MILITO
23/03/2024
Bildo: Be'er Ŝeba kaj vojkruco de Karkur: Dekoj de Araboj kaj Judoj manifestacias por postuli batalhatigon, kiu ebligus liberigon de la ostaĝoj kaj metus finon al la masakro de senkulpuloj.
Neniu Israelano forgesis la helpalvokojn adresitajn, la 7an de oktobro, al la polico aŭ la armeo fare de dekoj da familioj enfermitaj en la fortifikita ĉambro de kibuco. « Rapidu ! Teroristoj estas antaŭ mia domo ! »
La armeo alvenis tro malfrue kaj tro malmultnombre por malhelpi 3 000 islamistojn enŝoviĝi en dudekon da lokoj proksime de Gazao. Ili tie masakris 817 civilulojn, virojn, virinojn kaj infanojn, 474 soldatojn, policistojn, sukuristojn, forkaptis 240 ostaĝojn kaj suferigis al la israela socio grandegan traŭmaton. La Ŝtato, kreita por esti rifuĝo por la Judoj, viktimoj de antisemitismo, ne kapablis protekti siajn civitanojn kontraŭ la invadintoj. Unuafoje de post 1973, la ĝenerala mobilizado estas dekretita.
La rebato komenciĝas tri tagojn poste, per serio de bombadoj de la aerarmeo kontraŭ celoj en Gazao, okazigante la unuajn viktimojn. Tiu teritorio havas unu el la plej altaj homdensecoj en la mondo.
Tuj poste, Yoav Gallant, la ministro pri Defendo anoncas totalan blokadon, kiu senigas Gazaon je elektro, akvo, nutraĵo, karburaĵo kaj humanitara helpo. Ĝi interrompiĝu nur okaze de la liberigo de la ostaĝoj. La 27an de oktobro komenciĝas la teritoria invado de la nordo de Gaza-sektoro. La misio de la engaĝiĝintaj fortoj estas elradikigo de la Hamaso, liberigo de la ostaĝo, kaj reveno al sekureco por la loĝantoj de la sudo de Israelo. Sed nenia strategia kaj politika celo estas difinita koncerne post-militon. La stabo koncentriĝas al la milita taktiko, kaj efektivigas nenian humanitaran aranĝon, kiu akompanus la centojn da miloj da Gazaanoj evakuitaj suden de la teritorio. Tio estas kulpo. Matti Steinberg, ĉefa eks-analizisto de la Ŝin Beth opinias, ke lasi la armeon libera fronte al la civila loĝantaro reprezentas danĝeron por Israelo. « Foreste de strategio, li diras, politiko ne povas ekzisti ».
Rapidege, la bildo de multaj civilaj viktimoj kaj amasaj detruadoj en Gazao estigas ondon de kondamnoj eksterlande, kaj la subteno al Israelo malkreskas semajnon post semajno. Plenumante la masakrojn de la 7a de oktobro, la Hamaso kondukis Israelon reagis senmezure, kaj pro tio senlegitimi sin ĉe parto de la internacia opinio. Ĉu la israelaj estroj, politikaj kaj militaj esprimas « moralan nesentecon » fronte al la tragedio de la civilaj viktimoj ? La termino estis utiligita de la israela juĝa enketo koncerne la masakrojn de la kampadejo de Sabra kaj Ŝatila en Bejruto, en 1982 por kondamni la sintenon de la israelaj militistoj, kiuj lasis la falanĝistojn masakri la palestinajn rifuĝintojn.
Dirindas, ke la israela publiko tre malofte vidas la bildojn de la palestina sufero en Gazao, sed ankaŭ en Cisjordanio. La redakcioj de la televidaj informoj cenzuras sin mem kaj diskonigas ilin kiel eble plej malmulte. La etoso estas patriotismema. Dekstre, la tono estas metita de la registaro, la plej aneksisma el la historio de Israelo. Troviĝas en ĝi interalie Bezalel Smotrich, ministro pri Financo kaj delegito pri koloniado ĉe la ministrejo pri Defendo, kaj ankaŭ la kahanista Itamar Ben-Gvir, ministro pri Nacia sekureco, kaj do taskita pri la polico. Ambaŭ estas mesianismaj kaj ĝisoste kontraŭ-arabaj. Ili revas pri rekonstruado en Gazao de la kolonioj evakuitaj en 2005. La Ĉefministro Benjamin Netanjahu asertas, ke tio tute ne estas planita, sed plu rifuzas meti tiu teritorion sub la kontrolo de la Palestina Aŭtoritato eĉ reformita, kiel proponas la administrado Biden. Jesis al la usona prezidento ebligus progresigi la ideon pri duŝtata solvo, kion ne volas Netanjahu, kia ajn estu la prezo de lia rifuzo.
Post kvin monatoj da milito, neniu solvo ekvidiĝas. La senelirejo estas politika, diplomatia kaj milita, dum la homa bilanco senĉese pligraviĝas. En Gazao, ĝi atingas almenaŭ 30 000 mortintojn kaj dekojn da miloj da vunditoj. Laŭ la plej granda plimulto de la civiluloj, tutaj kvartaloj estas detruitaj. Sub la internacia premo, fronte al gravega humanitara krizo, la israela stabo fine agnoskis la absolutan necesecon lasi eniri en la eklavon pli grandan kvanton de nutraĵa kaj medicina helpoj.
Malgraŭ ĉiutagaj forpasoj, la armeo daŭrigas sian batalon. Ĝi ne ankoraŭ sukcesis retrovi la 134 ostaĝojn plu detenitajn de la Hamaso. Nur duono el ili plu estus vivantaj.
Charles Enderlin, Ĵurnalisto
12/03/2024
Gaza-sektoro: la infanoj estas la unuaj viktimoj de misnutrado