Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 décembre 2021 3 08 /12 /décembre /2021 20:26
AP - Tsafrir Abayov

08/10/2021

Israelo anoncis mardon la 27an de decembro, ke ĝi finkonstruis la sekurecan barilon, kiu apartigas ĝin de Gaza-sektoro. Dum la enklavo vivas sur la duobla blokado de Israelo kaj Egiptio de post 2007 kaj la ekrego de la palestina islamisma movado Hamaso, la palestina teritorio, kie vivas du milionoj da personoj estas tute sieĝita. Necesis al la hebrea Ŝtato pli ol tri monatoj por finkonstrui tiun sekurecan barilon, prezentitan kiel teknologian defion.

Ĝis nun, Israelo havis sian ferkupolon, kontraŭ-misilan aranĝon por sin protekti kontraŭ raketpafoj plenumintaj de la palestinaj armitaj grupoj elde Gazao. Nun la Hebrea Ŝtato, disponas pri « fermuro ».

Barilo 65 kilometrojn longa, provizita per centoj da kameraoj, sentiloj, radaroj, t.e 140 000 tunoj da fero kaj ŝtalo. Ĝi ankaŭ posedas subteran parton. Laŭ la israela armeo, tiu barilo celas malhelpi la pertunelan enŝoviĝon en israelan teritorion de soldatoj de la Hamaso, kiu regas en Gazao.

Tiu nova barilo kostis pli ol miliardo da dolaroj. Ĝi vastiĝas ĝis en la maro, kaj komunikas kun sistemo de armilaro distance kontrolita.

Komence de la 2000-aj jaroj, Israleo ankaŭ lanĉis la konstruadon de la apartiga muro kun la okupaciata Cisjordanio. Tiu muro 700 kilometrojn longa, kies kelkaj partoj estas je armita betono, estas ok metrojn alta.

Tiu barilo, kiu plu estas konstruata, estas kromnomita « muro de apartigo » fare de la Palestinanoj, kaj de kelkaj organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj.              

27/04/2021

Human Rights Watch kvalifikas « apartisma » la politikon de Israelo koncerne la Palestinanojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/human-rights-watch-kvalifikas-apartisma-la-politikon-de-israelo-koncerne-la-palestinanojn.html

 

13/03/2017

Israelo: israelaninoj kaj palestinaninoj manifestacias por «disrompi la muron»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/03/israelo-israelaninoj-kaj-palestinaninoj-manifestacias-por-disrompi-la-muron.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }