
18/03/2019
La 14/03/2019, la sekurecaj fortoj de Hamaso disigis manifestaciojn en Gazao, subpremante socialan protestadon, maloftan en tiu palestina teritorio, kontrolata de la islama movado, raportis atestantoj.
Dekoj da membroj de la sekurecaj fortoj, inter kiuj multaj estis civilvestitaj, haltigis kolektiĝon, al kiu partoprenis dekoj da personoj norde de la enklavo. Tiu sektoro suferas pro militoj kaj malriĉeco, kaj estas submetita de pli ol dek jaroj al la israela blokado, deklaris atestantoj. Laŭ ĵurnalisto de la informagentejo AFP, ili malhelpis la ĵurnalistojn filmi aŭ foti la manifestacion. Ankaŭ alia manifestacio kolektis dekojn da personoj en la centro de la teritorio, kaj estis disigitaj fare de la sekurecaj fortoj.
Videoj diskonigitaj en la sociaj retoj montras la sekurecajn fortojn de Hamaso pafadi aeren por disigi la manifestaciantojn. Tiuj ĉi kolektiĝis por postuli plibonigadon de siaj vivkondiĉoj en la teritorio, kie la malriĉuloj reprezentas duonon el la loĝantaro, kaj kiu suferas pri malabundo de nutraĵoj, senlaboreco kaj enfermado.
«La polico intervenis en la sektoro Deir al-Balah (centro), kie civitanoj blokis vojojn kaj flamigis pneŭojn», diris porparolanto de la polico en komunikaĵo. «La polico restarigis trankvilon kaj ordon, kaj kelkaj manifestaciantoj estis arestitaj», li diris.
La palestina reto de NeRegistaraj Organizaĵoj, kiu grupigas pi ol cent organizaĵojn, deklaris en komunikaĵo, ke ĝi «vigle kondamnas la kampanjojn de arestadoj kaj atencoj, plenumintajn de la sekurecaj fortoj en Ĝabalija, norde la Gaza-sektoro, kontraŭ la rajtoj de dekoj da civitanoj». Tiuj ĉi pace postulis «plibonigadon de siaj vivkondiĉoj», li aldonis. La manifestacioj, kiuj kritikas la administracion de Gaza-sektoro estas maloftaj kaj rapide subpremitaj. Hamaso, ĉe la potenco en Gazao de 2007, estas ofte akuzata pri deturno de la internaj streĉitecoj danke al mobilizado kontraŭ Israelo.
Gaza-sektoro jam estis scenejo en januaro 2017 de manifestacioj kontraŭ elektro-manko, subpremitaj de la sekurecaj fortoj.