Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mars 2023 6 04 /03 /mars /2023 23:00

04/03/2023

La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj prezentis ĉi-matene alarman raporton pri la okupaciataj palestinaj teritorioj, menciante kreskantan perforton en Proksima Oriento, kaj fortan represion fare de Tel-Avivo.   

« Mi kondamnas la perforton, kiu mortigis kaj suferigis tiom da personoj ambaŭflanke, kaj kiu naskas premegan malesperon », deklaris Volker Türk dum la 52-a sesio de la Konsilio pri Homaj rajtoj en Ĝenevo.

La Alta Komisaro kondamnis la perforton « kontraŭ la okupacio » kaj la perforton utiligatan « por konservi kaj respektigi ĝin » menciante « katastrofon, antaŭ ĉio por la palestina popolo ».

« Pli ol duonjarcenta okupacio kondukis al pli kaj pli granda senposedigo, al pli kaj pli profundaj mankoj, al gravaj kaj ripetataj malobservadoj de la palestinaj rajtoj, ĉefe ilia rajto al vivo. Neniu povas deziri vivi tiel, nek imagi, ke la fakto devigi homojn vivi en tiel senesperaj kondiĉoj povu konduki al daŭra solvo », li deklaris.

Laŭ la raporto, la jaro 2022 estis la plej mortiga por la Palestinanoj dum la 17 lastaj jaroj, kun 131 mortintoj, mortigitaj fare de la israelaj sekuraj fortoj en operacoj nomataj kontraŭ-ribelaj kontroloj.              

Flanke de Israelo, la nombro de viktimoj kulminas de post 2016, kun 13 personoj mortigitaj en 2022.

Kaj tiu tendenco daŭris dum la unuaj monatoj de la jaro 2023, laŭ la Alta Komisaro pri Homaj rajtoj.  

28/02/2023

« Ili ĉion cindrigis »: la urbo Huwara en okupaciata Cisjordanio estis atakita de punekspedicioj fare de israelaj kolonianoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/ili-cion-cindrigis-la-urbo-huwara-en-okupaciata-cisjordanio-estis-atakita-de-punekspedicioj-fare-de-israelaj-kolonianoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }