05/11/2023
La franca advokato François Zimeray anoncis pasintan vendredon, ke li deponis plendon pro milikrimo, krimo kontraŭ la homaro kaj genocido ĉe la Internacia Puna Kortumo (IPK). Li estas komisiita de naŭ familioj de israelaj viktimoj de la Hamasa atako okazinta la 7an de oktobro.
Laŭ François Zimeray, la atako kondukita la 7an de oktobro fare de la Hamaso en Israleo « estas ekzekuto de genocida projekto konsentita de ĝiaj aŭtoroj ». Kaj « fronte al la neadismo en realtempo, la vero estu defendita, tiuj abomenaĵoj estu konataj kaj enskribitaj en la kolektivan memoron », li opinias. Li ankaŭ petas de la prokuraro de la IPK, ke li « konsideru la oportunecon lanĉi internacian arestmandaton kontraŭ la ĉefoj de la Hamaso », laŭ komunikaĵo.
La advokato sin turnis al la IPK, ĉar ĝi estas « la heredanto » de la proceso de Nurenbergo. « Ĝin starigis la internacia komunumo ĝuste por fronti amasajn kruelaĵojn ». La Kortumo konfirmis, ke ĝi ricevis dosieron de la franca advokato.
La buroo de la prokuroro de la IPK precizigis, ke ĝi ekzamenos la informojn, por taksi, ĉu la asertitaj potencialaj krimoj koncernas la kompetentecojn de la Kortumo kaj povus esti ligitaj al ĝia nuna enketo pri la palestina situacio.
La prokuroro petis la kooperadon de Israelo por aliri la landon, sed la hebrea Ŝtato ĉiam forpuŝis ĉian kompetentecon de tiu Kortumo, petita de la Palestina Ŝtato en 2015. La Palestina Aŭtoritato jam aliĝis al la IPK, pro manko de diplomataj progresoj en la intertraktadoj tiam jam stagnantaj.
François Zimeray estis komisiita de naŭ familiaj de israelaj viktimoj.
Inter tiuj homoj, ĉiuj civiluloj, « pluraj troviĝis en la teknofesto Tribe of Nova, muzikfestivalo, loko de renkontiĝoj kaj paco en la Negeva dezerto », li aldonas. La 7an de oktobro, pli ol 250 personoj estis mortigitaj de la membroj de la armita branĉo de la palestina movado dum la atako de tiu muzikfestivalo, kiu okazis kelkajn kilometrojn for de Gaza-sektoro.
Sume, pli ol 1 400 personoj, ĉefe civiluloj, estis mortigitaj dum la atako de la 7a de oktobro, laŭ la israelaj aŭtoritatoj. De post la atako, Israelo senpaŭze bombadas Gaza-sektoron. Laŭ bilanco publikigita vendredon fare de la Hamaso, 9 227 personoj, inter kiuj 3 826 infanoj estis mortigitaj en israelaj frapoj sur la teritorion.
Aliparte, ankaŭ la israela rebato estas atente pristudita de la IPK. La estro de la IPK, Karim Khan diris « ke li enketas pri la krimoj, kiuj povus esti plenumintaj en Israelo la 7an de oktobro », kaj ankaŭ pri « la eventoj, kiuj okazas nun en Gazao kaj Cisjordanio » kadre de la oficiala enketo de la IPK malfermita en 2021 koncerne la Palestinajn Teritoriojn. Tamen, la tribunalo, bazita en Hago, ne estas devigita ekzameni ĝin. Aliparte, la Kortumo estis petita de la NeRegistara Organizaĵo Raportistoj sen Landlimoj pro militkrimoj kontraŭ ĵurnalistoj en Palestino kaj Israelo.
Vivi en Gazao sub la regado de la Hamaso
La retejo K. proponas atestojn de gazaanoj, kiuj rakontas siajn vivojn sub la regado de la Hamaso. Prezentitaj sub formo de videoj, kiuj protektas la anonimecon de la personoj, ili estis konceptitaj fare de la Center for Peace Communications. Tiu centro kondukas projektojn, kiuj priskribas la realajn vivkondiĉojn de la civilaj loĝantaroj en Mez-Oriento. Koncerne Gazaon, ili vidigas ĉiutagaĵojn de opreso, militisma truddevigo kaj islamismo. Demokratie elektita en 2006, la Hamaso tuj metis la civilan socion sub sia kontrolo, tiel ke la loĝantaro troviĝis kaptita inter la rigoreco de la israel-egipta blokado kaj la agado de la palestina potenco, kiu ne hezitas utiligi ilin por siaj detruaj celoj, arogante al si la sencon de la palestina lukto kaj ties justeco.
https://k-larevue.com/vivre-a-gaza-sous-le-regne-du-hamas/ (en la franca)
https://www.youtube.com/watch?v=5XyyTBenkjQ
14/11/2023
Konfirmo de la morto de israela-kanada pacistino dum la atako de la Hamaso
03/07/2022
Human Rights Watch akuzas la palestinajn fortojn pri arbitraj arestoj kaj torturo
18/03/2019
Gazao: la sekurecaj fortoj de Hamaso disigas socialajn manifestaciojn
15/05/2018
Perfortaĵoj en Gazao : kian rolon ludas Hamaso en la protestmovado?
28/05/2015
Gazao : Internacia Amnestio akuzas Hamason pri militkrimoj
03/04/2013
Gazao : Hamaso malpermesas geecon en la lernejoj ekde 9-jaraĝa