Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 février 2024 1 19 /02 /février /2024 22:33
Khalil Ashawi/Save the Children

19/02/2024

Pli ol 10 milionoj da infanoj estis truditaj fuĝi sian hejmon pasintjare dum la 10 plej gravaj mondaj krizoj, laŭ nova studaĵo de la NeRegistara Organizaĵo Save The Children. La nombro de delokitaj infanoj atingas nun pli ol 50 milionojn en la mondo.

Pasintjare, pli ol 10 milionoj da infanoj estis truditaj fuĝi sian hejmon dum la 10 plej gravaj mondaj krizoj laŭ nova studaĵo de la NRO Save The Children.

La nombro de delokitaj infanoj atingas nun pli ol 50 milionojn en la mondo. Tio estas la plej alta nombro iam registrita, ĝi pli ol duobliĝis de post 2010.     

En 2023, la NRO konstatis ankaŭ ke po 29 000 pliaj infanoj estas delokitaj tage interne de sia propra lando, aŭ estis truditaj fuĝi al alia nacio.

En Sudano aŭ Somalio, la infanoj aĝaj malpli ol 18 jaroj estas la plej trafitaj per la delokigoj.

Laŭ porparolanto de la NRO Save The Children, infano delokita sendube ĉeestas perforton aŭ detruon, kion neniu infano devus sperti, antaŭ ol esti devigata forlasi ĉion, kion li konas.

« Kiam la infanoj perdas sian domon, ili perdas preskaŭ ĉion: ilian alireblon al flegado, edukado, nutraĵo kaj sekureco. »

La delokitaj infanoj ĝenerale suferas ekstreman perforton, laŭ la NRO.

 

Infaneco estas en danĝero en Gazao kaj okupaciata Cisjordanio

En Gazaa sektoro, pli ol 5 350 infanoj mortis kaj preskaŭ 2 300 estis vunditaj de post la komenco de la milito inter Israelo kaj la Hamaso. Miloj da aliaj malaperis.     

Gazaa sektoro estas hodiaŭ la plej danĝera loko en la mondo por la infanoj, laŭ la UNICEF.

En okupaciata Cisjordanio, 100 infanoj estis mortigitaj kaj centoj da aliaj estis truditaj fuĝi. 2023 estis la plej mortiga jaro iam registrita por la infanoj de Cisjordanio.

Per tiuj lastaj nombroj, Save the Children substrekas la necesecon subteni la infanojn el la tuta mondo.

Ili bezonas vivtenajn provizojn, sed ankaŭ sekurecon, edukadon, loĝejon, sanon, loko por ludi, ridi kaj lerni. 

01/02/2024

Sudano: Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la milito okazigis « preskaŭ ok milionojn da delokitoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/sudano-lau-unuigintaj-nacioj-la-milito-okazigis-preskau-ok-milionojn-da-delokitoj.html

01/11/2023

Unuiĝintaj Nacioj kvalifikas Gazaon « tombejo por miloj da infanoj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/unuigintaj-nacioj-kvalifikas-gazaon-tombejo-por-miloj-da-infanoj.html

 

16/08/2023

Ukraino: de post la komenco de la milito, 500 ukrainaj infanoj estis mortigitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/ukraino-de-post-la-komenco-de-la-milito-500-ukrainaj-infanoj-estis-mortigitaj.html

17/01/2018

Somalio: laŭ Human Rights Watch, Al Ŝabab rekrutigas pli kaj pli da infanoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/somalio-lau-human-rights-watch-al-sabab-rekrutigas-pli-kaj-pli-da-infanoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }