Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 janvier 2024 3 17 /01 /janvier /2024 10:13
Bram Janssen, AP

17/01/2024

Submetitaj al multaj sturmoj de la rusia armeo, 26 vilaĝoj nord-oriente de Ukrainio, kie vivas ĉirkaŭ 3 000 loĝantoj estos evakuitaj, anoncis mardon la regiona guberniestro.

Ukrainio ordonis, mardon 16an de januaro, evakuadon de 26 vilagoj de la regiono de Ĥarkivo, nord-oriente de la lando, pro la ripetitaj sturmoj de la rusia armeo en la areo.

« Pro la situacio, ni starigis devigan evakuadon de la loĝantaro en la komunumoj de Kindraŝivska kaj Kurilivska en la distrikto de Kupjansk », menciis en la sociaj retoj la regiona guberniestro Oleg Sinegubov.

Ĝia publikigo listigas la nomojn de la 26 koncernataj lokoj, kie vivas 3 043 personoj, inter kiuj 279 infanoj.

De monatoj, la distrikto de Kupjansk estas celita de la rusiaj atakoj. Tiuj ĉi akiris minimumajn gajnojn, sed plu esperas trapasi la ukrainajn defendliniojn.

Tiu tuta areo jam estis okupita fare de Rusio komence de la invado ordonita en februaro 2022 fare de Vladimir Putin. La trupoj de Moskvo estis poste submetitaj al humiliga retreto post fulmatako de la Ukrainanoj en samjara septembro.

 

Rusio atakas denove

Rusio denove atakis tiun areon dum la somero 2023, dum Ukrainio provis sensukcese grandan kontraŭ-ofensivon en Donbaso, oriente, kaj sude.

De post aŭtuno kaj la malsukceso de la ukraina rekonkero, la rusiaj fortoj antaŭeniras nord-orienten, en la zonon de Kupjansk, kaj orienten, precipe ĉirkaŭ la urbo Avdijivka.

Kijivo asertis, ke ĝi rezistas, kaj ke ĝi suferigis gravajn homajn damaĝojn al la Rusianoj, sed ankaŭ insiste atentigas siajn okcidentajn aliancanojn pri siaj bezonoj en armiloj kaj municioj por daŭre rezisti.

La regiono de Ĥarkivo, kie troviĝas Kupjansk, estas landlima kun Rusio kaj ĝia samnoma ĉefurbo estas la dua urbo de Ukrainio. Moskvo bombadas konstante la zonon, inkluzive de rezidaj kvartaloj.

En oktobro, rusia frapo aparte detrua, mortigis pli ol kvindeko da personoj en la vilaĝo Ĥrozo, dum ili partoprenis funebran ceremonion en tiu loko, kiu enkalkulis 300 loĝantojn antaŭ la bombado.              

08/10/2023

Ukrainio: la civiluloj de Ĥrozo estas traŭmatizitaj post rusia mortiga bombado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/ukrainio-la-civiluloj-de-hrozo-estas-traumatizitaj-post-rusia-mortiga-bombado.html

13/06/2022

Milito en Ukrainio : Internacia Amnestio akuzas Rusion pri militkrimoj en Ĥarkivo (Grapolbomboj)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/milito-en-ukrainio-internacia-amnestio-akuzas-rusion-pri-militkrimoj-en-harkivo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }