Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 février 2024 7 25 /02 /février /2024 21:57
Freedom Square in Tallinn, Estonia Raigo Pajula/AFP via Getty Images

25/02/2024

Kolektiĝoj okazis en Germanio, francio, Svislando, Svedio, Serbio Italio kaj Hispanio.   

Sabaton la 24an de februaro, miloj da personoj manifestaciis en Eŭropo por esprimi sian subtenon al Ukrainio, tago de la dua datreveno de la rusia grandskala invado de Ukrainio (kiu fakte daŭras de antaŭ dek jaroj)

En Germanio, ĉirkaŭ 5 000 personoj kolektiĝis en Berlino, laŭ la polico. « La loko de ĉiuj en tiu batalo por libereco estas flanke de niaj ukrainaj amikoj », deklaris la urbestro de la urbo, Kai Wegner. Vespere, la Brandenburga pordo, kiu dum la malvarma milito laŭiris la muron kaj duonpartigis la urbon, estis prilumita per la koloroj flava kaj blua de Ukrainio.

La manifestaciantoj estis multnombraj ankaŭ en Kolonjo. Pluraj miloj da aliaj ĉeestis en Frankfurto, Munkeno kaj Stutgarto interalie.

Ankaŭ en Francio, miloj da personoj manifestaciis por esprimi sian subtenon al Kijivo, kelkfoje per la krioj: « Putin murdisto ! » aŭ « Rusio for de Ukrainio ! ». En Parizo, Nico aŭ Tuluzo, Ukrainoj, Francoj ofte envolvitaj en la ukraina flago, kolektiĝis por esprimi sian solidarecon sed ankaŭ sian maltrankvilecon en momento, kiam la fortoj de Kijivo mankas je armiloj kaj municioj, kaj estas en tre malfacila pozicio fronte al la rusiaj trupoj.

En Unuiĝinta Reĝlando, pluraj miloj da personoj ekiris de Hyde Park por manifestacii ĝis Trafalgar Square en abundo de ukrainaj flagoj.

En Dublino, miloj paŝadis dum kolektiĝo organizita de la ukraina komunumo en Irlando, kiu akceptis 100 000 rifuĝintojn de post la komenco de la milito.

Manifestacioj okazis ankaŭ en Svislando, Svedio, Serbio, Italio aŭ Hispanio.                  

https://www.francetvinfo.fr/monde/europe/manifestations-en-ukraine/guerre-en-ukraine-des-manifestations-en-soutien-a-kiev-a-travers-l-europe-deux-ans-apres-le-debut-du-conflit_6386254.html

Kaj en la tuta mondo: INTERAKTIVA MAPO:

https://standwithukraineworld.ukrainianworldcongress.org/

Manifestacio en Varsovio (Pollando):

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }