Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 février 2024 4 22 /02 /février /2024 22:14

22/02/2024

Al la sindikatoj, parlamentoj kaj registaroj de la demokrataj landoj, al la internaciaj partneroj kaj internaciaj organizaĵoj.

La nova jaro 2024 en Ukrainio komenciĝis per teruraj kaj amasaj atakoj de rusiaj misiloj kontraŭ pacaj kaj dormemaj urboj de Ukrainio.

Sume, nur dum la ferioj de la 29a de decembro 2023 ĝis la 2a de januaro 2024, la rusiaj fortoj mortigis 90 civilulojn dum misilaj atakoj. 

En daŭro de nur kvin tagoj, Rusio ĵetis 500 misilojn kaj droneojn kontraŭ loĝaj konstruaĵoj, entreprenoj, malsanulejoj, lernejoj kaj lokoj de la kultura heredaĵo en Ukrainio.

Ĉiutage, loĝantoj de niaj pacaj urboj mortas fare de Rusio, kaj centoj de personoj estas vunditaj kaj fariĝas handikapitaj.

Ni estas devigataj vivi kaj labori en stato de konstanta streĉo kaj angoro.

Hodiaŭ, la Ukrainoj pagas fortan prezon por la libereco kaj la paco en Eŭropo.

La Konfederacio de la liberaj sindikatoj de Ukrainio, kiel porparolanto de la ukrainaj laboristoj - ministoj, metalurgiistoj, laboristoj de la energia sektoro, instruistoj, kuracistoj, entreprenistoj kaj aliaj - atentigas pri la neceseco adopti decidigajn aranĝojn por protekti Ukrainion kaj malkuraĝigi la intencojn de la agresa lando, malhelpi Rusion reverki la internacian juron kaj redesegni la mapon de la moderna Eŭropo.     

Ni alvokas la registarojn de la landoj kaj la internacia komunumo akceli la provizadon de milita helpo al nia lando, inkluzive de pliaj sistemoj de aerdefendo, longpovaj misiloj, droneoj, ktp.         

La internaciaj partneroj, liverante armilojn savas milojn da personoj dum atakoj de misiloj fare de la rusiaj trupoj.

Ni ankaŭ alvokas niajn internaciajn partnerojn por: plu provizi ekonomian kaj humanitaran helpon al Ukrainio ; plifortigi la punojn kontraŭ la rusia terorista reĝimo, ĉar tio povus ege limigi la financajn resursojn kaj la eksportojn de teknologioj necesaj al la daŭrigo de la sangoplena milito ; garantii la eblecon uzadi la rusiajn bankajn havaĵoj blokitajn por helpi Ukrainion ; izoli kaj maldungi el la internaciaj organizaĵoj la rusiajn politikajn, publikajn kaj sindikatajn rolulojn, kiel reprezentantojn de lando, kiu kondukas teroristajn aktivecojn kontraŭ suverena kaj sendependa Ukrainio kaj ties civitanoj.       

Ni petas de la reprezentantoj de la sindikata komunumo internacia kaj eŭropa, alvoki la registarojn de sia lando plu liveri humanitaran kaj militan helpon al Ukrainio.  

Ni kore dankas ĉiujn, kiuj subtenas kaj helpas Ukrainion en tiu malfacila periodo por la ukraina popolo.

Ni opinias, ke la kunaj streboj kontribuos meti finon al la rusia agreso, kiu ne nur detruas Ukrainion, sed kompromitas ankaŭ la stabilecon ekonomian, energian, ekologian kaj nutradan en Eŭropo kaj en la tuta mondo.           

Lokoj de manifestacioj subtene al la Ukraina popolo  -  Sabaton 24/02/2024

INTERAKTIVA MAPO:

https://standwithukraineworld.ukrainianworldcongress.org/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }