Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 octobre 2023 1 16 /10 /octobre /2023 21:33

16/10/2023

« La MOS kondamnas la ripetitajn israelajn ordonojn evakui 22 malsanulejojn, kiuj kuracas pli ol 2 000 malsanulojn norde de Gazao », deklaris la UN-agentejo en komunikaĵo publikigita sabaton vespere.

La termino elektita estas impona. La deviga evakuado de miloj da malsanuloj el la nordo de Gazao al superŝutitaj establaĵoj sude de la teritorio povus esti « ekvivalento al mortopuno », avertis sabaton la Monda Organizaĵo pri Sano.

La israela armeo ordonis al ĉiuj loĝantoj de la nordo de la teritorio, inkluzive de la malsanoj kaj vunditoj, moviĝi al la sudo antaŭ surtera interveno kontraŭ la Hamaso, semajnon post la sanga atako iniciatita de ĝi.

« La MOS kondamnas la ripetitajn israelajn ordonojn evakui 22 malsanulejojn, kiuj kuracas pli ol 2 000 malsanulojn norde de Gazao », deklaris la UN-agentejo en komunikaĵo publikigita ĉe sia sidejo en Ĝenevo.

Transloki 2 000 malsanulojn al la sudo de Gazao « kie la sanstrukturoj jam atingas maksimumon el siaj kapabloj kaj ne povas okupiĝi pri konsiderinda altiĝo de nombro de pacientoj, povus esti ekvivalento al mortopuno », ĝi opinias.

Pli ol 1  300 personoj estis mortigitaj de la taĉmentoj de la Hamaso, plimulte civilaj, inter kiuj infanoj, kaj almenaŭ 120 personoj estis ostaĝigitaj, laŭ israelaj respondeculoj. La potenca israela rebato mortigis 2 200 personojn, inter kiuj 700 infanojn en Gaza-sektoro, malriĉa teritorio kontrolata de la islama organizaĵo. Ĝi okazigis pli ol 8 700 vunditojn, laŭ la Hamaso.

 

« Humanitara katastrofo »

« La deviga evakuado de pacientoj kaj sanlaboristoj pligravigos la humanitaran katastrofon kaj la nunan publikan sanon », notas la MOS. La pacientoj grave malsanaj, en intensaj flegoj aŭ dializitaj, la novnaskitoj en inkubatoroj, la gravedaj virinoj, kiuj suferas komplikaĵojn, « ĉiuj riskas tujan difektadon de sia stato aŭ morto, se ili estas devigataj moviĝi kaj estas senigitaj je vivnecesaj flegadoj dum ilia evakuado », alarmas la agentejo.      

La sanpersonaro de la nordo de Gazao frontas « korŝirajn elektojn », jen  forlasi siajn pacientojn, jen riski sian propran vivon restantaj je ilia flanko. 

« Granda plimulto el la sanpersonaro elektis restadi kaj resti fidelaj al sia ĵuro "ne malutili" », substrekas la MOS.

https://www.lefigaro.fr/international/gaza-l-evacuation-forcee-de-malades-pourrait-etre-l-equivalent-d-une-peine-de-mort-s-alarme-l-oms-20231015

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }