/image%2F0553642%2F20231031%2Fob_245f44_konfikto.jpg)
25/10/2015
Miloj da personoj manifestaciis sur la placo Rabin en Tel-Avivo sabaton vespere, petante politikan solvon al la israela-palestina konflikto. La manifestaciantoj skandis sloganojn kiel « la registaro estas mallaŭdinda pro incito », « Ni deziras pacon kaj prosperon, ne okupadon kaj militon », kaj « Bibi [Ĉefministro Benjamin Netanjahu] vi malsukcesis, rehejmeniĝu ».
/image%2F0553642%2F20231031%2Fob_b6cb75_ob-255b0f-mapo.png)
La manifestacio okazas dum la streĉoj inter Israelanoj kaj Palestinanoj kondukis al eksplodo de mortigaj perfortoj ĉi-monate.
De post la 1a de oktobro, ok israelanoj estis mortigitaj per tranĉil-atakoj aŭ virŝafaŭto, kaj ŝtonĵetoj kontraŭ Israelo kaj Cisjordanio.
La manifestacio estis organizita de la pacisma movado « Pacon nun », kaj sekvata de membroj de aliaj politikaj organizaĵoj.
Laŭ Ynet la manifestaciantoj petis de la registaro, ke ĝi « laboru favore al politika solvo, kiu ebligos ĉesigon de la israela dominado sur milionoj da Palestinanoj, kaj de la sanga konflikto.»