Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 février 2024 4 01 /02 /février /2024 21:40
DENIS SASSOU GUEIPEUR / AFP

01/02/2024

La konflikto, kiu furiozas de la printempo 2023 inter la armeo kaj la paramilitistoj, okazigis milojn da mortintoj.

La bataloj en Sudano inter la armeo kaj la paramilitistoj delokis « preskaŭ ok milionojn da personoj », bedaŭris merkredon 31an de januaro la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (HCR). La milito furiozas de la printempo 2023 inter la armeo de la generalo Abdel Fattah al-Burhane kaj la Rapidaj Subtenfortoj de la generalo Mohamed Hamdane Daglo, eks-numero 2 de la milita potenco.    

Pro la konflikto en Sudano, « ok milonoj da personoj estis forpelitaj de sia hejmo. Plimulte estas delokitaj interne, sed pli kaj pli ankaŭ eksteren » de la lando, deklaris Filippo Grandi, dum vizito en Etiopio.

« Pli ol miliono kaj duono trovis rifuĝon en la najbaraj landoj: Egiptio, Ĉado, Centrafriko, Sud-Sudano kaj Etiopio », li aldonis.

La  milito okazigis milojn da mortintoj, inter kiuj 10 000 ĝis 15 000 nur en la regiono Darfuro, laŭ ekspertoj de UN. « La krizo en Sudano, kiu kaŭzis gravegajn humanitarajn suferojn (...), estas malforte financita », protestis la direktoro de la HCR memorigante, ke pasintjare « malpli ol 40% de la buĝeto » estis trovitaj. Tio estas netolerebla, li insistis, « mi komprenas, ke aliaj krizoj estas pli videblaj. Sed tio ne signifas, ke la situacio ne estas urĝa ».       

12/01/2024

2023, « terura jaro » por la Homaj rajtoj, denuncas Human Rights Watch

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/01/2023-terura-jaro-por-la-homaj-rajtoj-denuncas-human-rights-watch.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }