LA ORKESTRO DE LA BLINDULOJ, SURDULOJ, AMNEZIULOJ, ĈARLATANOJ KAJ LA KOMPLICOJ LUDAS SIAN PARTITURON
/image%2F0553642%2F20230307%2Fob_941374_06ecb1b-1646119274462-v4b6892.jpg)
07/03/2023
Bildo: Junaj loĝantoj de la ĉefurbo rekrutiĝas en la civila mobilizado, en Kijivo, la 28an de februaro 2022.
BLINDULOJ KAJ SURDULOJ…
Eble ni ne scias, ke ekzistas Ukrainoj, kiuj luktas kontraŭ la invado de sia lando, kaj ankaŭ kontraŭ la novliberalaj politikoj de sia registaro.
Eble ni ne scias, ke ekzistas sindikataj, studentaj, feministaj kaj politikaj organizaĵoj, kiuj dividas niajn luktojn kaj niajn ideojn.
Ebe ni ne scias, ke ekzistas kontraŭmilitaj kaj progresismaj fortoj, kaj subpremitaj popoloj en Rusia Federacio.
Eble ni ne scias, ke ekzistas kontraŭ-militaj kaj progresismaj fortoj en Belorusio.
Eble ni ne aŭdis Vladimir Putin paroli pri detruado de Ukrainio, kaj pri ne-ekzistado de la ukrainoj kiel popolo.
Eble ni ne konsciis, ke la armeoj de la Rusia Federacio malobservas la landlimojn de sendependa lando (agreskrimo), bombadis civilajn loĝantojn (militkrimo), deportadis adoltojn kaj infanojn (militkrimo), uzadis seksperforton kiel militarmilon (krimo kontraŭ la homaro), ktp.
Eble ni ne scias, ke se la putinismaj armeoj retiriĝas sen kondiĉoj el tuta Ukrainio, la milito ĉesos kaj paco refariĝos ebla horizonto.
Eble ni ne scias, ke se la Ukrainoj rezignas pri rezistado, Ukrainio estos detruita kiel popolo kaj kiel sendependa nacio.
Eble ni ne scias, ke se la Ukrainoj ne plu estas sufiĉe armitaj, Ukrainio estos detruita kiel sendependa nacio.
Eble ni nenion scias, aŭ malmulte. Sed ĉu estas kialo kredi la ĉarlatanojn ?
AMNEZIULOJ
Eble ni forgesis la diferencon inter la legitimaj militoj – kiel la militoj por nacia liberigo – kaj la imperiismaj militoj de konkero aŭ koloniismo – la subpremaj militoj.
Eble ni forgesis, ke staras fundamenta diferenco inter faŝisma diktaturo kaj demokratia republiko, eĉ pli-malpli perfekta.
Eble ni forgesis, kiel Ĉeĥaj, ke ni batalis kontraŭ la anekso de nia lando, kaj ke kelkaj diris « Ne al la milito », kiam la naziaj armeoj invadis nin.
Eble ni forgesis, ke ni estis irlandanoj, kaj ke ni batalis kontraŭ la angla okupacio, kiam kelkaj diris « Ne al la milito » kaj… la divido de nia lando daŭras de pli ol jarcento.
Eble ni forgesis, ke ni estis rezistantoj en la okupaciata Eŭropo, kaj ke kelkaj eksplikis, ke ambaŭ tendumoj samvaloras.
Eble ni forgesis, ke ni estis orientaj germanoj, poloj, hungaroj, ĉeĥoj, afganoj, kaj ke ni luktis kontraŭ la soveta invado, kiam kelkaj diris, ke necesas defendi la « patrion de la laboristoj » kontraŭ la imperiismo.
Eble ni forgesis, ke ni estis indiĝenoj, ke ni estis hereroj aŭ namoj, ke ni estas armenoj, kaj ke kelkaj faris nenion kontraŭ la genocidoj aŭ aplaŭdis ilin.
Eble ni forgesis, ke ni estis afrikanoj, kaj ke kelkaj nenion faris kontraŭ la sklavkomerco kaj eĉ aplaŭdis ĝin.
Eble ni forgesis, ke ni estas ie ajn en la mondo, kaj ke kelkaj nenion faris kontraŭ la koloniado, kaj ke multaj subtenis ilin.
Eble ni forgesis, ke ni estis hispanaj, katalunaj, eŭskaj… kaj ke kelkaj rifuzis liveri armilojn por batali kontraŭ la armeoj de Franko.
Eble ni forgesis, ke ni estis alĝeraj kaj batalis por liberigi nian landon de la franca koloniado, kaj ke kelkaj kontentiĝis diri « Ne al la milito » kaj « Paco en Alĝerio ».
Eble ni forgesis, ke ni estis vjetnamaj, kaj ke ni luktis kontraŭ la franca armeo, poste la usona, kaj ke kelkaj kontentiĝis diri « Ne al la milito » kaj « Paco en Vjetnamio ».
Eble ni forgesis, ke ni estis siriaj, kaj ke ni luktis kontraŭ la diktaturo de Baŝar Al-Assad, subtenata de Rusia Federacio, kaj ke kelkaj diris « Ne al la milito ».
Eble ni forgesis, ke kompanoj de Karl Marx rekrutiĝis en la armeo de la Unuiĝo por aboli la sklavecon.
Eble ni forgesis, ke hispanaj anarkiistoj eniris Parizon sur la usonaj tankoj de la 2a DB.
Eble ni forgesis, ke ni estis rusaj, belorusaj, ĉeĉenaj, kartvelaj ktp. ke ni luktis kontraŭ la grandrusia diktaturo, kaj ke kelkaj opinias, ke necesas ne humiligi Rusion.
Eble ni forgesis, ke la usona imperiismo provizis armilojn al la ĉinoj por lukti kontraŭ la japana koloniismo.
Eble ni forgesis, ke la usona imperiismo provizis armilojn al la soveta registaro por lukti kontraŭ la naziaj armeoj.
Ni estas ĉeĥaj, ni estas hungaraj, ni estas vjetnamaj, ni estas alĝeraj, ni estas palestinaj, ni estas siriaj, ni estas saharaj, ni estas haitiaj, ni estas birmaj, ni estas ujguraj, ni estas kurdaj, ni estas peruaj, ni estas nikarakvaj, ni estas iranaj, ni estas ukrainaj.
Niaj vivoj kaj niaj liberecoj pravigas, ke ni rezistu al la imperiismo kaj la diktaturo.
LA ĈARLATANOJ…
Ni ne volas esti silentigitaj kaj nia sekureco ne estu konsiderata neglektinda nome de paco inter la grandaj potencoj, nome de la konservado de la monda ordo.
Tiuj, kiuj subtenas la diktaturojn, tiuj, kiuj subtenas la imperiismajn agresantojn, neas nian rajton al rezistado (milite aŭ ne) por defendi niajn liberecojn, niajn naciajn rajtojn, niajn rajtojn kiel popoloj, niajn sociajn akirojn.
Tiuj, kiuj volas senarmigi nin nome de la « paco » elektas detruadon de Ukrainio kaj de ĝia popolo.
Hieraŭ Chamberlain (kaj la brita imperiismo) kaj Stalino (kaj lia diktaturo nome de sovietismo) subtenis la pacon kun Hitlero. La rezulto estis dispartigo de Pollando, multobliĝo de la koncentrejoj, ŝtata industrio de morto kaj ekstermejoj, tutmonda milito, milionoj da viktimoj civilaj kaj militaj, genocido de la judaj kaj ciganaj populacioj…
Tiuj, kiuj subtenas la invadon de Ukrainio fare de la rusiaj armeoj, tiuj, kiuj rifuzas donaci al la ukrainaj loĝantaroj la rimedojn por rezisti kaj liberigi sian landon ne estas niaj amikoj.
Tiuj, kiuj parolas nur pri « paco » sen subteni la legitiman rajton al memdecido de la ukrainaj popoloj kaj la rajton al vivo, tiuj, kiuj rompas kun la subteno al la luktoj por nacia liberigo eraras kaj kontribuas subfosi la rajtojn de ĉiuj civitanoj, en Ukrainio kaj en la tuta mondo.
Solidarecon !
https://www.syllepse.net/syllepse_images/solidarite---avec-lukraine-re--sistante--n-deg-16.pdf
https://international.my.canva.site/virtualconvoytoukraine
/image%2F0553642%2F20230307%2Fob_67d170_neutraleco.jpg)
24/02/2023
La obskura flanko de la neŭtraleco
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/la-obskura-flanko-de-la-neutraleco.html
/image%2F0553642%2F20230307%2Fob_3575e7_sindikatoj.jpg)
28/02/2022
Komuna deklaracio de la ukrainaj sindikatoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/komuna-deklaracio-de-la-ukrainiaj-sindikatoj.html
/image%2F0553642%2F20230307%2Fob_b1cef8_en-ukrainio.jpg)
18/11/2022
Lukto por la libereco en Ukrainio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/lukto-por-la-libereco-en-ukrainio.html
/image%2F0553642%2F20230307%2Fob_493f56_aprilo-2022.jpg)
05/11/2022
Kontraŭ la rusia imperiismo (artikolo aperita en Sennaciulo n° 03-04 de marto/aprilo 2022)