/image%2F0553642%2F20231012%2Fob_a6a3f5_077dae4-israel-gaza-40.jpg)
12/10/2023
Fronte al terura kresko de streĉiĝoj inter Hamaso kaj Israelo, la civiluloj pagas pezan tributon. Post la senprecedenca ofensivo de la Hamaso kaj la rebato de la hebrea Ŝtato, alarma humanitara situacio komenciĝas en Gaza-sektoro.
La eskalado de streĉiĝoj inter Hamaso kaj Israelo turniĝis al katastrofo post la atako de la islama movado Hamaso pasintan sabaton.
Responde al la agreso de la Hamaso, la israela armeo lanĉis dimanĉon la operacon « Fera sabro », intensigante siajn bombadojn sur Gaza-sektoro. La rezultato estas, ke tiu teritorio dense loĝata je 2 milionoj da personoj troviĝas nun en sieĝa stato, senigita je vivtenaĵoj: akvo, elektro kaj nutraĵoj.
La Gazaanoj tiel alireblas nur al trinkebla akvo, danke al la sensaligaj pumpoj provizitaj de Eŭropa Unio.
Abu Saeed, (loĝanto de Gazao) eksplikas: « Ĉie estas vicumoj. Ni iris al ĉiuj panistoj kaj ni vicumu tri horojn por aĉeti panpecojn. Ni sendis niajn infanojn en plurajn lokojn por vidi, ĉu almenaŭ unu el ili povas trovi panon. Preskaŭ nenio restas por aĉeti ».
La situacio plu streĉiĝis ĉi-ĵaŭde, kiam la israela ministro pri Energio, Israël Katz, sciigis, ke lia lando ne permesos la eniron de bazaj varoj aŭ humanitara helpo en Gazaon tiel longe kiel la palestina islama movado Hamaso ne liberigos la personojn forkaptitajn sabaton en Israelo. « Neniu elekro-ŝaltilo estos lumigita, neniu avokrano estos malfermita », li avertis. Tiu ostaĝigo, taksita ĝis 150 personoj inter israelanoj, eksterlandanoj kaj plurcivitanoj, akrigas la streĉitecojn en la regiono.
La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco ( ICR) alarmas kaj avertas, ke la situacio en Gazao povus rapide fariĝi neeltenebla el humanitara vidpunkto.
Se siaflanke, la sendependaj ekspertoj de UN kondamnis la agojn de la Hamaso en Israelo, ili ankaŭ kritikis la rebaton de la hebrea Ŝtato, kvalifikante ĝin « kolektiva puno ».
Fronte al la restrikto de aliro al bazaj varoj por vivteni sin en Gazao, tiuj ekspertoj de UN alarmas kontraŭ potenciala malsato, kvalifikante ĝin « krimo kontraŭ la homaro ». Ili pledas favore al la respekto de la internaciaj humanitaraj leĝoj, tuja batalhalto, liberigo de la ostaĝoj kaj starigo de plifortiga protektado por la palestinaj teritorioj. La situacio plu estas eksploda, kaj la mondo angoras.
https://fr.euronews.com/2023/10/12/tensions-a-gaza-entre-ripostes-et-urgences-humanitaires
/image%2F0553642%2F20231012%2Fob_b888b6_barbarecon.png)
10/10/2023
HALTIGU LA BARBARECON !
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/haltigu-la-barbarecon.html