/image%2F0553642%2F20231027%2Fob_354888_dpaphotossix710778-960x640.jpg)
27/10/2023
« La bazaj servoj kolapsas, medikamentoj, nutraĵoj kaj akvo elĉerpiĝas », maltrankviliĝas la direktoro de la Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj (UNRWA)
« Multe pli da homoj baldaŭ pereos » pro la totala sieĝo trudita al Gaza-sektoro fare de Israelo, alarmis vendredon la direktoro de la Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj (UNRWA). Li lanĉis alvokon por alkonduko de humanitara helpo « sufiĉa kaj daŭra ».
« Nuntempe, homoj en Gazao mortas ne nur pro la bomboj kaj frapoj. Multe pli mortos pro la konsekvencoj de la trudita sieĝo » de la malgranda teritorio okazinta de post la 7a de oktobro, deklaris Philippe Lazzarini dum gazetkunveno en Jerusalemo. « Medikamentoj, nutraĵoj kaj akvo elĉerpiĝas, la kloakoj komenciĝas troabundi sur la strato de Gazao », priskribas la humanitara respondeculo.
« La nuna sistemo estas kondamnita al malsukceso »
La helpaj konvojoj enirintaj en la palestinan teritorion de post la 21a de oktobro estas tute nesufiĉaj por respondi al la bezonoj de la loĝantaro, asertis la respondeculo. « La nuna sistemo estas kondamnita al malsukceso. Kion ni bezonas estas helpo sufiĉa kaj daŭra, ni bezonas humanitaran batalhaltigon, ke tiu helpo povu atingi tiujn, kiuj bezonas ilin », li postulis.
« Bakejoj, stacioj de akvo-purigado, spirasistaj aparatoj: karburaĵoj estas necesaj por funkciigi ĉion ĉi » daŭrigis Philippe Lazzarini. « Koncerne la UNRWA, ni havas karburaĵon por hodiaŭ » vendredon, li aldonis. La agentejo, kiu « draste limigis » sian konsumadon, bezonas po 160 000 litrojn tage por sia aktiveco.
Israelo kontraŭas la eniron de karburaĵo inter la humanitara helpo sendita a la teritorio, kaj atentigis pri la kapto fare de la Hamaso, kiu regas de post 2007 Gaza-sektoron. « Mi estos klara: ni havas fortikajn mekanismojn de kontrolo. La UNRWA ne lasas kaj ne lasos la Hamason deturni la humanitaran helpon », li insistis.
La ministrejo pri Sano de la Hamaso anoncis vendredon, ke 7 326 personoj, inter kiuj pli ol 3 000 infanoj estis mortigitaj en Gaza-sektoro de post la komenco de la milito kun Israelo.
Pridemandita pri tiuj nombroj, Philippe Lazzarini respondis, ke dum la precedencaj militoj en Gazao, tiuj bilancoj provizitaj de la Hamaso, kiu regas en Gazao, « estis konsiderataj kredindaj, kaj neniu vere kontestis ilin ». Farante korelacion inter la plena bilanco kaj la nombro de mortigitaj dungitoj de la UN-agentejo, « ni trovas pli malpli la saman procenton ».
« La morto de almenaŭ 57 kolegoj estis konfirmita », « patrinoj, patroj, mirindaj homoj, kiuj dediĉis sian vivon al sia komunumo », kaj kiuj « se ili ne estus en Gazao, povus esti viaj najbaroj », li plu diris.