Mi estis amputita de ambaŭ kruroj. »
En la malsanulejo Al-Aksa, akompanas Abu Mohamed-n la psikologo Arafat Abu Maŝajik. « Tiu viro amegis siajn genepojn. Ili ĉiuj mortis. Psikologie, ni akompanas la homojn, kiam parenco mortas. Sed ni ne havas protokolon por fronti la morton de ĉiuj membroj de familio. Kaj mi opinias, ke tia protokolo neniam estos elpensita. La malĝojo estas senfina. Ĝi estas neeltenebla », bedaŭras la sanprofesiulo.
Abu Mohamed neniam plu povos paŝi. Li estis amputita super la genuoj. « La sola rimedo por provizi al li protezojn estas, ke li iru eksterlanden », konkludas la sanprofesiulo.
12/11/2023
Milito Israelo-Hamaso: la malsanulejoj de Gazao, epicentro de la bataloj
24/10/2023
KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO - KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO
10/10/2023
HALTIGU LA BARBARECON !
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/haltigu-la-barbarecon.html