09/10/2017
Dum du semajnoj, miloj da palestinaj kaj israelaj virinoj trairis la dezerton favore al pac-akordo en Proksima Oriento. Ili alvenis dimanĉon en Jerusalemo.
Blanke vestitaj, ili starigis sur la bordoj de la rivero Jordano «pac-tendon». La marŝado estis organizita de la movado «Women Wage Peace» (Virinoj faras pacon).
«Ni devas elpensi politikan kompromison. Ni devas ŝanĝi la pensmodelon, kion oni instruas al ni de antaŭ jardekoj. Oni instruis al ni, ke nur milito povas alporti pacon. Pri tio, ni ne plu kredas. Estis pruvite, ke tio estas erara ideo» ekdiras Vivian Silver, kiu loĝas en Kibuco apud la landlimo inter Israelo kaj Gazao.
La movado «Women Wage Peace», estis lanĉita post la milito de 2014 en Gazao, dum mortis pli ol 2 000 Palestinanoj kaj 73 israelanoj.
«Por la unua fojo, la virinoj laŭte esprimiĝas kaj postulas pacon, ĉar ili bezonas tion. Ili bezonas pacon por la estonteco de sia propra lando. Mi subtenas tiun movadon. Ŝajnas al mi, ke ĝi havas grandan eĥon en la israela socio», asertas Huda Aburquob, Palestinanino de Hebrono, kiu estas unu el la organizantoj.
La movado volas krei «Parlamenton de la virinoj», por memorigi al la palestinaj kaj israelaj estroj, ke la pac-akordoj devas esti prioritato.

http://fr.euronews.com/2017/10/08/israeliennes-et-palestiniennes-marchent-pour-la-paix
https://www.youtube.com/watch?v=buHiRxXKbmY