Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 février 2023 5 24 /02 /février /2023 15:43
LAURENT VAN DER STOCKT / « LE MONDE »

24/02/2023

 

Slavoj Žižek, la aŭtoro de tiu artikolo, estas slovena filozofo.

 

Dum la jaro, kiu sekvis la lanĉon fare de Rusio de sia agresa milito kontraŭ Ukrainio, grandaj evolulandoj kiel Brazilo, Barato kaj Sud-Afriko provis ne enplektiĝi. Tamen, same kiel la okcidentaj « pacistoj », la neŭtraleco de tiuj landoj ekvivalentas al nevortigita subteno al la imperiismo.

     

Ljubljano – Pasintan majon, antaŭ ol esti reelektita kiel prezidento de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva asertis, ke la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij kaj lia rusia samrangulo Vladimir Putin havas egalan kulpecon en la milito en Ukrainio. Tamen, la rifuzo de Brazilo, de Sud-Afriko aŭ de Barato elekti sian kampon, pretendi al « neŭtraleco » koncerne la agresan militon de Rusio estas nepravigebla.

 

Same por la individuoj. Se preterpasanto vidus viron senĉese frapantan infanon ĉe stratangulo, oni atendus, ke atestanto provu haltigi lin. Neŭtraleco estas eksterdemando. Tute male, oni bedaŭregus la moralan hontindecon de neagado.

 

Kiel do respondi al la antaŭnelongaj rimarkoj de Roger Waters ĉe la Konsilio pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj ? En video, la aktivulo kaj kun-fondinto de la grupmuziko Pink Floyd asertis, ke li parolas nome de « ĉirkaŭ kvar miliardoj da fratoj kaj fratinoj » en la mondo. Li agnoskis, ke la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio estas kontraŭleĝa kaj estu kondamnita « per la kiel eble plej fortaj vortoj ». Sed tiam li tuj aldonis:

 

« La rusa invado de Ukrainio estis provokita, do mi ankaŭ kondamnas la provokintojn per kiel eble plej fortaj vortoj… La nura racia agadplano hodiaŭ estas alvoki al tuja batalhaltigo en Ukrainio. Neniu ukraina aŭ rusia mortinto devas okazi, ĉar laŭ ni ĉiu vivo estas valora. La momento estas do alveninta diri la veron al la potenco.»  

 

Ĉu la « vero » de Waters vere estas esprimo de neŭtraleco ? En intervjuo pli frue ĉi-monate kun Berliner Zeitung, li deklaris: « Eble mi ne devus esti tia, sed mi nun estas pli malferma aŭskulti, kion diras Putin reale. Laŭ sendependaj voĉoj, kiujn mi aŭskultas, li regas prudente, decidas sur bazo de interkonsento ene de la registaro de la Rusia Federacio.

 

Kiel sendependa voĉo, kiu atentege sekvas la rusiajn amaskomunikilojn, mi bone konas tion, kion Putin kaj ties propagandistoj « reale diras ». La grandaj televidkanaloj abundegas de komentistoj, kiuj rekomendas, ke landoj kiel Pollando, Germanio aŭ Unuiĝinta Reĝlando estu atomizitaj. La ĉeĉena militĉefo Ramzan Kadirov, unu el la plej proksimaj aliancanoj de Putin, malkaŝe alvokas nun « al daŭra batalo kontraŭ satanismo en tuta Eŭropo, kaj unue en la pola teritorio ».   

                         

Efektive, la oficiala politika linio de la Kremlo priskribas la militon kiel « specialan operacon », por sennaziigo kaj sendiabligo de Ukrainio. Inter la « provoko » de Ukrainio figuras la fakto, ke ĝi permesis la fierecajn marŝojn kaj ebligis al la GLATaj rajtoj sapei la tradiciajn seksajn normojn kaj la genrajn rolojn. La komentistoj aliĝintaj al la Kremlo parolas pri « liberala totalismo », eĉ asertante, ke 1984 de George Orwell ne estis kritiko de faŝismo aŭ de stalinismo, sed de liberalismo.   

       

Oni trovas nenion tian en la okcidentaj amaskomunikiloj, kie la ĉefa motivo estas la neceseco helpi Ukrainion. Laŭ mia kono, neniu postulis, ke la landlimoj de Rusio estu modifitaj, aŭ ke parto de ĝia teritorio estu kaptita. En la plej malbona kazo, oni trovas kontraŭ-produktivajn petojn, kiuj alvokas bojkoti la rusan kulturon, kvazaŭ la reĝimo de Putin ial reprezentus famulojn kiel Puŝkin, Ĉajkovskij kaj Tolstoj. Same kiel ni subtenas Ukrainion kontraŭ la agresanto, ni defendu la rusan kulturon kontraŭ ĝia agresanto en la Kremlo. Ni ankaŭ evitu triumfismon kaj difini nian celon en pozitivaj terminoj. La ĉefa celo ne estas, ke Rusio perdu kaj estu humiligita, sed ke Ukrainio plu vivu.         

 

La « neŭtralaj » landoj ekster Ocidento subtenas, ke la milito estas loka konflikto, kiu estas neglektinda kompare kun la hororo de la koloniismo aŭ de pli freŝdataj eventoj, kiel la usona okupacio de Irako. Sed tio estas maniero elturniĝi. Finfine, ankaŭ la imperiisma milito de Rusio estas koloniisma agado. Tiuj, kiuj postulus neŭtralecon perdus sian statuson por plendi pri la hororo de la koloniismo ie ajn aliloke. Waters estas voĉa reprezentanto de la palestina rezistado kontraŭ la israela koloniado. Kial la ukraina rezistado kontraŭ la rusia koloniado meritus malpli da subteno ?

 

Kelkfoje, la eventoj estas vere tute simplaj, ĉefe kiam Rusio pretiĝas nun celebri la datrevenon de sia milito per nova  ofensivo. Estas obscene mallaŭdi Ukrainion pro la rusiaj detruadoj, aŭ akuzi malprave la heroan rezistadon asertante, ke ĝi rifuzas pacon. Tiuj, kiel Waters, kiuj alvokas al « tuja batalhaltigo » volus, ke la Ukrainioj respondu al duobligita rusia agreso forlasante sian propran legitiman defendon. Tio ne estas respondo por paco, sed por koloniigo.

                       

Utilas mencii - plian fojon -  ke Rusio kalkulas pri la « neŭtrala » argumento por fine venki. Kiel eksplikas la milita historiisto Michael Clarke, « la plano de la Kremlo estas plu batali, ĝis kiam Okcidento laciĝos kaj faros premon sur Kijivo, por ke ĝi rezignu la konkeritajn teritoriojn ». Rusio engaĝiĝis en daŭra milito, kiu inkludas silentan mobilizadon de ĉirkaŭ 600 000 soldatoj ĉiujare por « nedifina » estonteco.

 

Waters preskaŭ pravas: Ukrainio efektive « provokas » Rusion, rifuzante  submetiĝi al ĝiaj imperiaj ambicioj. Ĉi-faze la sola rimedo, por ke ĝi ĉesigu provoki sian najbaron estus kuŝiĝi kaj kapitulaci. Sama situacio similas en Palestino, pri tio Waters konsentu . 

            

Sed kapitulaci fronte al imperiismo alportas nek pacon nek justicon. Por konservi la eblecon atingi la unuan aŭ la duan, ni forlasu la pretendon al neŭtraleco kaj agadu konforme.

 

Slavoj ŽIŽEK

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }