Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mars 2022 5 04 /03 /mars /2022 16:18
Dmytro Smolyenko / Future Publishing via Getty Images

04/03/2022

Vendredon la 4an de marto, laŭ la ukrainia nuklea agentejo kaj la surlokaj aŭtoritatoj, la rusiaj trupoj ekkaptis la nuklean centralon de Zaporiĵo, sud-oriente de Ukrainio.

« La operaca personaro kontrolas la energiajn blokojn, kiuj garantias ilian ekspluatadon konforme kun la postulataj teknikaj reglamentoj pri la ekspluata sekureco », precizigis aliparte la ukrainia Ŝtata organismo.

Dum la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo, la armeaj fortoj komencis sturmi la plej grandan centralon de Eŭropo.

Incendio ekis en apuda konstruaĵo, ŝajne pro misilpafo, sed tiu ĉi estis estingita. La Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) anoncis vendredon, ke la esencaj materialoj de la centralo ne estis tuŝitaj de tiu incendio.

La ukrainia operatoro pri nukleo deklaris, ke la incendio sur la konstruaĵo ne damaĝis la « esencajn » instalaĵojn, kaj ke « la personaro de la centralo plenumas reguligajn aranĝojn », informis la IAEO. Radioaktiva likado ne okazis.

Ĵaŭdon 24an de februaro 2022, unuan tagon de la milito en Ukrainio, Rusio ekkontrolis la centralon de Ĉernobilo. En tiu konstruaĵo okazis la plej grava nuklea akcidento de la Historio, en 1986.

Merkredon 2an de marto, ĝi komencis ĉirkaŭi la centralon de Zaporiĵo, kiu enkalkulas ses reaktorojn kaj ses malvarmigajn rezervejojn. Tiuj ĉi entenas centojn da tunoj da uzitaj bruligaĵoj, memorigas "Greenpeace".

Ekspluatataj de la Ŝtata entrepreno Energoatom, Zaporiĵo estas unu el la kvar nukleaj centraloj, plu en aktiveco de Ukrainio, lando kiu havas la okan plej grandan nuklean parkon en la mondo. Ĝi produktas preskaŭ 50% el la landa elektro.

Zaporiĵo siaflanke « produktis 19% el la elektro de Ukrainio en 2020 », menciis "Greenpeace", kiu timas, ke la konsekvencoj de tiu konflikto estu « detruaj, multe pli superaj ol la efiko de la nuklea katastrofo de Fukuŝimo en 2011 ».

26/04/2021

Ĉernobilo: 35 jarojn poste, la katastrofo daŭras en ŝoka neado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/cernobilo-35-jarojn-poste-la-katastrofo-dauras-en-soka-neado.html

10/02/2022

Japanio : Fukuŝimo : dek unu jarojn post la katastrofo, la radioaktiva poluado plu estas tre alta en la areo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/japanio-fukusimo-dek-unu-jarojn-post-la-katastrofo-la-radioaktiva-poluado-plu-estas-tre-alta-en-la-areo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }