18/02/2024
Sukuristoj aktivas por retrovi plurajn homojn, kiuj ŝajne plu troviĝas sub ŝtonruboj. Kramatorsko situas 20 kilometrojn for la frontlinio oriente de Ukrainio.
Post deklaro pri konkero de la urbo Avdijivka, ĉu Moskvo fokusiĝos al tiu alia granda urbo de Donbaso ? Sabaton, rusia bombado kontraŭ Kramatorsko, oriente de Ukrainio, frapis domojn. La sukuristoj serĉas plurajn homojn, kiuj ŝajne plu estas sub la ŝtonruboj, deklaris la regiona guberniestro. Surlokaj ĵurnalistoj de la franca Novaĵagentejo AFP vidis sukuristojn kunporti korpon en mortosako, dum aliaj balais la rubojn.
Laŭ la guberniestro Vadim Filaŝkin, familo de kvar personoj, inter kiuj adoleskantoj de 14 ĝis 16-jara, « sendube » estas sub la ruinaĵoj de unu el la bombaditaj domoj.
« Unue okazis bruego, poste detonacio, kaj fine la fenestroj kaj la pordoj estis disŝiritaj per eksploda blovo », rakontis Aleksandro 25-jara, kiu loĝas en la domaro. « Mi estis en la halo kaj ludis kun mia 2-jara filino kaj la kato. Ŝi estis histeria. Ni konis la homojn, kiuj vivis en tiu domo » detruita, li aldonis. »
Vasta kratero
Dekoj da sukuristoj troviĝis sur la loko de la bombado. Ili laboris prilumitaj per lampoj, kelkfoje uzante siajn manojn kaj ŝovelilojn por transloki la rompitaĵojn. Ili interrompis momente la reflektorojn nutritajn per bruaj generatoroj por malkovri eventualajn vivosignojn. La bombado fosis vastan krateron apud la domo.
Kiel lasta granda urbo de Donbaso regata de Ukrainio, Kramatorsko situas ĉirkaŭ 20 kilometrojn for de la frontlinio oriente de Ukrainio.
De la komenco de la milito antaŭ du jaroj, tiu urbo estas celo de ripetitaj atakoj fare de la rusiaj fortoj.
02/02/2023
Milito en Ukrainio: rusia misilo frapas loĝkonstruaĵon en Kramatorsko: almenaŭ du homoj mortis, kaj multaj civiluloj plu estas sub la ruinaĵoj