/image%2F0553642%2F20231021%2Fob_6210af_thumbnail-755.jpg)
21/10/2023
De post la sieĝo trudita de Israelo la lastan 9an de oktobro, la energiaj provizoj estas malŝaltitaj, kaj la sola elektro-centralo de Gazaa-sektoro fermis. La Gazaanoj organiziĝas por reŝargi siajn poŝtelefonojn kaj konservi kontakton kun siaj familianoj.
En Gazaa-sektoro, la israelaj bombadoj tondras nokton kaj tagon. La kvietaj momentoj estas okazo por la Gazaanoj spiri kaj reŝargi siajn poŝtelefonojn, tiel ke ili povu konservi kontakton kun siaj proksimuloj. Ĉiufoje, multegaj plurŝtopilingoj estas instalitaj sur la stratoj, nutrataj per baterioj de la maloftaj veturiloj plu funkciantaj. La atendovicoj estas senfinaj.
« Mi estas ĉi tie por reŝargi mian poŝtelefonon kaj kontakti mian familion », eksplikas unu el ili. « Hieraŭ, mia familo estis hejme, sed tiu ĉi estis detruita kaj kelkaj el miaj familianoj certe estis mortigitaj. »
Pli malproksime, alia viro provas ŝargi sian poŝtelefonon ĝis 20%. « Per tiu nivelo de baterio, mi povas kontakti la ceteron de mia familio. Mi ne ankoraŭ sukcesis kontakti ilin, mi ne scias, kie ili estas », li eksplikas.
Ofte, la familioj urĝe devis forlasi la nordon de Gazaa-sektoro.
De post la sieĝo devigata de Israelo la lastan 9-an de oktobro, la energiaj provizoj estas malŝaltitaj, kaj la sola elektro-centralo de Gazaa-sektoro fermis. De nun, civiluloj kaj infrastrukturoj devas uzadi etajn helpajn generatorojn, sed tiuj ĉi funkcias dank’al karburaĵoj, ankaŭ malfacile troveblaj.
« Akvo mankas. Ni estas provizitaj ĉiujn duajn tagojn kaj havas akvon po nur du horojn tage », rakontas loĝanto. « Ni bezonas akvon por pumpi la akvon. »
Katastrofa situacio suferita de 2,4 milionoj de Gazaanoj, kiuj atendas nun la distribuadon de humanitara helpo.
/image%2F0553642%2F20231021%2Fob_d88b1c_pri-sano.jpg)
16/10/2023
Gazao: la deviga evakuado de malsanuloj povus esti « ekvivalento al mortopuno », alarmas la Monda Organizaĵo pri Sano
/image%2F0553642%2F20231021%2Fob_d9f7d4_5098df4-1696942240238-inter-4023-gaza.png)
/image%2F0553642%2F20231021%2Fob_1d6127_utghecoj.jpg)