Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 août 2024 1 12 /08 /août /2024 16:44

13/08/2024

La Konfederacio de la liberaj sindikatoj de Ukrainio (KVPU), organizaĵo membro de la Internacia sindikata Konfederacio kaj de la Eŭropa konfederacio de la sindikatoj, alvokas la internacian komunumon, la registarojn de la demokratiaj Ŝtatoj, ke ili plifortigu sian subtenon al Ukrainio en momento, kiam Rusio daŭrigas siajn terorismajn atakojn kaj sian genocidan militon en Ukrainio.      

En julio, la rusiaj trupoj lanĉis amasajn atakojn nokte, matene, kaj posttagmeze kontraŭ pluraj urboj de Ukrainio, interalie Kijivo, Dnipro, Krivij-Riho, Slovjansko, Kramatorsko, kaj Pokrovsko.     

Rusio pafis 40 misilojn el diversaj tipoj por mortigi kiel eble plej multajn civilulojn kaj timigi la ukrainan popolon, kiu luktas por libereco kaj demokratio. La rusiaj fortoj atakis, ĝuste kiam la laboristoj atingis sian laborejon, ke okazis laborkunsidoj, kaj dum pacientoj atingis medicinajn establaĵojn aŭ ricevis kuracojn.    

En Kijivo, dum la aranĝitaj rusiaj atakoj, la plej malnova malsanulejo por infanoj Okhmatdit, kie estis flegitaj infanoj grave malsanaj, estis frapitaj.  

La bombado kontraŭ la malsanulejo okazigis vunditojn kaj mortintojn, infanojn, parencojn kaj medicinajn laboristojn plu restis sub la rompitaĵoj, kaj devis esti liberigitaj. Alia medicina establaĵo de la distrikto Dnipro en Kijivo estis damaĝita fare de misilpafoj tagmeze. Ekde la 15a horo en Kijivo, oni jam nombris 17 mortintojn kaj 41 personoj estis vunditaj. Tuj datumoj ne estas definitivaj.

Posttagmeze de la 8a de julio, Rusio ankaŭ komencis amasan atakon de misiloj kontraŭ Krivij-Riho kaj Dnipro. Aparte, rusia misilo tuŝis la administran konstruaĵon de la uzino de minekspluatado kaj transformado de Nordo de Krivij-Riho. Je la 12a horo kaj duono, dek personoj mortis kaj 30 personoj estis vunditaj, inter kiuj 9 en grava stato.

La 8an de julio, tri civiluloj estis mortigitaj en la urbo Pokrovsko, en la regiono Donecko, post atako de misiloj kondukita de la rusiaj trupoj.   

Post la bombado, la buroo de la surloka organizaĵo de la sendependa sindikato de la ministoj de Ukrainio en Mirnogrado kaj en la distrikto de Pokrovskij estis damaĝitaj. Krom la industriaj instalaĵoj kaj la malsanulejoj, la misilpafoj damaĝis ankaŭ rezidajn konstruaĵojn kaj transportajn infrastrukturojn. Ni substrekas, ke la rusiaj trupoj kondukas ĉiutage atakojn per droneoj kaj misiloj. Rusio plu celas energiajn instalaĵojn cele al senigi la civilan loĝantaron je elektro, komunikiloj kaj medicinaj servoj, kaj detruadi la ekonomion de Ukrainio.            

Nuntempe, ĉiuj termikaj centraloj de Ukrainio jam estis malŝaltitaj. Pro tio la lando travivas permanentajn kurantajn interrompojn.

Hodiaŭ, Rusio unu plian fojon cinike malobservis la humanitaran internacian juron, konfirmante sian celon: la detruadon de Ukrainio kaj de ĝia kuraĝa popolo.

Hodiaŭ, la ukrainaj laboristoj, la sindikatanoj, kaj la tuta ukraina loĝantaro rezistas al la rusia agresanto kaj luktas por la liberigo de la okupaciataj teritorioj, kie regas teroro, kaj kie Homaj rajtoj ne estas garantiataj.

Hodiaŭ, ni lanĉas alvokon al la internacia demokratia komunumo: plu provizi helpon ekonomian, humanitaran kaj militan al Ukrainio ; - subteni la liveron de milita helpo al Ukrainio por protekti la loĝantaron, la energiajn infrastrukturojn, la laborpostenojn kaj la landon ; -  plifortigi la punojn kontraŭ la rusia terorisma reĝimo, kaj kontraŭ tiuj, kiuj subtenas kaj financas ĝin, ĉar tio povas ege limigi la financajn resursojn kaj la eksportojn necesajn al la pluigo de la sangoplena milito ; - garantii la eblecon uzadi la rusiajn blokitajn bankhavaĵojn por transloki ilin al Ukrainio ; - izoli kaj ekskludi el la internaciaj organizaĵoj la politikajn, publikajn kaj sindikatajn rusiajn homojn, kiel reprezentantojn de lando, kiu kondukas terorismajn aktivecojn kontraŭ suverena kaj sendependa Ukrainio kaj ties civitanoj, kaj kiu provas detrui la unuecon de la internacia organizaĵo de la demokratia sindikata movado.     

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
11 août 2024 7 11 /08 /août /2024 09:23

11/08/2024

La aŭtoritatoj de la Hamaso raportas pri ĉirkaŭ cent mortintoj post atako sabaton matene kontraŭ lernejo. Israelo asertas, ke tie ĉeestis centro de komando de la palestina armita movado.

« Laŭ la sukurservoj de Gazao, pli ol 90 personoj estis mortigitaj en bombado kontraŭ lernejo de Gaza-urbo », raportas la israela ĵurnalo Ha’Aretz tiun 10an de aŭgusto. La israela armeo celis sabatmatene tiun lernejon, kie rifuĝis palestinaj delokitoj.

« La sanitaraj aŭtoritatoj en Gazao taksas tamen la bilancon ĝis 60 mortintoj », aldonas The Guardian.

La israela armeo certigas, ke tiu lernejo ŝirmis « centron de kontrolo kaj komando de la Hamaso ». Porparolanto de Tsahal, citita de la brita ĵurnalo asertas, ke dudeko da batalantoj de la Hamaso kaj de Islama ĝihado operacis tie. 

« Virinoj, infanoj kaj maljunuloj figuras inter la raportitaj viktimoj, kaj la bilanco ŝajne pligraviĝos, skribas Al-Jazeera. La atako okazis dum la homoj matenpreĝis. Ĝi estigis incendion, kiu detruis la konstruaĵon ».

 

Ripetiĝantaj atakoj

« La atakoj kontraŭ la lernejoj uzitaj kiel ŝirmiloj ripetiĝas fare de la israelaj fortoj. Ili asertas, ke tiuj lokoj estas uzitaj kiel komando de la Hamaso », aldonas la kataria televidkanalo.

Laŭ la ministrejo pri Sano (sub la aŭtoritato de la Hamaso), preskaŭ 40 0000 personoj mortis en Gaza-sektoro de post la komenco de la milito kaj preskaŭ 100 000 estis vunditaj.

Tiu nova bombado intervenas dum Israelo konsentis rekomenci ekde la 15a de aŭgusto intertraktadojn pri militpaŭzo en la konflikto, kiu daŭras de post la pasinta 7a de oktobro. Usono, Egiptio kaj Kataro instigas al batalhaltigo, en kunteksto de granda regiona krizo post la murdo de la ĉefoj de la Hamaso kaj de la Hizbulaho.            

En komunikaĵo, la egipta ministrejo pri Fremdaj aferoj deklaris, ke « mortigante la Palestinanojn intence », Israelo montras sian mankon de politika volo meti finon al la milito en Gazao.

10/07/2024

Milito en Gazao: nova israela frapo okazigas 29 mortintojn en lernejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/07/milito-en-gazao-nova-israela-frapo-okazigas-29-mortintojn-en-lernejo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
10 juillet 2024 3 10 /07 /juillet /2024 21:36

10/07/2024

Tiu bilanco estis provizita de medicina informfonto ĉe la malsanulejo Naser de Ĥan Junis kaj de la gazetburoo de la Hamaso, kiu denuncis « teruran masakron » kun plejparte infanoj kaj virinoj.

Almenaŭ 29 Palestinanoj estis mortigitaj, sabaton 9an de julio, en lernejo sude de Gaza-sektoro, en la kvara frapo kontraŭ lernejo de la palestina teritorio en kvar tagoj, atribuita de la Hamaso al Israelo. Tiu bilanco estis provizita al la Franca novaĵagentejo AFP fare de medicina informfonto ĉe la malsanulejo de Nasser de Khan Younès kaj la gazetburoo de la Hamaso, kiu denuncis « teruran masakron », kun « plejparte infanoj kaj virinoj ».

La israela armeo asertis, ke ĝi celis apud la lernejo « teroriston de la armita branĉo de la Hamaso », kiu interalie partoprenis la atakon de la 7a de oktobro kaj « kontrolis la informojn, laŭ kiuj civiluloj estis tuŝitaj ».

Akuzante Israelon pri « intenca » frapo, Izzat al-Rishq, membro de la politika branĉo de la Hamaso, alvokis al « surstratiĝo por koleraj marŝoj, denuncante la masakrojn kaj la ekstermantan militon ». En komunikaĵo, ĝi aldonis, ke ĝi « kontrolos la informojn, laŭ kiuj civiluloj estis tuŝitaj apud la lernejo Al-Awda sude de Ĥan Junis, kiu situas apud de la fraploko ».

 

Alia lernejo celita dimanĉon

« Ni sidis ĉe la enirejo de la lernejo (…) subite kaj senaverte, raketoj estis pafitaj al la grupo. Ili ne partoprenis la batalon, ne estis armitaj, ĉiuj estis civiluloj », atestis Mohammed Sukkar.  

Antaŭ tiu frapo, tri lernejoj, kie rifuĝis delokitoj estis tuŝitaj de sabato fare de israelaj frapoj, kiuj jam okazigis 20 mortintojn. Dum la nokto de lundo ĝis mardo, la israela armeo anoncis, ke ĝi celis « teroristojn » uzantajn « la strukturojn de lernejo en la areo de Nousseirat ».

Dimanĉon, la Hamaso anoncis, ke kvar personoj estis mortigitaj en alia lernejo, kie rifuĝis delokitoj, administrata de la latina Patriarkato de Gaza-urbo. « Alia tago. Alia celita lernejo », skribis dimanĉon en X, Philippe Lazzarini, ĉefo de la UNRWA.

19/02/2024

Pli ol 10 milionoj da infanoj estis truditaj fuĝi sian hejmon pro la armitaj konfliktoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/pli-ol-10-milionoj-da-infanoj-estis-truditaj-fugi-sian-hejmon-pro-la-armitaj-konfliktoj.html

09/04/2024

« Ni ne rajtas esprimi niajn emociojn »: de post la 7a de oktobro, la voĉoj de la Palestinanoj de Israelo estas ignorataj de la aŭtoritatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/ni-ne-rajtas-esprimi-niajn-emociojn-de-post-la-7a-de-oktobro-la-vocoj-de-la-palestinanoj-de-israelo-estas-ignorataj-de-la-autoritatoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
8 juillet 2024 1 08 /07 /juillet /2024 21:35
Jedrzej Nowicki

08/07/2024

Tiu eksplodo aŭdiĝis apenaŭ kelkajn horojn post pluraj rusiaj bombadoj, kiuj okazigis almenaŭ naŭ mortintojn en la ukraina ĉefurbo, lundon. Kijivo suferas bombadojn. Nova eksplodo estis aŭdita lundon 8an de julio fare de ĵurnalistoj de la franca novaĵagentejo AFP, en la ukraina ĉefurbo. Ili ektondris apenaŭ kelkajn horojn post pluraj rusiaj frapoj, kiuj okazigis almenaŭ naŭ mortintojn en Kijivo. Ĉirkaŭ la malsanulejo por infanoj Okhmadyt, tuŝita dum la unua frapo, loĝantoj rifuĝis kurante en la kontraŭaeraj ŝirmejoj, konstatis ĵurnalistino de AFP surloke.

Reage, Francio « firme » kondamnis la amasajn frapojn de rusiaj misiloj. « Tiuj barbaraj agoj, kiuj rekte kaj intence celas malsanulejon por infanoj estas aldoneblaj al la listo de militkrimoj, kies Rusio devos agnoski ».

 

Amasa atako de Rusio

La bilanco de la rusiaj frapoj de lundo kontraŭ Kijivo atingis 10 mortintojn kaj 35 vunditojn, anoncis en Telegramo la milita administrado de la ukraina ĉefurbo. Sume, pli ol 40 misiloj estis pafitaj kaj estigis almenaŭ 24 mortintojn kaj dekojn da vunditoj. « La rusiaj teroristoj denove intense atakis Ukrainion per misiloj. Pluraj urboj : Kijivo, Dnipro, Krivij-Riho, Sloviansko, Kramatorsko. Pli ol 40 misiloj diverstipaj. Loĝataj konstruaĵoj, infrastrukturoj kaj malsanulejoj por infanoj estis damaĝitaj » reagis la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij en Telegram.

 

Malsanulejoj celitaj

« Unu el la plej gravaj malsanulejoj por infanoj de Eŭropo » estis damaĝitaj en la ĉefurbo, « homoj, kiuj plu estas sub la ruinaĵoj kaj la ĝusta nombro de viktimoj estas ĝis nun nekonata », vigle menciis Volodimir Zelenskij en X, diskonigante videon de la damaĝita konstruaĵo. Poste kvar personoj mortis en rusia frapo kontraŭ dua malsanulejo en Kijivo.

 

Elektraj instalaĵoj tuŝitaj

La rusiaj frapoj tuŝis elektrajn instalaĵojn en Kijivo. « Tri sub-stacioj transformiloj estis detruitaj aŭ damaĝitaj en la kvartaloj Golosiivskji kaj Ĉevĉenkivskji » de la ukraina ĉefurbo, precizigis la privata operatoro DTEX en Telegram precizigante, ke ankaŭ elektraj linioj estis damaĝitaj. La rusia armeo regule celas infrastrukturojn kiel elektrajn instalaĵojn kaj uzinojn, mortigante civilulojn en strategio, kiu celas ŝanceli la moralon de la Ukrainoj.

 

Frapoj antaŭ la pintkunveno de NATO

Tiuj atakoj okazas tagon antaŭ la pintkunveno de NATO en Usono, dum kiu vaste temos pri la subteno provizita al Kijivo, kaj ankaŭ pri la necertecoj de la usonaj balotoj kaj la eventuala venko de Donald Trump. Volodimir Zelenskij alvenis lundon en Varsovio, antaŭ ol iri al tiu pinkunveno en Vaŝingtono.

04/03/2024

Ukrainio: la bilanco de la rusiaj bombadoj de pasinta sabato atingas dek du mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/03/ukrainio-la-bilanco-de-la-rusiaj-bombadoj-de-pasinta-sabato-atingas-dek-du-mortintojn.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
22 juin 2024 6 22 /06 /juin /2024 21:52

22/06/2024

Multobligante siajn atakojn, Rusio detruis duonon de la energia kapablo de Ukrainio, laŭ Volodimir Zelenskij.

Dum la nokto de vendredo 21a ĝis sabato 22a de junio, la rusiaj armeoj lanĉis novan atakon kontraŭ ukrainaj energiaj infrastrukturoj. 

« Instalaĵoj de la ukraina operatoro Ukrenergo, en la regionoj de Zaporiĵo (sude de la lando) kaj de Lvivo (okcidente) estis damaĝitaj », deklaris la ukraina ministrejo pri Energio precizigante, ke du dungitoj estis vunditaj kaj hospitaligitaj en Zaporiĵo.

Laŭ la ministrejo, temas pri la oka « amasa » atako kontraŭ ukrainaj energiaj centraloj dum tiuj tri lastaj monatoj, kio devigas trudi oftajn elektrajn interrompojn. Kijivo menciis pasintan ĵaŭdon alian gravan rusian noktan ofensivon, kio damaĝis energiajn infrastrukturojn, inter kiuj centralon, kiu okazigis sep vunditojn inter la dungitoj.

 

Kijivo petas helpon de la Okcidentuloj

Rusio, kiu multobligis siajn atakojn, detruis duonon el la energia kapablo de Ukrainio, laŭ la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij.

Tiu ĉi petis ĵaŭdon munti sunpanelojn kaj energiajn stokejojn « en ĉiuj lernejoj kaj malsanulejoj, kiel eble plej rapide ».

La ĝenerala direktoro de la operatoro DTEK, Maxim Timĉenko avertis, ke Ukrainio riskas « fronti gravan krizon venontan vintron », se ĝiaj okcidentaj partneroj ne mobiliziĝas.

Kijivo admonas ilin helpi al rekonstruado de sia elektra reto. Tiu projekto necesigas gravajn investojn kaj provizojn de pliaj ekipaĵoj de aerdefendo por kontraŭi la rusiajn bombadojn.

En tiu kunteksto, Vaŝingtono adoptis « la malfacilan sed necesan decidon » akordi prioritaton al Ukrainio kompare kun aliaj aliancanoj, koncerne provizon de misiloj uzitaj por kontraŭaera defendo.

20/04/2019

Krimeo: en Jalto, la rusia milda povo kunigas la eŭropajn ekstremdekstrojn (KRONOLOGIO EKDE 2014)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/krimeo-en-jalto-la-rusia-milda-povo-kunigas-la-europajn-ekstremdekstrojn.html

28/06/2023

Falsaj novaĵoj anstataŭ ukraina realo: afekcia pesto (1/4) 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/falsaj-novajoj-anstatau-ukraina-realo-afekcia-pesto-1/4.html

07/03/2023

LA ORKESTRO DE LA BLINDULOJ, SURDULOJ, AMNEZIULOJ, ĈARLATANOJ KAJ LA KOMPLICOJ LUDAS SIAN PARTITURON

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/la-orkestro-de-la-blinduloj-surduloj-amneziuloj-carlatanoj-kaj-la-komplicoj-ludas-sian-partituron.html

24/02/2023

La obskura flanko de la neŭtraleco - SLAVOJ ŽIŽEK

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/la-obskura-flanko-de-la-neutraleco.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
18 juin 2024 2 18 /06 /juin /2024 21:32
SAEED QAQ / ANADOLU

19/06/2024

Lundo vespere markis la unuan vesperon de manifestacio, nomita de pluraj opoziciaj grupoj « rezista semajno ».

Post ok monatoj da milito fronte al la Hamaso kaj ĉiutagaj bombadoj kontraŭ Gaza-sektoro, la registaro de Benjamin Netanjahu frontis ampleksan manifestacion dum la vespero de lundo 17a de junio. Pluraj miloj da personoj kolektiĝis inter la rezidejo de la Ĉefministro kaj la israela Parlamento, la Knesset, por postuli anticipajn balotojn cele al akiro de nova registaro.

En la homamaso, la israelaj flagoj estas pli multnombraj ol tiuj dediĉitaj al la ostaĝoj, forkaptitaj de la Hamaso la 7an de oktobroeĉ se inter la politikaj postuloj de la manifestaciantoj, tio plu estas prioritato.

« Ili revenu nun, tio estas la plej grava por mi, kun akordo », substrekas Ofakit, proksima amiko de Émilie, forkaptita la 7an de oktobro en la kibuco de Kvar Aza. « Ili alvokas helpon, homoj tie mortas, kaj ni ne faras sufiĉe. »

 

« Faŝistoj »

Apud Ofakit, Marva svingas afiŝtabulon, sur kiu estas legeble « La homoj estas kun Galileo, kun la Nordo ». Same kiel 60 000 Israelanoj norde de la lando, Marva vivas malproksime de sia hejmo, kaj ĉefe havas nenian perspektivon de reveno.

« Ni revenu hejmen, ni haltigu tiun militon kun la Hamaso, kun la Hizbulaho kaj trovu solvon por prizorgi nin kaj resereniĝi. Sed ĝis nun, ni sentas nin solaj. »

La postuloj estas multnombraj kaj la kolektiĝo ne estas vere unuiĝinta.

« La mondo komprenu, ke la registaro tute ne reprezentas nin », asertas Daniela, kiu kvalifikas la ministrojn « faŝistoj » : « Plimulte de la popolo de Israelo volas, ke la registaro foriru kiel eble plej rapide. »

Tiun klaran mesaĝon, Daniela kaj multaj aliaj manifestaciantoj plu portos matene de la mardo 18a de junio por nova kolektiĝo antaŭ la Kneset, la israela Parlamento. Pluraj grupoj, kiuj kontraŭas la registaron, alvokis al « rezista semajno » por akiri demision de Benjamin Netanjahu.

01/04/2024

Israelo : en Jerusalemo, miloj da manifestaciantoj postulas demision de Benjamin Netanjahu

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/israelo-en-jerusalemo-miloj-da-manifestaciantoj-postulas-demision-de-benjamin-netanjahu.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
5 juin 2024 3 05 /06 /juin /2024 21:38
ABED RAHIM KHATIB / ANADOLU

05/06/2024

La enklavo fariĝis vastega subĉiela kampadejo de delokitoj, kie nenio plu funkcias, kaj kie la vivaj kaj higienaj kondiĉoj estas de nun katastrofaj.  

La atestoj estas maloftaj. La vivo fariĝis « apokalipsa » en sudaj zonoj de Gaza-sektoro de post la komenco de la israela ofensivo kontraŭ Rafaĥo komence de majo, alarmas Unuiĝintaj Nacioj vendredon 31an de majo. La temperaturo atingas pli ol 30 gradojn en Gazao, kaj tiu varmo pligravigas la katastrofajn vivajn kaj higienajn kondiĉojn favorajn al disvastigo de malsanoj.        

La israela armeo bombadas Rafaĥon en la sudo, kaj neniu zono estas domaĝitaj. Estas la rektaj vundintoj sed ankaŭ ĉiuj aliaj, kiuj pereas iom-post-iom pro malsanoj kaŭze de la aĉaj sanitaraj kondiĉoj. Danke al Rami Al Maghari, unu el la maloftaj ĵurnalistoj ĉeestantaj surloke, delokitoj rakontas sian ĉiutagan vivon en la kampadejoj por rifuĝintoj de Al Maghazi, centre de Gazao.

 

« Odoro », « moskitoj » kaj « alergioj »…

Tiu zono estis proprasence frakasita de la bomboj. « La odoro estas naŭza, rigardu tiun krateron kaj tiun akvon, kiu elversiĝas en ĝin, tio estas abomeninda. Ni suferas alergiojn, estas voritaj de la moskitoj, ni ne eĉ sukcesas ekdormi » atestas Jumejra. Khaled, alia rifuĝinto asertas tion:  « La infanoj estas trafitaj de skabio ». De  fino de decembro, tiuj rifuĝintoj suferas regulajn israelajn frapojn, kiuj mortigis aŭ vundis parton de la 30 000 personoj, kiuj amasiĝis antaŭ la milito sur tiu kvadrata duonkilometro. La infrastrukturoj estas detruitaj kaj la delokitoj pluvivas en teruraj sanitaraj kondiĉoj.

« Somero proksimiĝas kaj ni ne povas vivi enfermitaj. Sed kiam ni malfermas la fenestrojn, tio odoras je rubejo. Ni ne eĉ havas elektron por funkciigi ventolilon kaj aerumi » - Khaled, rifuĝinto.

Do, kun la kelkaj funkciuloj de la palestina Aŭtoritato plu surloke kiel Mohamed, la lastaj loĝantoj organiziĝas por iĝi la kampadejo de rifuĝintoj iom malpli nesalubra. « Ĉiuj tagoj, 20 tunoj da forĵetaĵoj estas kolektitaj en Al Maghazi kaj estas elverŝitaj ĉi tien en tiun rubejon, kie amasiĝas nun 3 500 tunoj da forĵetaĵoj. Ni esperas, ke la milito baldaŭ haltos, ke ni povu baldaŭ reuzadi la rubejojn tradicie », li eksplikas.

La loĝantoj produktis po 1700 tunojn da forĵetaĵoj tage antaŭ la milito. Sed necesas nun enkalkuli la rompitaĵojn kaŭzitajn de la milito: 37 milionoj da tunoj en la tuta enklavo laŭ UN.              

09/04/2024

« Ni ne rajtas esprimi niajn emociojn »: de post la 7a de oktobro, la voĉoj de la Palestinanoj de Israelo estas ignorataj de la aŭtoritatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/ni-ne-rajtas-esprimi-niajn-emociojn-de-post-la-7a-de-oktobro-la-vocoj-de-la-palestinanoj-de-israelo-estas-ignorataj-de-la-autoritatoj.htm

19/02/2024

Pli ol 10 milionoj da infanoj estis truditaj fuĝi sian hejmon pro la armitaj konfliktoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/pli-ol-10-milionoj-da-infanoj-estis-truditaj-fugi-sian-hejmon-pro-la-armitaj-konfliktoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
27 mai 2024 1 27 /05 /mai /2024 21:45

27/05/2024

Laŭ la palestinaj aŭtoritatoj, la israela bombado kontraŭ la kampadejo de Rafaĥo ekstremsude de Gaza-sektoro okazigis almenaŭ 40 mortintojn.

« Tiu frapo ilustras plian fojon la plenan malestimon de la israela armeo por la civiluloj », denuncis lundon 27an de majo Guillemette Thomas, kuraca kunordigantino de la misio Palestino por Raportistoj Sen Landlimoj-Francio (RSL), dum la Hebrea Ŝtato bombadis kampadejon apud Rafaĥo, okazigante plurajn dekojn da mortintoj. La palestina prezidenteco elvokas « abomenindan masakron ».     

RSL prizorgas « centron de stabiligo » situantan apud la loko de la bombado: « Dekoj kaj dekoj da vunditoj, pli ol sumo de 180 alvenis en la centro de stabiligo, plejparte kun kompleksaj vundoj kaj vastaj brulvundoj. Dudek ok homoj tuj mortis. La bilanco estas terura » ŝi atestis.

 

« Ni ne povas toleri tian pravigon »

La israela armeo daŭrigas sian bombadon kontraŭ Rafaĥo en Gaza-sektoro, dum la Internacia Kortumo pri Justico ordonis al la Hebrea Ŝtato, ke ĝi metu tuj finon al sia ofensivo.

« Tiu bombado, kiu okazis meze de la nokto, kompreneble atingis civilulojn en nombro ekstreme alta. Plian fojon, virinoj, infanoj, civiluloj estas celitaj kaj trafitaj en tiu konflikto », bedaŭras Guillemette Thomas.       

La israela armeo certigas, ke ĝi « frapis komplekson de la Hamaso ». Laŭ Guillemette Thomas « tio estas absolute neaŭdinda ». Ŝi denuncas « rakonton de la israela armeo », kiu « ekde la komenco de tiu milito pravigas, ke oni povas mortigi dekojn kaj centojn da civiluloj, ĉar oni celas teroristojn. Tio estas neakceptebla. Tio ne plu estas aŭdinda. Oni ne plu povas toleri tian pravigon », ŝi aldonas.     

Internacia Amnestio petas de la Internacia PunKortumo, ke ĝi malfermu enketon pro militkrimoj pro tri aliaj israelaj similaj bombadoj en Gaza-sektoro kontraŭ kampadejoj en aprilo.

« Necesas, ke la juĝaj kompetentaj instancoj por juĝi tiujn ĉi krimojn estu pridemanditaj kaj permesitaj labori el sendependa maniero, por ke la justico povu fari sian laboron », ŝi asertas. Sed kiel humanitara organizaĵo, KSL postulas « aliron al la civiluloj, rimedon por labori kun medicina materialo » kaj « nutraĵojn ».   

09/04/2024

« Ni ne rajtas esprimi niajn emociojn »: de post la 7a de oktobro, la voĉoj de la Palestinanoj de Israelo estas ignorataj de la aŭtoritatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/ni-ne-rajtas-esprimi-niajn-emociojn-de-post-la-7a-de-oktobro-la-vocoj-de-la-palestinanoj-de-israelo-estas-ignorataj-de-la-autoritatoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
25 mai 2024 6 25 /05 /mai /2024 22:09

25/05/2024

Almenaŭ dek kvar personoj estis mortigitaj kaj 40 vunditaj dum rusia bombado kontraŭ superbazaro pri hejmlaboreto en Ĥarkivo, dua urbo de Ukrainio. « Antaŭ ni, ĉio brulis », atestas dungito de la magazeno.

La bildoj montras flamiĝintan konstruaĵon, super ĝi verda ŝildo, el kio nigra fumo ellasiĝas. Aliaj montras ĝin poste tute kalcinita. Almenaŭ ses personoj estis mortigitaj kaj 40 vunditaj, sabaton 25an de majo, en rusia bombado kontraŭ tiu superbazaro pri hejmlaboreto kaj elektro-hejmilaro en Ĥarkivo, laŭ la regiona guberniestro, Oleg Sinegubov.

Tiu ĉi mencias, ke tiu rusia atako estis efektivigita per du gvidataj aerbomboj. « Du el la mortintoj laboris en la supermerkato » li precizigis.

 

« Ĉio fariĝis nigra »

Laŭ la fajrobrigadistoj, la incendio bruligis 10 000 kvadratajn metrojn. « Tio abrupte okazis. Komence ni ne komprenis, ĉio fariĝis nigra kaj komencis fali sur niajn kapojn », atestis mastrumistino de la superbazaro. Feliĉe, mia telefono eklumigis danke al ĝia torĉo, mi konsciiĝis kie mi estas, sed antaŭ ni ĉio jam brulis.

« Rusio metis brutalan frapon kontraŭ nia urbo Ĥarkivo – superbazaro pri hejmlaboreto – sabaton meze de la tago », denuncis la prezidento Volodimir Zelenskij en la apo Telegram, kondamnante atakon meze de tago kontraŭ « klare civila celo ». « Nur frenezuloj kiel Putin kapablas mortigi kaj terorigi la homojn per maniero tiel abomena », li aldonis.

 

Rusa ofensivo en la regiono

La rusia ŝtata novaĵagentejo citis rusian sekurecan informfonton asertante, ke misilfrapo detruis « militan stokejon, kaj komandpostenon » en la konstruaĵo.     

La regiona guberniestro menciis, ke « kontakto kun kelkaj membroj de la personaro ne ekzistas » kaj ke « vizitantoj plu troviĝas en la konstruaĵo ».

La urbo Ĥarkivo, kiu enkalkulis 1,5 milionon da loĝantoj antaŭ la milito troviĝas apud la rusia landlimo nord-oriente de Ukrainio. La fortoj de Moskvo lanĉis la 10an de majo terofensivon en la regiono, kio ebligis al ili konkeri plurajn lokojn kaj devigi Kijivon sendi helptrupojn en la sektoron. Ukrainio tamen asertis vendredon, ke tiu sturmo estis « haltigita ».

https://www.ouest-france.fr/europe/ukraine/frappe-russe-sur-un-hypermarche-en-ukraine-au-moins-quatre-tues-selon-kiev-b73fddec-1ac9-11ef-9f93-21d487e07ff3

https://www.youtube.com/watch?v=-OjjceGpTks

https://www.youtube.com/watch?v=dUCAQCY5FVo

24/02/2023

La obskura flanko de la neŭtraleco - SLAVOJ ŽIŽEK

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/la-obskura-flanko-de-la-neutraleco.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
21 mai 2024 2 21 /05 /mai /2024 14:32
Foto: Finbarr O’Reilly/The New York Times

21/05/2024

De pli ol semajno, Kijivo frontas rusian ofensivon norde de la lando. Dum la trupoj de la Kremlo havas Ĥarkivon kiel celon, "The Guardian" iris al Vovĉansk, nur kvin kilometrojn for de la landlimo kun Rusio. La urbo, kie loĝis preskaŭ 20 000 loĝantoj komence de la milito, estas nun preskaŭ tute forlasita.

« Evakui la lastajn loĝantojn de Vovĉansk, urbo centre de la antaŭnelonga rusia ofensivo en la regiono Ĥarkivo, tagon post tago fariĝas pli danĝera », mencias "the Guardian". Sendinte unu el siaj ĵurnalistoj en la sudon de tiu ukrainia urbo, la brita ĵurnalisto priskribas la « batalon », kiu okazas por protekti la civilulojn.

De semajno, Moskvo lanĉis ofensivon nord-oriente de Ukrainio kontraŭ la dua urbo de la lando, Ĥarkivo, kiel celo. Ĝiaj trupoj registris siajn plej gravajn teritoriajn avancojn de antaŭ du jaroj, atakante plurajn lokojn, inter kiuj Vovĉansk, kvin kilometrojn for de la landlimo.

"The Guardian" priskribas la operacojn de evakuado organizitajn de la policistoj, kun helpo de volontuloj. Nur kelkaj dekoj da ukrainoj plu estas surloke, dum la urbo enkalkulis 18 000 loĝantojn antaŭ la komenco de la konflikto.            

« Ni ne scias kiom da personoj plu estas tie, sed ni esperas, ke ili estas malpli ol 200 » diras Oleksij Kharkivskji, ĉefo de la surloka polico, pridemandita de la ĵurnalisto vendrede 17a de majo matene. Malgraŭ jarojn da spertado, la viro konfesas, ke li ne estis preparita al tia evento. La urbo plu estas sub la pafoj de la rusia artilerio kaj la frapoj de droneoj. Bruo de alarmiloj ne ĉesas.

 

« Kial do vi ne foriris pli frue ? »

Tiuj lastaj loĝantoj estas la plej rezistemaj al foriro, sed la intenseco de la bataloj esta tia, ke ili ne havas alian elekton. « Plejparte de ili estas maljunaj, malfortikaj aŭ profunde traŭmatizitaj. Ili montras sian dokumenton al la polico kaj atendas buseton, kiu kondukos ilin en rezidejon por delokitoj en Ĥarkivo. » « Kial do vi ne foriris pli frue ? », vigle demandas agento. « Ni ne volis foriri. Tio estas nia domo. Ni ne scias, kien iri », respondas Olha, kun ŝia kato en la brakoj. Ŝi kaj ŝia edzo Mikolo kolektis rapide kelkajn aferojn en plastajn sakojn.

« La regiono jam trapasis ok monatojn sub rusia okupacio komence de la milito. Se Vovĉansk estas denove submetita de la Rusoj, unuafoje Moskvo estos rekonkerinta urbon liberigitan fare de Ukrainio », notas la ĵurnalo. De nun, la civiluloj cedas sian lokon al la militistoj, kiuj provas reorganizi la defendojn: ili aktivas por fosi tranĉeojn kaj starigi fortikaĵojn.

« Sume, 9 907 personoj estis evakuitaj », en la regiono Ĥarkivo, deklaris Oleg Sinegubov, sabaton 18an de majo. En intervjuo kun la franca Novaĵagentejo kaj vaste citita en la internacia amaskomunikilaro, la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij diris, ke li aŭguras rusian ofensivon pli vastan en la Nordo kaj Oriento. Ili lanĉis sian operacon, ĝi povas konsisti en pluraj ondoj. Kaj tio ĉi estas la unua ondo.                                  

12/12/2023

Milito en Ukrainio: sur la militfronto, la soldatoj petas de la okcidentaj aliancanoj, ke ili ne interrompu la liverojn de armiloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/12/milito-en-ukrainio-sur-la-militfronto-la-soldatoj-petas-de-la-okcidentaj-aliancanoj-ke-ili-ne-interrompu-la-liverojn-de-armiloj.html

02/02/2024

Milito en Ukrainio: post nokta rusia atako, 30 000 personoj estas senigitaj je elektro, ministoj estas blokitaj subtere

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/milito-en-ukrainio-post-nokta-rusia-atako-30-000-personoj-estas-senigitaj-je-elektro-ministoj-estas-blokitaj-subtere.html

13/06/2022

Milito en Ukrainio : Internacia Amnestio akuzas Rusion pri militkrimoj en Ĥarkivo (Grapolbomboj)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/milito-en-ukrainio-internacia-amnestio-akuzas-rusion-pri-militkrimoj-en-harkivo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }