02/02/2024
Kiel preskaŭ ĉiutage, la rusia armeo multobligis la aeratakojn dum la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo. Energiaj infrastrukturoj estis damaĝitaj.
Tiu atako ne estas respondo al la eŭropa helpo promesita al Kijivo, sed estas la ĉiutagaĵo de la Ukrainanoj, kiuj frontas preskaŭ ĉiunokte la pafojn de la rusia armeo. Vendredon matene, pluraj dekoj da miloj de Ukrainanoj estis senigitaj je elektro centre kaj nord-oriente de Ukrainio, post nova meznokta atako de rusiaj droneoj.
La aerarmeo menciis, ke ĝi sukcesis trafi 11 el la eksplodaj droneoj el irana koncepto Shahed ĵetitaj kontraŭ la regionoj Dnipro kaj Kirivogrado (centro), Ĥarkivo (nord-oriento) kaj Ĥersono (sudo), regiono kie ĵaŭdon du francaj humanitaraj laboristoj estis mortigitaj. La senpilotaj aviadiloj estis ĵetitaj el la rusia urbo Primorsko-Aĥtarsk kaj el la kabo Chauda en Krimeo portempe okupita, laŭ Kijiv
Ĉirkaŭ sesdek urboj de la regiono de Ĥarkivo sen elektro
En Krivij-Riho, kie la kontraŭ-aeraj alarmsirenoj tondris je la 3a horo kaj 34 minutoj, tri droneoj senigis je elektro ĉirkaŭ 40 000 personojn, menciis la guberniestro de la regiono de Dnipro Sergej Lisak. Unu el la infrastrukturoj de la ukraina energia operatoro Ukrenergo estis damaĝitaj post dumnokta bombado, interrompante elektron al miloj da hejmoj kaj du minejoj. Pli ol cent salajruloj estas nun blokitaj subtere.
Urĝa laboro estas kuranta, por restarigi la elektro-reton kaj la elirejojn de la minejo. Meze de la mateno, la societo DTEK anoncis en sia Telegram-ĉeno, ke elektro estis restarigita por 10 500 hejmoj. Kelkaj ministoj ŝajne sukcesis eliri per propraj rimedoj.
En la regiono de Ĥarkivo, la guberniestro Oleg Sinegubov ankaŭ menciis noktajn atakojn de droneoj, raketoj kaj artilerioj precizigante, ke 64 lokoj de la regiono estis senigitaj je elektro. Li ne precizigis ĝis nun, kiom da loĝantoj estas koncernataj.
Preskaŭ ĉiuj noktoj, ĉefe de kiam Vladimir Putin intencis intensigi la premon, vasta parto de la ukraina teritorio frontas aeratakojn, suferante kelkfoje dekojn da misil- kaj drone- pafojn, kiuj celas urbajn centrojn kaj energiajn infrastrukturojn.
13/06/2022
Milito en Ukrainio : Internacia Amnestio akuzas Rusion pri militkrimoj en Ĥarkivo (Grapolbomboj)
11/11/2023
Ukrainio: jaron post la liberigo de Ĥersono, la civiluloj plu suferas rusiajn bombadojn