/image%2F0553642%2F20231112%2Fob_366349_000-3436983.jpg)
12/11/2023
La maltrankvilo koncentriĝis dimanĉon 12an de novembro en pluraj malsanulejoj de Gaza-sektoro en tre malfacilaj kondiĉoj meze de intensaj bataloj inter la israela armeo kaj la Hamaso. Interalie tiu de Al-Ŝifa, la plej vasta medicina komplekso de la palestina enklavo.
Laŭ atestoj kolektitaj de la franca novaĵagentejo AFP, perfortaj bataloj okazis dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo ĉirkaŭ la malsanulejo de Al-Ŝifa, la plej vasta de Gaza-sektoro. En komunikaĵo eldonita ankaŭ ĉi-nokte, la direktoro de la malsanulejo asertis, ke la konstruaĵo estis ĉirkaŭita, kaj ke la bombadoj daŭras en la ĉirkaŭaĵoj: « La medicina skipo ne plu povas labori kaj la dekoj da korpoj ne povas esti transportitaj aŭ enterigitaj », deklaris Mohammed Abu Salmija.
Siaflanke, la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) maltrankviliĝis, per la voĉo sia direktoro de Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĉar li perdis kontakton kun siaj kunparolantoj ene de Al-Ŝifa, sin deklarante grave maltrankvila por la sekureco de la sanpersonaro, por la centoj da pacientoj malsanaj kaj vunditaj, inkluzive de beboj en spiraparatoj kaj la delokitoj, kiuj estas tie.
Beboj mortas pro manko de elektro
Sabaton, Kuracistoj sen landlimoj (KSL) anoncis, ke du el tiuj frunaskitaj beboj mortis post ĉesigo de la flegado kiun ili ricevis, pro manko de elektro. « La beboj mortis, ĉar ilia inkubatoro ne plu funkciis » atestis la Doktoro Mohammed Obeid, kirurgiisto de KSL ĉe la novnaska servo, en mesaĝo de la NRO en la reta socio X.
Ĉi-dimanĉon matene, la vic-ministro pri Sano de la Hamasa registaro akuzis Israelon, ke ĝi detruis per aerfrapo la konstruaĵon de la servo pri kormalsanoj, kiu akceptas laŭ li 650 pacientojn, inter kiuj ĉirkaŭ kvardek beboj en inkubatoro, kaj 15 000 delokitoj.
« La batalĉaroj tute sieĝas la malsanulejon Al-Ŝifa », diras Jusef Abu Riŝ, dum la israela armeo kvalifikas « falsaj » la informojn, laŭ kiuj ĝiaj trupoj « ĉirkaŭas kaj bombas Al-Ŝifa-n ». La palestina respondeculo ne provizis bilancon, kaj la israela armeo ĝis nun ne reagis. La AFP ne kapablis konfirmi surloke tiun frapon, sed almenaŭ atestanto ĉeestanta en la malsanulejo certigis atakojn kaj damaĝojn. Sabaton, la israela armeo dementis, ke ĝi celis la malsanulejon Al-Ŝifa, kaj akuzis « terorismajn organizaĵojn de Gaza-sektoro », ke ĝi tuŝis ĝin per « mispafita raketo ». La israela armeo menciis, ke ĝi helpos al evakuado ĉi-dimanĉon de frunaskitaj beboj al pli sekura malsanulejo.
Malsanulejoj baldaŭ fariĝos « kadavrejoj », alarmas KSL
« Se ni ne agadas nun, se ni ne haltigas tuj tiun sangobanon per batalhaltigo aŭ minimume evakuado de la pacientoj, tiuj malsanulejoj fariĝos kadavrejo » alarmis la NRO en komunikaĵo ĉi-dimanĉon. La palestina Ruĝa Kruco anoncis dimanĉon en komunikaĵo publikigita en X, ke la malsanulejo Al-Qods estas « eksterfunkcia kaj ne plu estas operaca » pro la « elĉerpiĝo de disponebla karburaĵo kaj elektro-interrompo ». La humanitara organizaĵo « akuzas la internacian komunumon kaj la subskribintojn de la kvara konvencio de Ĝenevo kulpaj pri la kolapso de la sansistemo kaj la malesperaj humanitaraj kondiĉoj, kiuj rezultas de ĝi. »