24/10/2023
Bildo: Homoj malaperintaj en Israelo
KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO
La masakro kaj la ostaĝigo de multaj israelaj civiluloj, dum la militatako de la Hamaso kontraŭ Israelo, reprezentas krimajn agojn, kiuj konsistigas nepravigitajn militkrimojn. Temas ankaŭ pri agado, kiu mortigas homojn pro la fakto, ke ili estas judoj.
La RAAR (Agadreto kontraŭ Antisemitismo kaj ĉiuj Rasismoj) absolute kondamnas tiun terorisman agadon. Unu plian fojon, la Hamaso montris sian veran vizaĝon. Ĝia atako kondukas al israelaj reagoj, kiuj plonĝos en angoro la loĝantaron de Gazao, kiu jam suferas grandajn malfacilaĵojn, ignoratajn de Hamaso.
Tiu katastrofa situacio estas ankaŭ la rezulto de dekoj da jaroj, dum kiuj la palestina popolo ne rajtis justicon. Pro tio, pli ol iam la necesecon de evoluado trudiĝas, ebligante ambaŭ popolojn vivi en justa paco. Tio necesigas israelan retroiron de la okupaciataj teritorioj kaj la kreadon de palestina Ŝtato.
La RAAR alvokas la tutecon de la progresismaj fortoj agadi tiudirekten, kaj rifuzi ĉion, kiu povus oponi Judojn kaj Arabojn, dum la lukto kontraŭ ekstremdekstro postulas kolektiĝon de ĉiuj, kiuj estas prioritate minacitaj.
KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO
La terorismaj kaj krimaj abomenindaĵoj de la Hamaso, kies amplekson ni malkovras tagon post tago, tute ne pravigas agresi la civilulojn, virinojn kaj infanojn. La bombadoj kaj la blokado ĉesu tuj.
La diroj kaj decidoj de la israela registaro pri tiu temo ne estas akcepteblaj, ĉefe tiuj de la ministro pri defendo Gallant, kiu deklaris: « Mi ordonis totalan blokadon de Gaza-sektoro. Estos nek elektro, nek nutraĵoj, nek karburaĵoj. Ni luktas kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj agadas konforme ».
Ni alvokas al respekto de la internacia humanitara juro.
/image%2F0553642%2F20231024%2Fob_77a3f8_w980-p16x9-2023-10-20t122308z-10765621.jpg)
23/10/2023
Unuiĝintaj Nacioj alarmas pri la situacio de la virinoj, unuaj viktimoj de la konflikto en Gazao
/image%2F0553642%2F20231024%2Fob_11622b_barbarecon.png)
10/10/2023
HALTIGU LA BARBARECON !
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/haltigu-la-barbarecon.html
/image%2F0553642%2F20231024%2Fob_402ae0_raar-logo-vertical-lettres-noires-1-1.png)