/image%2F0553642%2F20220407%2Fob_54f365_gettyimages-459516640.jpg)
07/03/2022
Pli ol 11 500 personoj, inter kiuj 1 600 infanoj kaj adoleskantoj estis mortigitaj kaj pli ol 50 000 personoj vunditaj en Sarajevo fare de la bosniaj serbaj fortoj.
Pasintan mardon, Sarajevo memorfestis la komenciĝon tridek jarojn antaŭen de sia sieĝo fare de la bosniaj serbaj fortoj, kiu emociegis la mondon, kun penso al la viktimoj de la rusia invado en Ukrainio.
Komence de konferenco dediĉita al la rezistado de la loĝantoj de Sarajevo dum 44 monatoj da sieĝo (1992-1996), minuton da silento estis plenuminta omaĝe al la viktimoj de la milito en Serbio kaj « la senkulpaj viktimoj mortigitaj en Ukrainio ».
« Tio, kio ne estis haltigita en la 1990aj jaroj en Bosnio, eĉ fariĝas pli kaj pli videbla en Eŭropo kaj en la mondo », bedaŭris la urbestro de Sarajevo, Benjamina Karic, dum la ceremonio organizita en la Nacia biblioteko, simbolo de la detruadoj plenumintaj dum la sieĝo, nun rekonstruita.
« Tio, kion oni kredis aparteni al la homa malhonoro revenas sur la scenejon per la brutaleco, detruado kaj faŝisma ideologio, surhavanta novajn vestaĵojn », aldonis Benjamina Karic, kiu estis 5-jara la 5an de aprilo 1992.
« Sarajevo neniam kapitulacis »
La sieĝo de la bosnia ĉefurbo emociegis la tutan mondon. La terura bilanco atingis 11 500 mortintojn post 1 425 tagoj da sieĝo.
Ĉu vi imagus prezidenton de la Respubliko iri al martira urbo, kie civiluloj estas celitaj meze de stratoj fare de kaŝpafistoj ? Tio okazis, kiam François Mitterrand decidis iri al Sarajevo malgraŭ la riskoj.
Hodiaŭ la malkovro, post la retreto de la rusiaj trupoj, de multaj kadavroj en la ukrainia urbo Buĉa, ankaŭ estigas ondon da tutmonda ŝoko. La urbestrino de la bosnia ĉefurbo ŝajne serĉis kuraĝigajn vortojn por la ukrainiaj urboj sieĝitaj.
« En tiu urbo, simbolo de rezistado ni deklaras, ke oni neniam perdu esperon kaj rezignu pri lukto por pli bona estonteco », ŝi diris.
Kaj ŝi aldonis : « forlasitaj de prekaŭ ĉiuj, sen armiloj, sen elektro, sen akvo, sen nutraĵoj, sen gaso, Sarajevo neniam kapitulacis ».
/image%2F0553642%2F20220407%2Fob_26a58b_65cfe5e0fa6051cd2268c019c3b75a22.jpg)
franca : https://www.youtube.com/watch?v=0HfDaboFJ-Q
/image%2F0553642%2F20220407%2Fob_a3c748_bucha.jpg)