Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mars 2022 6 26 /03 /mars /2022 20:39
AP Foto/Nasser Nasser

26/03/2022

Dum prezentado de sia definitiva raporto ĉe la Konsilio pri Homaj rajtoj de UN en Ĝenevo, tiu sendependa spertulo opiniis, ke « la israela okupacio, kiu atingas sian 55an jaron, kaj kiu tute ne finiĝis, pli kaj pli instaliĝas kaj fariĝas pli kaj pli represia ».

« Tio estas apartismo ». La speciala raportisto de UN pri la situacio de Homaj rajtoj en la okupaciataj teritorioj, Michael Lynk, riproĉis vendredon 25an de marto al la internacia komunumo, ke ĝi ebligis al Israelo starigi dum jardekoj da okupacio politikan sistemon, kiun li kvalifikis « apartismo ».

Li listigis « la senĉesajn konfiskojn de teroj, la koloniojn ekskluzive judajn en konstanta plivastiĝo, la duoblan juran sistemon, la grandan diferencon inter la vivkondiĉoj de la israelaj kolonianoj kaj de la Palestinanoj, kiuj vivas inter si, kaj la grandan diferencon koncerne la politikajn rajtojn ».

 

« Israelo trudis en Palestino la realecon de « apartismo »

Li denuncis « senkompatajn karakterojn de la apartisma reĝimo », aranĝitajn de Israelo, « kiuj ne ekzistis en Sud-Afriko, kiel apartigitaj vojoj, altaj muroj kaj ĉieestaj kontrolpostenoj ».

« Sub la rigardoj de la internacia komunumo, Israleo trudis en Palestino la realecon de apartismo en post-apartisma mondo », li aldonis.  

Israelo kontrolas Cisjordanion kaj Orientan Jerusalemon de post la jaro 1967.

Ĉirkaŭ 700 000 kolonianoj vivas nun en tiuj ambaŭ sektoroj, en kolonioj konsiderataj kiel kontraŭleĝaj laŭ la internaciaj leĝoj.   

27/04/2021

Human Rights Watch kvalifikas « apartisma » la politikon de Israelo koncerne la Palestinanojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/human-rights-watch-kvalifikas-apartisma-la-politikon-de-israelo-koncerne-la-palestinanojn.html

04/02/2022

La israela politiko kontraŭ la palestinanoj estas kvalifikita « apartismo » fare de Internacia Amnestio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/la-israela-politiko-kontrau-la-palestinanoj-estas-kvalifikita-apartismo-fare-de-internacia-amnestio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }