Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 novembre 2023 5 03 /11 /novembre /2023 17:30
HANDOUT / UKRAINIAN EMERGENCY SERVICE / AFP

03/11/2023

Rusio « bombadis 118 urbojn kaj urbetojn en dek regionoj » dum la lastaj 24 horoj, akuzis merkredon la ukraina ministro pri Internaj aferoj, Igor Klimenko. Temas pri la plej vasta atako de post la jarkomenciĝo.

Ukrainio anoncis merkredon 1an de novembro, ke Rusio bombadis pli ol cent urbojn kaj urbetojn dum la lastaj 24 horoj. Tio estas la plej granda nombro dum sola atako de post la jarkomenciĝo.

De post la lanĉo de sia ofensivo en februaro 2022, la rusiaj fortoj pafis milionojn da artileriaj obusoj kontraŭ la urboj kaj urbetoj situantaj proksime de la frontlinio, ruinigante plurajn el ili Oriente de la lando.           

« Dum la 24 lastaj jaroj, la malamiko bombadis 118 urbojn kaj urbetojn en dek regionoj », deklaris la ministro pri Internaj aferoj Igor Klimenko en mesaĝo publikigita en la sociaj retoj. « Temas pri la plej granda nombro de urboj kaj urbetoj, kiuj suferis atakon de post la jarkomenciĝo ».

Aliparte, rusia atako kontraŭ petrol-rafinejo en Kremenĉuko (centro), kiu ne okazigis viktimojn, necesigis sendon de pli ol cent fajrobrigadistoj por lukti dum pluraj horoj kontraŭ la incendio, kiu sekvis, laŭ Igor Klimenko.

 

Maltrankvilo alproksime de la vintro

Ukrainio kaj siaj okcidentaj aliancanoj timas vidi Rusion intensigi siajn atakojn kontraŭ la energiaj infrastrukturoj de la lando antaŭ drasta vintro, same kiel pasintvintre.

La noktaj bombadoj mortigis homon en la regiono de Ĥarkivo, Nord-Oriento, kaj alian homon en la regiono de Ĥersono, en la sudo, raportis surlokaj respondeculoj.    

Frapo kaŭzis ankaŭ la morton de loĝanto en la regiono Zaporiĵo, dum atako de rusia droneo mortigis homon kaj vundis kvar aliajn sude de la lando.

Merkredon, la ukraina aerarmeo anoncis siaflanke, ke ĝi trafis 18 el la 20 rusiaj droneoj movigitaj dum la nokto.

29/10/2023

Murdoj, torturoj, la peza prezo pagenda de la Ukrainoj de post la rusia invado (raporto de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/murdoj-torturoj-la-peza-prezo-pagenda-de-la-ukrainoj-de-post-la-rusia-invado-raporto-de-la-alta-komisiito-de-unuigintaj-nacioj-pri-homaj-rajtoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
30 octobre 2023 1 30 /10 /octobre /2023 19:11

31/10/2023

Dum la milito skuas la landon, en Neve’ shalom en la hebrea, Wahat as-Salam en la araba, kio signifas Oazo de paco, vilaĝeto situanta mezvoje inter Tel-Avivo kaj Jerusalemo, civitanoj israelaj kaj palestinaj loĝas kunkune. Ili laboras por egaleco de rajtoj kaj harmonio inter ambaŭ popoloj. En malfacila etoso, li plu havas spacojn de dialogo por aŭskulti sin reciproke, interparoli, klerigi.

Volinte trovi modelon de interkompreno, Jair, Israelano venis vivi en tiu "oazo de paco" antaŭ pli ol du dek jarojn… 

« Ni faldis la israelajn flagojn por veni ĉi tien », li rakontas.   

Same por Samah, israela palestinanino. Laŭ ŝi, la modelo ofertita de tiu vilaĝo montras, ke paco eblas.

« Eĉ se ni estas blokitaj kunkune, mi preferas vivi kun miaj najbaroj pace, demokratie. Senti nin egalaj, kun la samaj rajtoj. Tio malfacilas dum la militoj. »

La atakoj de la 7a de oktobro anoncas malfacilan periodon laŭ Samah.

« Tiu milito estas elektroŝoko. Tio montras, ke paco kaj demokratio ne estas akiritaj por ĉiam. Ni laboru por konservi ilin. » 

Ĉiutaga laboro, dum kio neniu povas resti silente. Malgraŭ la tumultego de la estintaj semajnoj, Jair plu pensas, ke interkompreno eblas.

« La doloro estas grandega, sed ĝi estas grandega la tutan tempon ankaŭ por la infanoj de Gazao ; malamegi estas pli facile ol ami… »

Tio estas certeco por ĉiuj, paco eblos dank’al la popoloj, ne dank’al iliaj registaroj.

https://www.rfi.fr/fr/moyen-orient/20231029-isra%C3%ABl-nev%C3%A9-shalom-wahat-as-salam-oasis-pour-vivre-ensemble-reportage

https://www.youtube.com/watch?v=4FZW668fVnY

https://www.youtube.com/watch?v=2vvb1tC6a8g

https://eo.wikipedia.org/wiki/Neve%E2%80%99_shalom/Wahat_as-Salam

05/10/2023

En Jerusalemo, miloj da Israelaninoj kaj Palestinaninoj manenmane por la paco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/en-jerusalemo-miloj-da-israelaninoj-kaj-palestinaninoj-manenmane-por-la-paco.html

23/05/2021

Israelo : miloj da personoj kuniĝas kun la manifestacio en Tel-Avivo por komuna estonteco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/israelo-miloj-da-personoj-kunigas-kun-la-manifestacio-en-tel-avivo-por-komuna-estonteco.html

25/10/2015

Israelo : Tel-Avivo : manifestacio por solvo de la konflikto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/10/israelo-tel-avivo-manifestacio-por-solvo-de-la-konflikto.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
29 octobre 2023 7 29 /10 /octobre /2023 14:04
Danish Red Cross/Jakob Dall

29/10/2023

La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (HCDH) alarmas pri la alta nombro de ukrainaj viktimoj kaj la torturoj de la malliberuloj enkarcerigitaj de la rusia armeo.

La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj nombras je pli ol 4 600 novaj viktimoj de la rusia invado en Ukrainio inter la 1a de februaro kaj la lasta 31a julio. Pli ol 1 028 mortoj, vunditoj aŭ delokitoj kaj malliberuloj.    

La HCDH akuzas Rusion pri torturo kaj sistemaj mistraktado en la okupaciataj regionoj.

« La atestoj de la pluvivantoj priskribas neimageblan kruelecon, terurigajn rakontojn pri elektraj ŝokoj, seksaj perfortoj kaj perfortaj frapoj, kiuj kaŭzas frakturojn kaj rompitajn dentojn. Ankaŭ multnombraj malliberuloj, kiuj estis devigitaj fari apologion de Rusia Federacio, lerni kaj kanti rusajn kanzonojn, estis severe draŝitaj okaze de malsukceso, aŭ se ili parolas la ukrainan lingvon. La abomenindaj detenkondiĉoj, interalie manko de nutraĵoj kaj medikamentoj, kaj senigo je dormo persistas » tiel detaligis Nada Al-Naŝif, Alta Kun-komisaro de UN pri Homaj rajtoj.

La atestoj de la pluvivantoj priskribas neimageblan kruelecon, terurigajn rakontojn - Nada Al-Nashif, Alta Kun-komisaro de UN pri Homaj rajtoj.

Sume, Unuiĝintaj Nacioj nombras preskaŭ 10 000 civilulojn mortigitajn de post la rusia invado. La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj mencias, ke ŝi dokumentas nur la murdojn konfirmitajn, kaj ke la vera nombro de viktimoj estas do multe pli alta.

La HCDH maltrankviliĝas ankaŭ pri la trudita asimilado en la okupaciaj teritorioj, des pli ke Rusio komencis distribui pasportojn al la surloka loĝantaro. Ĝi akuzas Moskvon, ke ĝi kondukas agresan kampanjon, kiu pligravigas la riskojn de arbitraj arestoj kaj persekutoj de tiuj, kiuj rezistas.

26/09/2023

Kongreso de la Trades Union Congress (TUC): venko por la solidareco kun Ukrainio, venko por la vero

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/kongreso-de-la-trades-union-congress-tuc-venko-por-la-solidareco-kun-ukrainio-venko-por-la-vero.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
27 octobre 2023 5 27 /10 /octobre /2023 21:04
Abed Rahim Khatib/dpa/picture-alliance/Newscom/MaxPPP

27/10/2023

« La bazaj servoj kolapsas, medikamentoj, nutraĵoj kaj akvo elĉerpiĝas », maltrankviliĝas la direktoro de la Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj (UNRWA)

« Multe pli da homoj baldaŭ pereos » pro la totala sieĝo trudita al Gaza-sektoro fare de Israelo, alarmis vendredon la direktoro de la Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj (UNRWA). Li lanĉis alvokon por alkonduko de humanitara helpo « sufiĉa kaj daŭra ».

« Nuntempe, homoj en Gazao mortas ne nur pro la bomboj kaj frapoj. Multe pli mortos pro la konsekvencoj de la trudita sieĝo » de la malgranda teritorio okazinta de post la 7a de oktobro, deklaris Philippe Lazzarini dum gazetkunveno en Jerusalemo. « Medikamentoj, nutraĵoj kaj akvo elĉerpiĝas, la kloakoj komenciĝas troabundi sur la strato de Gazao », priskribas la humanitara respondeculo.

 

« La nuna sistemo estas kondamnita al malsukceso »

La helpaj konvojoj enirintaj en la palestinan teritorion de post la 21a de oktobro estas tute nesufiĉaj por respondi al la bezonoj de la loĝantaro, asertis la respondeculo. « La nuna sistemo estas kondamnita al malsukceso. Kion ni bezonas estas helpo sufiĉa kaj daŭra, ni bezonas humanitaran batalhaltigon, ke tiu helpo povu atingi tiujn, kiuj bezonas ilin », li postulis.

« Bakejoj, stacioj de akvo-purigado, spirasistaj aparatoj: karburaĵoj estas necesaj por funkciigi ĉion ĉi » daŭrigis Philippe Lazzarini. « Koncerne la UNRWA, ni havas karburaĵon por hodiaŭ » vendredon, li aldonis. La agentejo, kiu « draste limigis » sian konsumadon, bezonas po 160 000 litrojn tage por sia aktiveco.

Israelo kontraŭas la eniron de karburaĵo inter la humanitara helpo sendita a la teritorio, kaj atentigis pri la kapto fare de la Hamaso, kiu regas de post 2007 Gaza-sektoron. « Mi estos klara: ni havas fortikajn mekanismojn de kontrolo. La UNRWA ne lasas kaj ne lasos la Hamason deturni la humanitaran helpon », li insistis.       

La ministrejo pri Sano de la Hamaso anoncis vendredon, ke 7 326 personoj, inter kiuj pli ol 3 000 infanoj estis mortigitaj en Gaza-sektoro de post la komenco de la milito kun Israelo.

Pridemandita pri tiuj nombroj, Philippe Lazzarini respondis, ke dum la precedencaj militoj en Gazao, tiuj bilancoj provizitaj de la Hamaso, kiu regas en Gazao, « estis konsiderataj kredindaj, kaj neniu vere kontestis ilin ». Farante korelacion inter la plena bilanco kaj la nombro de mortigitaj dungitoj de la UN-agentejo, « ni trovas pli malpli la saman procenton ».

« La morto de almenaŭ 57 kolegoj estis konfirmita », « patrinoj, patroj, mirindaj homoj, kiuj dediĉis sian vivon al sia komunumo », kaj kiuj « se ili ne estus en Gazao, povus esti viaj najbaroj », li plu diris.

 

https://www.sudouest.fr/international/moyen-orient/israel/guerre-israel-hamas-beaucoup-de-gens-vont-mourir-a-gaza-en-raison-du-siege-impose-par-israel-alerte-l-onu-17233932.php

https://www.youtube.com/watch?v=UT4ynWa5YrQ

24/10/2023

KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO - KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/kontrau-la-terorismaj-krimoj-de-la-hamaso-kontrau-la-blokado-kaj-la-bombadoj-de-gazao.html

23/10/2023

Unuiĝintaj Nacioj alarmas pri la situacio de la virinoj, unuaj viktimoj de la konflikto en Gazao

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/unuigintaj-nacioj-alarmas-pri-la-situacio-de-la-virinoj-unuaj-viktimoj-de-la-konflikto-en-gazao.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
24 octobre 2023 2 24 /10 /octobre /2023 16:24
Ekrankopio X @ESimbakalia

24/10/2023

Bildo: Homoj malaperintaj en Israelo

KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO

La masakro kaj la ostaĝigo de multaj israelaj civiluloj, dum la militatako de la Hamaso kontraŭ Israelo, reprezentas krimajn agojn, kiuj konsistigas nepravigitajn militkrimojn. Temas ankaŭ pri agado, kiu mortigas homojn pro la fakto, ke ili estas judoj.

La RAAR (Agadreto kontraŭ Antisemitismo kaj ĉiuj Rasismoj) absolute kondamnas tiun terorisman agadon. Unu plian fojon, la Hamaso montris sian veran vizaĝon. Ĝia atako kondukas al israelaj reagoj, kiuj plonĝos en angoro la loĝantaron de Gazao, kiu jam suferas grandajn malfacilaĵojn, ignoratajn de Hamaso.

Tiu katastrofa situacio estas ankaŭ la rezulto de dekoj da jaroj, dum kiuj la palestina popolo ne rajtis justicon. Pro tio, pli ol iam la necesecon de evoluado trudiĝas, ebligante ambaŭ popolojn vivi en justa paco. Tio necesigas israelan retroiron de la okupaciataj teritorioj kaj la kreadon de palestina Ŝtato.             

La RAAR alvokas la tutecon de la progresismaj fortoj agadi tiudirekten, kaj rifuzi ĉion, kiu povus oponi Judojn kaj Arabojn, dum la lukto kontraŭ ekstremdekstro postulas kolektiĝon de ĉiuj, kiuj estas prioritate minacitaj.

 

KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO

La terorismaj kaj krimaj abomenindaĵoj de la Hamaso, kies amplekson ni malkovras tagon post tago, tute ne pravigas agresi la civilulojn, virinojn kaj infanojn. La bombadoj kaj la blokado ĉesu tuj.

La diroj kaj decidoj de la israela registaro pri tiu temo ne estas akcepteblaj, ĉefe tiuj de la ministro pri defendo Gallant, kiu deklaris: « Mi ordonis totalan blokadon de Gaza-sektoro. Estos nek elektro, nek nutraĵoj, nek karburaĵoj. Ni luktas kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj agadas konforme ».

Ni alvokas al respekto de la internacia humanitara juro.

Agadreto kontraŭ Antisemitismo kaj ĉiuj Rasismoj

https://twitter.com/RAAR2021

23/10/2023

Unuiĝintaj Nacioj alarmas pri la situacio de la virinoj, unuaj viktimoj de la konflikto en Gazao

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/unuigintaj-nacioj-alarmas-pri-la-situacio-de-la-virinoj-unuaj-viktimoj-de-la-konflikto-en-gazao.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
23 octobre 2023 1 23 /10 /octobre /2023 17:03
REUTERS - MOHAMMED SALEM

23/10/2023

Bildo: virinoj rifuĝas en lernejo administrata de UN en Ĥan Junis, sude de Gaza-sektoro.

Laŭ raporto publikigita de UN pasintan vendredon pri la efiko de la krizo en Gazao, preskaŭ 493 000 palestinaj virinoj kaj junulinoj estis delokitaj de post la atako de la Hamaso la 7an de oktobro kaj la israelaj bombadoj, kiuj sekvis. Tiu ĉi maltrankviliĝas, ke la kreskado de seksismaj perfortoj aldonitaj al nutraĵa malsekureco faras de la virinoj, la unuajn viktimojn de tiu konflikto.

Laŭ "UN-virinoj", la milito inter Israelo kaj la Hamaso jam kondukis al delokigo de preskaŭ 493 000 virinoj kaj junulinoj en la palestina enklavo de Gazao. La raporto publikigita la 20an de oktobro emfazas ankaŭ vastan altigon de la nombro de vidvinoj: ĉirkaŭ 900 virinoj fariĝis familiestroj en malpli ol dek kvin tagoj. Foreste de batalhaltigo, tiuj nombroj certe kreskos, alarmas la raporto.

UN alarmas pri la urĝaj bezonoj kaj pri la aparta vundebleco de la virinoj en Gazao, regiono kie la situacio jam estis juĝita katastrofa antaŭ la komenco de la konflikto. Tiuj vundeblecoj estas pligravigitaj pro la fakto, ke la palestinaj leĝoj metas ilin sub virseksa aŭtoritato. Sen financa sendependeco, foje sen dokumentoj, ili fakte pli estas submetitaj al seksismaj perfortoj kaj nutraĵa malsekureco. Ili ankaŭ riskas troviĝi en provizaj loĝejoj aŭ rifuĝejoj nesalubraj.

 

Ĉirkaŭ 50 000 gravedaj virinoj

Devigitaj vivi en troloĝataj rifuĝejoj, senigitaj je bazaj kaj intimaj provizoj, ilia protekto pli kaj pli estas minacitaj. Kio plej maltrankvilas estas la perfortoj, al kiuj la virinoj estas submetitaj: seksa ekspluatado, truditaj edziĝoj, kaj por la plej aĝaj, la risko de izoleco kaj forlaso.

Laŭ kalkulo, 50 000 gravedaj virinoj estas blokitaj en la palestina enklavo kun grandaj malfacilaĵoj aliri al flegado, aparte de post la eksplodo, kiu tuŝis la malsanulejon al-Alhi, antaŭ kelkaj tagoj.

Sarah Hendriks, ekzekutiva provizora kun-direktorino de "UN-virinoj" tiel alvokas al « tuja humanitara batalhaltigo ». Ŝi asertas, ke la UN-agentejo plu ĉeestos surloke por provizi sian subtenon kaj helpon.

21/10/2023

En Gazao, la loĝantoj organiziĝas fronte al la manko de elektro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/en-gazao-la-logantoj-organizigas-fronte-al-la-manko-de-elektro.html

16/10/2023

Gazao: la deviga evakuado de malsanuloj povus esti « ekvivalento al mortopuno », alarmas la Monda Organizaĵo pri Sano

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/gazao-la-deviga-evakuado-de-malsanuloj-povus-esti-ekvivalento-al-mortopuno-alarmas-la-monda-organizajo-pri-sano.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
21 octobre 2023 6 21 /10 /octobre /2023 21:19

21/10/2023

De post la sieĝo trudita de Israelo la lastan 9an de oktobro, la energiaj provizoj estas malŝaltitaj, kaj la sola elektro-centralo de Gazaa-sektoro fermis. La Gazaanoj organiziĝas por reŝargi siajn poŝtelefonojn kaj konservi kontakton kun siaj familianoj.

En Gazaa-sektoro, la israelaj bombadoj tondras nokton kaj tagon. La kvietaj momentoj estas okazo por la Gazaanoj spiri kaj reŝargi siajn poŝtelefonojn, tiel ke ili povu konservi kontakton kun siaj proksimuloj. Ĉiufoje, multegaj plurŝtopilingoj estas instalitaj sur la stratoj, nutrataj per baterioj de la maloftaj veturiloj plu funkciantaj. La atendovicoj estas senfinaj.

« Mi estas ĉi tie por reŝargi mian poŝtelefonon kaj kontakti mian familion », eksplikas unu el ili. « Hieraŭ, mia familo estis hejme, sed tiu ĉi estis detruita kaj kelkaj el miaj familianoj certe estis mortigitaj. »

Pli malproksime, alia viro provas ŝargi sian poŝtelefonon ĝis 20%. « Per tiu nivelo de baterio, mi povas kontakti la ceteron de mia familio. Mi ne ankoraŭ sukcesis kontakti ilin, mi ne scias, kie ili estas », li eksplikas.

Ofte, la familioj urĝe devis forlasi la nordon de Gazaa-sektoro.

De post la sieĝo devigata de Israelo la lastan 9-an de oktobro, la energiaj provizoj estas malŝaltitaj, kaj la sola elektro-centralo de Gazaa-sektoro fermis. De nun, civiluloj kaj infrastrukturoj devas uzadi etajn helpajn generatorojn, sed tiuj ĉi funkcias dank’al karburaĵoj, ankaŭ malfacile troveblaj.

« Akvo mankas. Ni estas provizitaj ĉiujn duajn tagojn kaj havas akvon po nur du horojn tage », rakontas loĝanto. « Ni bezonas akvon por pumpi la akvon. »

Katastrofa situacio suferita de 2,4 milionoj de Gazaanoj, kiuj atendas nun la distribuadon de humanitara helpo.

16/10/2023

Gazao: la deviga evakuado de malsanuloj povus esti « ekvivalento al mortopuno », alarmas la Monda Organizaĵo pri Sano

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/gazao-la-deviga-evakuado-de-malsanuloj-povus-esti-ekvivalento-al-mortopuno-alarmas-la-monda-organizajo-pri-sano.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
13 octobre 2023 5 13 /10 /octobre /2023 14:26
FOTO: ANATOLII STEPANOV, AFP

13/10/2023

Bildo: Perfortaj bataloj okazas en Avdijkva, celo de grava rusia ofensivo.

Sektoroj de la okcidenta maldekstro disvolvas rakontojn, laŭ kio Rusio estis iompostiome ĉirkaŭita de NATO, kaj ke tio « provokis » Putin.

Post la 24an de februaro 2022, la ideo, ke Rusio tutsimple « sin defendas » estas malpli kaj malpli subtenebla. La fakto estas, ke la invado estis plene antaŭvidita.    

Necesas havi malsaman rakonton por kompreni, kio vere estas Rusio: agresema imperiisma potenco apud aliaj imperiismoj.

1994. Rusio, subtene de Usono, akiras la ukrainan nuklean arsenalon interŝanĝe kontraŭ respekto de la teritoria integreco de Ukrainio.

1997. Rusio akiras la ŝipbazon de Sebastopolo kaj la preskaŭan tutecon de la ŝipoj (precize 82%)… interŝanĝe kontraŭ la garantio de respekto de la teritoria integreco de Ukrainio !

2004. Rusio enmiksiĝas sensukcese en la ukrainajn prezidentajn balotojn, baraktante obstine por trudi fraŭdan kaj sendemokratian rezulton.          

Meze de la 2000aj jaroj. Por puni Ukrainion, ke ĝi elektis Juŝĉenko, Rusio uzas energian ĉantaĝon, ian ekonomian devigon, preskaŭ similan kun pruntoj kaj kondiĉoj de la IMF kaj de Monda Banko.    

2008. NATO rifuzas adopti planon por aliĝo de Ukrainio kaj prokrastas la decidon ĝis nedifinita dato. La sekureco de Ukrainio tute ne estas garantiata, dum Rusio jam montris sian emon uzadi truddevigon por submeti Ukainion al siaj postuloj.              

2009. La rusia prezidento Dmitrij Medvedev skribas al Juŝĉenko, ke « Rusio ne reprezentas kaj ne povas reprezenti ian minacon por Ukrainio.» Jes, kompreneble ! 

2014. Rusio, kiu « ne reprezentas kaj ne povas reprezenti minacon por Ukrainio » aneksas Krimeon. Kompreneble, aneksante Krimeon, Rusio ne nur faras de ĉiuj precedencaj deklaroj, laŭ kiuj « ĝi neniam konsistigos minacon por Ukrainio », ridindan mensogon, ĝi ankaŭ rompas kun la memorando de 1994 kaj la traktato de 1997 : « Ni estas Kremlo. Nia parolo valoras nenion ! »

La anekso de Krimeo estigas armitan separatismon en Donbaso, kunordigitan de Rusio per rektaj komando kaj milita kontrolo, poste tute subordigas la « aŭtoritatojn » de Donbaso, kiuj fakte okupacias la regionon.              

Ukrainio ne apartenas al NATO, ĝia sekureco ne estas garantiata, kaj la livero de usonaj armiloj komenciĝas nur en 2018. Ili estas reduktitaj al minimumo… pro timo provoki Rusion !

24 februaro 2022. Rusio invadas Ukrainion cele al kontrolo de 100% de la tuta lando, per ia ajn maniero.    

Nenia milita surterena disvolviĝo provokis la invadon. Por Rusio, temas pri milito intence elektita, tute simila al la invado de Irako en 2003, kiu estis milito intence elektita de Usono.   

Necesas aldoni la amasan enmiksiĝon de spionoj kaj rusiaj influhavaj agentoj en Ukranion, la monon pagitan al ukrainaj politikistoj koruptitaj, kaj la amasan akiron de ukrainaj aktivoj cele al devigo de ekonomia kaj politika dependeco.     

Tiuj faktoj estas konataj, sed multaj maldekstraj personoj rifuzas vidi ilin.

Tio estas historio de jardekoj da imperiisma agreso, kiu kulminas en milito, kiu kostis 150 000 vivojn nur en 2022.

Ĉiuj diskutoj pri maldekstra internaciismo komenciĝu per la agnosko de la realeco, pri kio estas Rusio, kaj kion ĝi faris.

Post-skribo de d’Oakland Socialist: necesas aldoni al tiu listo la detruadon de Grozno, la invadon de Kartvelio (2008), la helpon provizitan al la reĝimo de Baŝar Al-Asad en Sirio (2015), ne forgesante la anekson de parto el Moldavio kaj « Ĉednestrio » (1990).

28/06/2023

Falsaj novaĵoj anstataŭ ukraina realo: afekcia pesto (1/4) 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/falsaj-novajoj-anstatau-ukraina-realo-afekcia-pesto-1/4.html

07/03/2023

LA ORKESTRO DE LA BLINDULOJ, SURDULOJ, AMNEZIULOJ, ĈARLATANOJ KAJ LA KOMPLICOJ LUDAS SIAN PARTITURON

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/la-orkestro-de-la-blinduloj-surduloj-amneziuloj-carlatanoj-kaj-la-komplicoj-ludas-sian-partituron.html

11/02/2023

TENDARISMO (artikolo aperita en Sennaciulo n° 05-06 de majo/junio 2022)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/tendarismo-artikolo-aperita-en-sennaciulo-n-05-06-de-majo/junio-2022.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
12 octobre 2023 4 12 /10 /octobre /2023 21:43

12/10/2023

Fronte al terura kresko de streĉiĝoj inter Hamaso kaj Israelo, la civiluloj pagas pezan tributon. Post la senprecedenca ofensivo de la Hamaso kaj la rebato de la hebrea Ŝtato, alarma humanitara situacio komenciĝas en Gaza-sektoro.

La eskalado de streĉiĝoj inter Hamaso kaj Israelo turniĝis al katastrofo post la atako de la islama movado Hamaso pasintan sabaton.

Responde al la agreso de la Hamaso, la israela armeo lanĉis dimanĉon la operacon « Fera sabro », intensigante siajn bombadojn sur Gaza-sektoro. La rezultato estas, ke tiu teritorio dense loĝata je 2 milionoj da personoj troviĝas nun en sieĝa stato, senigita je vivtenaĵoj: akvo, elektro kaj nutraĵoj.

La Gazaanoj tiel alireblas nur al trinkebla akvo, danke al la sensaligaj pumpoj provizitaj de Eŭropa Unio.

Abu Saeed, (loĝanto de Gazao) eksplikas: « Ĉie estas vicumoj. Ni iris al ĉiuj panistoj kaj ni vicumu tri horojn por aĉeti panpecojn. Ni sendis niajn infanojn en plurajn lokojn por vidi, ĉu almenaŭ unu el ili povas trovi panon. Preskaŭ nenio restas por aĉeti ».

La situacio plu streĉiĝis ĉi-ĵaŭde, kiam la israela ministro pri Energio, Israël Katz,  sciigis, ke lia lando ne permesos la eniron de bazaj varoj aŭ humanitara helpo en Gazaon tiel longe kiel la palestina islama movado Hamaso ne liberigos la personojn forkaptitajn sabaton en Israelo. « Neniu elekro-ŝaltilo estos lumigita, neniu avokrano estos malfermita », li avertis. Tiu ostaĝigo, taksita ĝis 150 personoj inter israelanoj, eksterlandanoj kaj plurcivitanoj, akrigas la streĉitecojn en la regiono.

La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco ( ICR) alarmas kaj avertas, ke la situacio en Gazao povus rapide fariĝi neeltenebla el humanitara vidpunkto.                  

Se siaflanke, la sendependaj ekspertoj de UN kondamnis la agojn de la Hamaso en Israelo, ili ankaŭ kritikis la rebaton de la hebrea Ŝtato, kvalifikante ĝin « kolektiva puno ».

Fronte al la restrikto de aliro al bazaj varoj por vivteni sin en Gazao, tiuj ekspertoj de UN alarmas kontraŭ potenciala malsato, kvalifikante ĝin « krimo kontraŭ la homaro ». Ili pledas favore al la respekto de la internaciaj humanitaraj leĝoj, tuja batalhalto, liberigo de la ostaĝoj kaj starigo de plifortiga protektado por la palestinaj teritorioj. La situacio plu estas eksploda, kaj la mondo angoras.

https://fr.euronews.com/2023/10/12/tensions-a-gaza-entre-ripostes-et-urgences-humanitaires

https://www.youtube.com/watch?v=GkIVyyXQucs          

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
10 octobre 2023 2 10 /10 /octobre /2023 20:59

10/10/2023

Bildo: Dum la Kovima pandemio, la flegistinoj de la malsanulejo Ramdam portas esencan mesaĝon:  « Ni rifuzas esti malamikoj ! Por paco justa kaj daŭra ! »

Denove la milito ekflamas en la Palestina/Israela regiono. Ĉi-foje la Hamaso prenis la iniciativon komenci la barbarecon. Ĝi ne estas sola en tiu atako, ankaŭ sturmantoj de la FPLP partoprenas la armitajn agojn. La bildoj estas neelteneblaj: civiluloj murditaj sur la stratoj aŭ hejme, ostaĝigoj.

Kvankam la israela registaro kondukas politikon kvalifikitan apartismo, eĉ de la eks-direktoro de la israelaj spionservoj Tamir Prado, tio tute ne pravigas plenkonsciajn murdojn de civiluloj. Tio estas tiel kondamnindaj kiel mortigo de palestinaj civiluloj fare de la israela armeo !

Sendube, la milita respondo de la israela registaro estos same terura kaj blinda. Jam konstruaĵoj de Gazao estis bombaditaj kaj elektro estas interrompita en la tuta teritorio.        

Ni nur povas esprimi la plej grandajn timojn por la civilaj loĝantoj, palestinaj kaj israelaj, ostaĝigitaj de la iliaj respektivaj registaroj en tiu konflikto kaj tio, dum tiuj loĝantoj manifestaciis de monatoj kontraŭ siaj propraj registaroj kaj ties mortigaj politikoj: dum la lastaj semajnoj, kaj precipe la pasintan 30an de julio, miloj da Palestinanoj manifestaciis en Gazao kontraŭ la politiko de la Hamaso per la slogano « ni volas vivi ».

Samtempe en Israelo, dekoj da miloj da israelanoj multfoje surstratiĝis kontraŭ la politiko de la dekstra registaro, kiu ne plu kapablis kontroli la manifestaciojn kaj direktiĝis al kolapso.

La atako de la Hamaso do okazas, kiam – ambaŭflanke de la muro de la honto – la loĝantoj komencis memorganiziĝi kontraŭ siaj estroj.

La perforto senbridigita de tiu atako tute male unuigos la loĝantaron ĉirkaŭ tiuj koruptitaj estroj, plifortigante la naciismajn sentojn nutratajn per deziroj de reciproka venĝo.                     

En Gazao, la Hamaso alvokas la sakralan unuiĝon malantaŭ sia flago. Jam Netanjahu anoncas registaron de nacia unuiĝo ; la miloj da rezervistaj soldatoj, kiuj strikis de semajnoj anoncis interrompon de sia movado !

Tiu atako aliparte intervenas, dum la ĉefo de la Hamaso renkontis la ajatolon Ali Khamenej en Teherano pasintan junion, kaj ke Sauda Arabio  - reĝimo malamegata de Irano – interdiskutas kun Israelo por starigi oficialajn rilatojn. Jam la Hizbulaho, terorisma marioneto de Irano, anoncis, ke « la ofensivo de la Hamaso kontraŭ Israleo konsistigas mesaĝon al tiuj, kiuj provas normaligi siajn rilatojn kun Israelo por esprimi, ke la palestina lukto ne mortas ».

Post la israela loĝantaro, ja la loĝantaro de Gazao pagos la prezon de tiuj sangoplenaj ludoj inter Ŝtatoj por certigi sian potencon.

Unu plian fojon tiuj, kiuj decidas militojn ne estas tiuj, kiuj mortas en ĝi…

Unu plian fojon, la civiluloj suferos, de Sderoto ĝis Gazao. Ĉiuj ĉi ideologioj uzitaj de la potenco, nome naciismojn kaj religiojn, estas la pilieroj de tiu mortiga logiko, kiu instigas la homojn intermortigi sin por la plej granda profito de la estroj de tiu mondo. 

http://cnt-ait.info/2023/10/09/halte-a-la-barbarie/                   

05/10/2023

En Jerusalemo, miloj da Israelaninoj kaj Palestinaninoj manenmane por la paco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/en-jerusalemo-miloj-da-israelaninoj-kaj-palestinaninoj-manenmane-por-la-paco.html

18/03/2019

Gazao: la sekurecaj fortoj de Hamaso disigas sociajn manifestaciojn 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/gazao-la-sekurecaj-fortoj-de-hamaso-disigas-sociajn-manifestaciojn.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }