Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mai 2024 1 27 /05 /mai /2024 21:45

27/05/2024

Laŭ la palestinaj aŭtoritatoj, la israela bombado kontraŭ la kampadejo de Rafaĥo ekstremsude de Gaza-sektoro okazigis almenaŭ 40 mortintojn.

« Tiu frapo ilustras plian fojon la plenan malestimon de la israela armeo por la civiluloj », denuncis lundon 27an de majo Guillemette Thomas, kuraca kunordigantino de la misio Palestino por Raportistoj Sen Landlimoj-Francio (RSL), dum la Hebrea Ŝtato bombadis kampadejon apud Rafaĥo, okazigante plurajn dekojn da mortintoj. La palestina prezidenteco elvokas « abomenindan masakron ».     

RSL prizorgas « centron de stabiligo » situantan apud la loko de la bombado: « Dekoj kaj dekoj da vunditoj, pli ol sumo de 180 alvenis en la centro de stabiligo, plejparte kun kompleksaj vundoj kaj vastaj brulvundoj. Dudek ok homoj tuj mortis. La bilanco estas terura » ŝi atestis.

 

« Ni ne povas toleri tian pravigon »

La israela armeo daŭrigas sian bombadon kontraŭ Rafaĥo en Gaza-sektoro, dum la Internacia Kortumo pri Justico ordonis al la Hebrea Ŝtato, ke ĝi metu tuj finon al sia ofensivo.

« Tiu bombado, kiu okazis meze de la nokto, kompreneble atingis civilulojn en nombro ekstreme alta. Plian fojon, virinoj, infanoj, civiluloj estas celitaj kaj trafitaj en tiu konflikto », bedaŭras Guillemette Thomas.       

La israela armeo certigas, ke ĝi « frapis komplekson de la Hamaso ». Laŭ Guillemette Thomas « tio estas absolute neaŭdinda ». Ŝi denuncas « rakonton de la israela armeo », kiu « ekde la komenco de tiu milito pravigas, ke oni povas mortigi dekojn kaj centojn da civiluloj, ĉar oni celas teroristojn. Tio estas neakceptebla. Tio ne plu estas aŭdinda. Oni ne plu povas toleri tian pravigon », ŝi aldonas.     

Internacia Amnestio petas de la Internacia PunKortumo, ke ĝi malfermu enketon pro militkrimoj pro tri aliaj israelaj similaj bombadoj en Gaza-sektoro kontraŭ kampadejoj en aprilo.

« Necesas, ke la juĝaj kompetentaj instancoj por juĝi tiujn ĉi krimojn estu pridemanditaj kaj permesitaj labori el sendependa maniero, por ke la justico povu fari sian laboron », ŝi asertas. Sed kiel humanitara organizaĵo, KSL postulas « aliron al la civiluloj, rimedon por labori kun medicina materialo » kaj « nutraĵojn ».   

09/04/2024

« Ni ne rajtas esprimi niajn emociojn »: de post la 7a de oktobro, la voĉoj de la Palestinanoj de Israelo estas ignorataj de la aŭtoritatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/ni-ne-rajtas-esprimi-niajn-emociojn-de-post-la-7a-de-oktobro-la-vocoj-de-la-palestinanoj-de-israelo-estas-ignorataj-de-la-autoritatoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
25 mai 2024 6 25 /05 /mai /2024 22:09

25/05/2024

Almenaŭ dek kvar personoj estis mortigitaj kaj 40 vunditaj dum rusia bombado kontraŭ superbazaro pri hejmlaboreto en Ĥarkivo, dua urbo de Ukrainio. « Antaŭ ni, ĉio brulis », atestas dungito de la magazeno.

La bildoj montras flamiĝintan konstruaĵon, super ĝi verda ŝildo, el kio nigra fumo ellasiĝas. Aliaj montras ĝin poste tute kalcinita. Almenaŭ ses personoj estis mortigitaj kaj 40 vunditaj, sabaton 25an de majo, en rusia bombado kontraŭ tiu superbazaro pri hejmlaboreto kaj elektro-hejmilaro en Ĥarkivo, laŭ la regiona guberniestro, Oleg Sinegubov.

Tiu ĉi mencias, ke tiu rusia atako estis efektivigita per du gvidataj aerbomboj. « Du el la mortintoj laboris en la supermerkato » li precizigis.

 

« Ĉio fariĝis nigra »

Laŭ la fajrobrigadistoj, la incendio bruligis 10 000 kvadratajn metrojn. « Tio abrupte okazis. Komence ni ne komprenis, ĉio fariĝis nigra kaj komencis fali sur niajn kapojn », atestis mastrumistino de la superbazaro. Feliĉe, mia telefono eklumigis danke al ĝia torĉo, mi konsciiĝis kie mi estas, sed antaŭ ni ĉio jam brulis.

« Rusio metis brutalan frapon kontraŭ nia urbo Ĥarkivo – superbazaro pri hejmlaboreto – sabaton meze de la tago », denuncis la prezidento Volodimir Zelenskij en la apo Telegram, kondamnante atakon meze de tago kontraŭ « klare civila celo ». « Nur frenezuloj kiel Putin kapablas mortigi kaj terorigi la homojn per maniero tiel abomena », li aldonis.

 

Rusa ofensivo en la regiono

La rusia ŝtata novaĵagentejo citis rusian sekurecan informfonton asertante, ke misilfrapo detruis « militan stokejon, kaj komandpostenon » en la konstruaĵo.     

La regiona guberniestro menciis, ke « kontakto kun kelkaj membroj de la personaro ne ekzistas » kaj ke « vizitantoj plu troviĝas en la konstruaĵo ».

La urbo Ĥarkivo, kiu enkalkulis 1,5 milionon da loĝantoj antaŭ la milito troviĝas apud la rusia landlimo nord-oriente de Ukrainio. La fortoj de Moskvo lanĉis la 10an de majo terofensivon en la regiono, kio ebligis al ili konkeri plurajn lokojn kaj devigi Kijivon sendi helptrupojn en la sektoron. Ukrainio tamen asertis vendredon, ke tiu sturmo estis « haltigita ».

https://www.ouest-france.fr/europe/ukraine/frappe-russe-sur-un-hypermarche-en-ukraine-au-moins-quatre-tues-selon-kiev-b73fddec-1ac9-11ef-9f93-21d487e07ff3

https://www.youtube.com/watch?v=-OjjceGpTks

https://www.youtube.com/watch?v=dUCAQCY5FVo

24/02/2023

La obskura flanko de la neŭtraleco - SLAVOJ ŽIŽEK

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/la-obskura-flanko-de-la-neutraleco.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
21 mai 2024 2 21 /05 /mai /2024 14:32
Foto: Finbarr O’Reilly/The New York Times

21/05/2024

De pli ol semajno, Kijivo frontas rusian ofensivon norde de la lando. Dum la trupoj de la Kremlo havas Ĥarkivon kiel celon, "The Guardian" iris al Vovĉansk, nur kvin kilometrojn for de la landlimo kun Rusio. La urbo, kie loĝis preskaŭ 20 000 loĝantoj komence de la milito, estas nun preskaŭ tute forlasita.

« Evakui la lastajn loĝantojn de Vovĉansk, urbo centre de la antaŭnelonga rusia ofensivo en la regiono Ĥarkivo, tagon post tago fariĝas pli danĝera », mencias "the Guardian". Sendinte unu el siaj ĵurnalistoj en la sudon de tiu ukrainia urbo, la brita ĵurnalisto priskribas la « batalon », kiu okazas por protekti la civilulojn.

De semajno, Moskvo lanĉis ofensivon nord-oriente de Ukrainio kontraŭ la dua urbo de la lando, Ĥarkivo, kiel celo. Ĝiaj trupoj registris siajn plej gravajn teritoriajn avancojn de antaŭ du jaroj, atakante plurajn lokojn, inter kiuj Vovĉansk, kvin kilometrojn for de la landlimo.

"The Guardian" priskribas la operacojn de evakuado organizitajn de la policistoj, kun helpo de volontuloj. Nur kelkaj dekoj da ukrainoj plu estas surloke, dum la urbo enkalkulis 18 000 loĝantojn antaŭ la komenco de la konflikto.            

« Ni ne scias kiom da personoj plu estas tie, sed ni esperas, ke ili estas malpli ol 200 » diras Oleksij Kharkivskji, ĉefo de la surloka polico, pridemandita de la ĵurnalisto vendrede 17a de majo matene. Malgraŭ jarojn da spertado, la viro konfesas, ke li ne estis preparita al tia evento. La urbo plu estas sub la pafoj de la rusia artilerio kaj la frapoj de droneoj. Bruo de alarmiloj ne ĉesas.

 

« Kial do vi ne foriris pli frue ? »

Tiuj lastaj loĝantoj estas la plej rezistemaj al foriro, sed la intenseco de la bataloj esta tia, ke ili ne havas alian elekton. « Plejparte de ili estas maljunaj, malfortikaj aŭ profunde traŭmatizitaj. Ili montras sian dokumenton al la polico kaj atendas buseton, kiu kondukos ilin en rezidejon por delokitoj en Ĥarkivo. » « Kial do vi ne foriris pli frue ? », vigle demandas agento. « Ni ne volis foriri. Tio estas nia domo. Ni ne scias, kien iri », respondas Olha, kun ŝia kato en la brakoj. Ŝi kaj ŝia edzo Mikolo kolektis rapide kelkajn aferojn en plastajn sakojn.

« La regiono jam trapasis ok monatojn sub rusia okupacio komence de la milito. Se Vovĉansk estas denove submetita de la Rusoj, unuafoje Moskvo estos rekonkerinta urbon liberigitan fare de Ukrainio », notas la ĵurnalo. De nun, la civiluloj cedas sian lokon al la militistoj, kiuj provas reorganizi la defendojn: ili aktivas por fosi tranĉeojn kaj starigi fortikaĵojn.

« Sume, 9 907 personoj estis evakuitaj », en la regiono Ĥarkivo, deklaris Oleg Sinegubov, sabaton 18an de majo. En intervjuo kun la franca Novaĵagentejo kaj vaste citita en la internacia amaskomunikilaro, la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij diris, ke li aŭguras rusian ofensivon pli vastan en la Nordo kaj Oriento. Ili lanĉis sian operacon, ĝi povas konsisti en pluraj ondoj. Kaj tio ĉi estas la unua ondo.                                  

12/12/2023

Milito en Ukrainio: sur la militfronto, la soldatoj petas de la okcidentaj aliancanoj, ke ili ne interrompu la liverojn de armiloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/12/milito-en-ukrainio-sur-la-militfronto-la-soldatoj-petas-de-la-okcidentaj-aliancanoj-ke-ili-ne-interrompu-la-liverojn-de-armiloj.html

02/02/2024

Milito en Ukrainio: post nokta rusia atako, 30 000 personoj estas senigitaj je elektro, ministoj estas blokitaj subtere

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/milito-en-ukrainio-post-nokta-rusia-atako-30-000-personoj-estas-senigitaj-je-elektro-ministoj-estas-blokitaj-subtere.html

13/06/2022

Milito en Ukrainio : Internacia Amnestio akuzas Rusion pri militkrimoj en Ĥarkivo (Grapolbomboj)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/milito-en-ukrainio-internacia-amnestio-akuzas-rusion-pri-militkrimoj-en-harkivo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
13 mai 2024 1 13 /05 /mai /2024 21:23
AFP - STR

13/05/2024

En Birmo, laŭ UN, la nombro de delokitaj personoj atingas tri milionojn, ĉefe pro la enlanda milito, estigita de la milita puĉo de 2021.

Ĉirkaŭ 2,7 milonoj da personoj estis devigitaj fuĝi sian hejmon por eskapi la alfrontiĝojn, kiuj de post la puĉo detruas tiun landon de 54 milionoj da loĝantoj. Tiu puĉo renversis la civilan registaron de Aung San Suu Kyi.

La ekrego de la generaloj revigligis la batalojn inter la armeo kaj la armitaj etnaj grupoj, kiuj ĉeestas en pluraj regionoj de Birmo kaj naskis dekojn da « fortoj de defendo de la popolo », kiujn la ĥunto ne sukcesis venki.

« En 2024, Birmo troviĝas proksime de kolapso kun pligraviĝanta humanitara krizo », deklaris en komunikaĵo la surloka kunordiganto, kiu reprezentas UN en la lando. Estas taksite, ke triono el la delokitoj estas infanoj, laŭ la komunikaĵo publikigita lundon.

 

Duono el la delokitoj tiujn ses lastajn monatojn

Laŭ UN, preskaŭ duono el la delokitaj personoj estis tiaj dum la ses lastaj monatoj, post ofensivo lanĉita en oktobro 2023 fare de alianciĝo de armitaj etnaj grupoj en la Ŝtato Ŝan, norde de la lando.

Tiu ofensivo reprezentis por la regantaj generaloj militan minacon el senprecedenca amplekso de post la puĉo de 2021, laŭ analizistoj. Ĝi ebligis al la alianciĝo ekposedi tutajn partojn de la birma teritorio kaj de limpasejoj gravaj por la komerco ĉe la ĉina landlimo.    

En Birmo, la landlimaj zonoj akceptas multegaj armitaj etnaj grupoj, inter kiuj multaj batalas kontraŭ la armeo de post la sendependeco kontraŭ Britio en 1948. Ili deziris pli da aŭtonomio kaj kontrolo de la riĉaĵoj.

Proksime de la ciklona sezono en majo-junio, Unuiĝintaj Nacioj anoncis, ke manko de mono riskas malhelpi siajn humanitarajn operacojn. 

Pli ol 355 000 personoj estas nun delokitaj okcidente de la Ŝtato Raĥino okcidente de la lando, skuita de novembro per alfrontiĝoj inter la Raĥina armeo kaj la armeo.

01/02/2024

Birmo: la situacio en la lando estas « senfina koŝmaro » asertas Unuiĝintaj Nacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/03/birmo-la-situacio-en-la-lando-estas-senfina-kosmaro-asertas-unuigintaj-nacioj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
10 mai 2024 5 10 /05 /mai /2024 21:35
UNHCR

10/05/2024

Serio da atakoj kondukitaj de la sudanaj paramilitaj fortoj en la okcidenta regiono Darfuro « starigas eblon » de « genocido » plenuminta kontraŭ etnaj komunumoj nearabaj, asertas la NeRegistata Organizaĵo Human Rights Watch en raporto publikigita ĵaŭdon.

La paramilitistoj de Fortoj de Rapida Subteno (FSR) kaj la alianciĝaj milicoj estis akuzitaj pri etnaj purigadoj, krimoj kontraŭ la Homaro kaj militkrimoj en sia milito kontraŭ la regula armeo, kiu komenciĝis en 2023.

La milito mortigis milojn da personoj. Ekspertoj de UN malkovris ĝis 15 000 personoj en la urbo Genejna, Okcidenta Darfuro, kerno de tio, kion HRW nomas « kampanjo de etna purigado kontraŭ la etno Masalito kaj aliaj nearabaj populacioj de la regiono ».             

La raporto dokumentas kiamaniere, de fino de aprilo ĝis novembro 2023, la FSR kaj la alianciĝaj milicoj « sisteme kondukis kampanjon celantan elpeladi, eĉ mortigi la loĝantojn de la etno Masalito ».

La perfortoj, kiuj konsistas en amasaj torturoj, seksperfortoj kaj rabadoj, kulminis meze de julio, kiam miloj da personoj estis mortigitaj en kelkaj tagoj, kaj kreskis denove en novembro.

Satelitaj bildoj montras, ke de post junio, la kvartaloj de la urbo kie plimulte loĝas Masalitoj – kaj kie loĝis antaŭe ĉirkaŭ 540 000 personoj – estis sisteme detruitaj, multoj per buldozoj, malhelpante la fuĝantajn civilulojn rehejmeniĝi, menciis la raporto.   

04/11/2023

Darfuro: Unuiĝintaj Nacioj alarmas pri forkaptado kaj sklavismo de virinoj kaj junulinoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/darfuro-unuigintaj-nacioj-alarmas-pri-forkaptado-kaj-sklavismo-de-virinoj-kaj-junulinoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
2 mai 2024 4 02 /05 /mai /2024 21:48

02/05/2024

La adopto de la teksto, inspirita de rusia leĝo por subpremi la disidentajn voĉojn, estigis novan kontraŭregistaran manifestacion en la stratoj de Tbiliso. La projekto atendas aprobon de tria studlegado.

Eŭropaj flagoj, flamoj kaj larmigaj gasoj. Tiun ĉi 1-an de majo, dekoj da miloj da manifestaciantoj denove surstratiĝis en Kartvelio. De post la 9-a de aprilo, ili protestas kontraŭ kontestata leĝprojekto pri « eksterlanda influo », adoptita ĉi-merkrede post dua studlegado fare de la Parlamento malgraŭ la amasa mobilizado de ĝiaj kritikantoj.

Same kiel tagon antaŭe, la manifestaciantoj kolektiĝis fine de la tago antaŭ la Parlamento. Kelkaj ekflamigis fajrojn, dum aliaj kantis Odo al Ĝojo, himno de Eŭropa Unio. Grupeto de manifestaciantoj ankaŭ provis bloki la lateran enirejon de la Parlamento, vane.

La polico, kiu tagon antaŭe, disigis la homamason per larmigaj gasoj kaj kaŭĉukaj kugloj, delokigis la grupon per pipra aerosolo kaj akvo-kanonoj. Per improvizitaj barikadoj, la manifestaciantoj provis protekti sin kontraŭ la potencaj akvo-ŝpruciloj kaj la ŝaŭmaj makuloj. La cetero de la kolektiĝo daŭris pacmaniere dum la vespero.

Merkredon, la deputitoj voĉdonis tiun tekston per 83 por kaj 23 kontraŭ. La reganta partio, la « Kartvelia Revo », esperas adopti ĝin de nun ĝis meze de majo. Laŭ ĝiaj kritikantoj, la kontestita projekto imitas la rusian leĝon pri « eksterlanda influo » utiligita por silentigi al disidentajn voĉojn.

Se tiu leĝo estos adoptita, ĝi trudos ĉiujn NeRegistarajn Organizaĵojn aŭ informajn organizaĵojn, kiuj ricevas pli ol 20% de sia financado el eksterlando, ke ĝi enlistigu kiel « organizaĵo, kiu promocias la interesojn de fremda potenco ». La registaro certigas siaflanke, ke tiu aranĝo celas devigi la organizaĵojn montri pli da « travidebleco » koncerne sian financadon.            

Spertita kiel malhelpo al la deziro de Tbiliso kuniĝi kun Eŭropa Unio, la teksto trapasos trian studlegadon. La prezidentino Salome Zurabiŝvili, en konflikto kun la reganta partio, certe vetoos ĝin. La « Kartvelia Revo » disponas tamen pri sufiĉe da voĉoj por akiri adopton de tiu teksto.

17/04/2024

Kartvelio: La deputitoj komencas la ekzamenon de teksto pri eksterlanda influado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/kartvelio-la-deputitoj-komencas-la-ekzamenon-de-teksto-pri-eksterlanda-influado.html

08/03/2023

Kartvelio: miloj da manifestaciantoj kolektiĝas por kontesti leĝon, kiu celas amaskomunikilojn kaj NeRegistarajn Organizaĵojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/kartvelio-miloj-da-manifestaciantoj-kolektigas-por-kontesti-legon-kiu-celaj-amaskomunikilojn-kaj-neregistarajn-organizajojn.html

26/02/2022

Milito en Ukrainio : 30 000 solidaraj personoj  sur la stratoj de Kartvelio, lando invadita de Rusio en 2008

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/milito-en-ukrainio-30-000-solidaraj-personoj-sur-la-stratoj-de-kartvelio-lando-invadita-de-rusio-en-2008.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
9 avril 2024 2 09 /04 /avril /2024 15:37
BATALHALTIGON TUJ

09/04/2024

Malpermeso manifestacii aŭ protesti en la sociaj retoj: de ses monatoj, la Palestinanoj de Israelo estas malhelpataj esprimiĝi.

La voĉoj de du milionoj de Palestinanoj de Israelo iom post iom liberiĝas. De post la 7a de oktobro ili ne plu havas okazon esprimiĝi, kun malpermeso manifestacii aŭ esprimi en la sociaj retoj sian solidarecon kun Gazao kaj sian opozicion al la milito. Tamen de kelkaj semajnoj, la premo iom malstriktiĝas. Ili estas malpli kaj malpli konsiderataj kiel internaj malamikoj.

Nisrin Murkus estas aktivulino: « Mi sentas empation. Kial bebo devas morti, nur ĉar ĝi estas palestina ? »

Ŝi estas araba, kaj sin prezentas kiel Palestinanino, de israela nacieco. Ŝi gvidas feminisman movadon, kiu defendas egalecon kaj postulas finon de la bataloj en Gaza-sektoro: « Ŝajnas al ni, ke ni vivas en milita reĝimo. Ni ne rajtas esprimi niajn emociojn pri tio, kio okazas en Gazao. Kial ? ŝi demandas. Por multaj aktivuloj, la periodo estas malfacila. Por ĉiu peto de manifestacio, ni atendu longtempe antaŭ ol akiri permeson. En la sociaj retoj, ili kontrolas ĉion, kion ni skribas. »

 

« Ni neniam trovis la rimedon vivi kunkune »

« Dum jaroj, la israelaj aŭtoritatoj provis diri, ke ni ne estas Palestinanoj, sed Israelaj Araboj, daŭrigas Nisrine Murkus. Ili ĉion faris, interalie en la eduksistemo, por ke niaj infanoj forgesu, ke ili estas Palestinanoj. Kaj subite, post la 7a de oktobro, la israelaj aŭtoritatoj konsideris nin kiel Palestinanojn. »

« Ni vivas tie, ni laboras tie. Kial tagon post la 7a de oktobro, ni fariĝis kulpuloj ? - Nisrine Murkus           

Cathy Barah estas israela judino. Same kiel Nisrin Murkus, ŝi aktivas en maldekstraj asocioj: « Estas malfacile, ĉar multaj amikoj, mia familo, estis tuŝitaj de la masakro de la 7a de oktobro. »

Tamen, kun ŝia grupo de patrinoj kontraŭ perforto, ŝi helpas Israelajn Arabojn aŭ Palestinojn de Israelo organizi kolektiĝojn: « Ni ne donis al ili bonan vivon en Israleo. De 75 jaroj, oni konsideras, ke la Araboj kulpas pri io. Ni neniam trovis la rimedon por vivi kunkune. Nur ili trovis la rimedon vivi kun ni. »

La 7a de oktobro klare malfavoris kunekzistadon. Post la dramo, la ĉefo de la israela polico asertis, ke ĉiu homo, kiu esprimus sian solidarecon kun Gazao estus sendita per buso al la enklavo. 

https://www.francetvinfo.fr/monde/proche-orient/israel-palestine/temoignage-nous-n-avons-pas-le-droit-d-exprimer-nos-emotions-depuis-le-7-octobre-la-voix-des-palestiniens-d-israel-est-passee-sous-silence-par-les-autorites_6473942.html

https://www.youtube.com/watch?v=HNSJUc7YuW4     

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
5 avril 2024 5 05 /04 /avril /2024 22:02

05/04/2024

Miloj da personoj paŝadis vendredon sur la stratoj de Sarajevo, laŭlonge de « memorpado » konsistigita per pli ol 11 500 ŝuparoj, en rilato kun la sama nombro de viktimoj dum la sieĝo de la bosnia ĉefurbo, 32 jarojn post ties unua tago, la 5an de aprilo 1992.

La memorfesto komenciĝis per omaĝo al la pluraj centoj da infanoj mortigitaj dum la 44 monatoj da sieĝo, ĉirkaŭ monumento en la urbocentro dediĉita al ili, kaj kie la infanoj deponis florojn.

Partoprenintoj poste direktiĝis laŭ la strato marŝalo Tito al la malnova urbo, laŭlonge de ŝuoj de infanoj, viroj kaj virinoj, de militistoj, liniigitaj laŭ pluraj vicoj metitaj laŭ ĉirkaŭ 1 500 metroj.            

La veturiloj haltis dum horduono sur la ĉefa vojo de la urbo, kie nur aŭdiĝis funebra muziko ludita per trumpeto el balkono. 

« Malantaŭ ĉiu ŝuparo, forpasis homo », eksplikis al la amaskomunikiloj Ahmed Kulanic, direktoro de la centro Memorial de Sarajevo. 

Li eksplikis, ke tiuj ŝuoj, deponitaj ĉe lia organizaĵo fare de loĝantoj dum la lastaj semajnoj, estos poste parto de « memorarbaro », kiu estas konstruata.  

Dum la sieĝo de Sarajevo, la plej longa el la Historio de la moderna milito, 11 541 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 50 000 el tiuj loĝantoj estis vunditaj de la serbaj fortoj bosniaj, laŭ oficialaj nombroj. 

« Ni deziras sendi mesaĝon al Eŭropo kaj mondo por esprimi nian deziron, ke neniu plia infano estu mortigita en tiu jaro 2024 en Gazao kaj Ukrainio », deklaris la urbestro de Sarajevo, Benjamina Karic.    

La enlanda milito de Bosnio okazigis preskaŭ 100 000 mortintojn.

07/03/2022

Sarajevo memorfestas la komenciĝon de sia sieĝo, kun penso al Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/sarajevo-memorfestas-la-komencigon-de-sia-siego-kun-penso-al-ukrainio.html

01/11/2023

Unuiĝintaj Nacioj kvalifikas Gazaon « tombejo por miloj da infanoj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/unuigintaj-nacioj-kvalifikas-gazaon-tombejo-por-miloj-da-infanoj.html

16/08/2023

Ukraino: de post la komenco de la milito, 500 ukrainaj infanoj estis mortigitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/ukraino-de-post-la-komenco-de-la-milito-500-ukrainaj-infanoj-estis-mortigitaj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
3 mars 2024 7 03 /03 /mars /2024 22:34
ACK GUEZ / AFP

03/03/2024

Sabaton en Jerusalemo, miloj da manifestaciantoj finis kvartagan marŝadon komencintan apud la landlimo kun Gazao, postulante liberigon de la ostaĝoj. Samtempe en Tel-Avivo novaj manifestacioj kontraŭ la registaro kolektis milojn da personoj.

« La registaro havas sangon sur la manoj », skandas la homamaso. Post nuligo de la reformo pri justico, la civita socio, kiu surstratiĝis pasintjare kontestas denove, sed ĉifoje por postuli anticipajn balotojn. Sabaton la 2an de marto vespere, la strato Kaplan en Tel-Avivo, epicentro de la movado kontraŭ Netanjahu estis homplena, kun abundo de israelaj flagoj kaj miloj da manifestaciantoj.    

Ilana, 54-jara, manifestacias de pli ol jaro kontraŭ la registaro Netanjahu. « Mi tute ne fidas tiun Ĉefministron, ŝi diras. Mi opinias, ke li ne decidas por la bono de la lando sed nur por siaj personaj interesoj ».

Sur ĉiuj afiŝtabuloj figuras la sama demando: anticipaj balotoj. Pro la bataloj, kiuj daŭras en Gazao, novaj balotoj ŝajnas des pli gravaj por tiuj manifestaciantoj. Ili opinias, ke la registaro ne kapablas okupiĝi pri tiu milito. « La nombro de mortintoj estas terura, la ostaĝoj plu estas detenitaj en Gazao, ili ne intertraktis akordon. Tro estas tro », vigle deklaras Eran.

 

Paco kaj estonto

130 israelaj ostaĝoj plu estas detenitaj en Gazao kaj la bilanco en la palestina enklavo senĉese pligraviĝas.

Male al la israela dekstro, kiu defendas daŭrigon de bataloj por atingi tion, kion ĝi nomas « plena venko », ĉi tie la alvokoj al intertraktadoj kaj batalhaltigo estas pli kaj pli insistemaj. « La infanoj en Israelo kaj Gazao kreskas en timo kaj angoro, kaj kun tiu sento, ke ili ne plu havas estonton, bedaŭras Romi. Ni bezonas en Israelo respondecan kaj fidindan registaron ».    

« Ni bezonas registaron, kiu strebas trovi longdaŭran solvon, kiu celas pacakordon por la tuta regiono, por oferti pli bonan estonton al la futuraj generacioj. » - Romi, israela manifestaciantino.

Grava polica aranĝo estis deplojita sabaton vespere. La homamaso tamen sukcesis bloki la ĉefajn vojojn de la urbo. Ĝi fine estis evakuita sed intencas ja reveni venontan sabaton.

« Ni estos tie tiel longe kiel necese, ĝis kiam li aŭskultas nin, asertas Ilana. Ĝis kiam estos kelkaj kuraĝaj personoj en la koalicio por renversi la registaron kaj decidu pri novaj datoj por la balotoj. »

La balotoj okazos fine de oktobro 2026. La movado, kromnomita « kontraŭ-Bibi » intencas daŭrigi la manifestaciojn ĝis akiro de anticipa baloto.

https://www.francetvinfo.fr/monde/israel/trop-c-est-trop-en-israel-des-milliers-de-manifestants-reclament-des-elections-anticipees_6401431.html

https://www.youtube.com/watch?v=2KPua4InKrk

29/02/2024

Gazaa sektoro : pli ol 100 palestinaj mortintoj kaj 700 vunditoj post israelaj pafoj dum disdono de humanitara helpo, laŭ la Gazaa ministrejo pri Sano

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/gazaa-sektoro-pli-ol-100-palestinaj-mortintoj-kaj-700-vunditoj-post-israelaj-pafoj-dum-disdono-de-humanitara-helpo-lau-la-gazaa-ministrejo-pri-sano.html

28/03/2023

Manifestacioj en Israelo: « Ni plu batalos », avertas la opoziciuloj kontraŭ la reformo pri justico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/manifestacioj-en-israelo-ni-plu-batalos-avertas-la-opoziciuloj-kontrau-la-reformo-pri-justico.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
28 février 2024 3 28 /02 /février /2024 22:06
AP - Adel Hana

28/02/2024

Bombadoj, malsatego, morto…  Gazaa sektoro, detruita per preskaŭ kvin monatoj da konflikto, esperas militpaŭzon. Malgraŭ indigno kaj internaciaj kondamnoj, nenio haltigas la israelan militmaŝinon. La retejo RFI kolektis atestojn, kiuj esprimas la suferojn de la loĝantoj en la palestina enklavo.    

Malsanulejo Al-Aksa, centre de Gazaa Sektoro: En ĉambro ĉeestas Abu Mohamed. Tiu maljuna viro estas miraklito, li pluvivis post israela bombado.

« Ni ĉiuj dormis en la salono, li atestas. La virinoj estis en apuda ĉambro, sed la viroj estis en la salono. Noktomeze, ekvekis min deflagracio. Mi provis ellitiĝi, sed ne sukcesis. Miaj kruroj estis plurloke rompitaj. Mi apogis min sur miaj manoj por stariĝi. »

Post tio, mi ĉion forgesis. Abu Mohamed vekiĝas en malsanulejo. La novaĵoj estas teruraj. 20 membroj el lia familio mortis. « Mi preferus morti. Kial plu vivi ? Kial tiu sufero ? Tio estas tiom suferiga, li diras, kun nodo en la gorĝo. Krome, la kuracistoj anoncis al mi, ke ili amputos min. Mi estis amputita de ambaŭ kruroj. »

En la malsanulejo Al-Aksa, akompanas Abu Mohamed-n la psikologo Arafat Abu Maŝajik. « Tiu viro amegis siajn genepojn. Ili ĉiuj mortis. Psikologie, ni akompanas la homojn, kiam parenco mortas. Sed ni ne havas protokolon por fronti la morton de ĉiuj membroj de familio. Kaj mi opinias, ke tia protokolo neniam estos elpensita. La malĝojo estas senfina. Ĝi estas neeltenebla », bedaŭras la sanprofesiulo.

Abu Mohamed neniam plu povos paŝi. Li estis amputita super la genuoj. « La sola rimedo por provizi al li protezojn estas, ke li iru eksterlanden », konkludas la sanprofesiulo.

12/11/2023

Milito Israelo-Hamaso: la malsanulejoj de Gazao, epicentro de la bataloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/milito-israelo-hamaso-la-malsanulejoj-de-gazao-epicentro-de-la-bataloj.html

24/10/2023

KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO - KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/kontrau-la-terorismaj-krimoj-de-la-hamaso-kontrau-la-blokado-kaj-la-bombadoj-de-gazao.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }