28/06/2023
Ukrainio kaj la ukrainoj estas objekto de serio de mitoj kaj legendoj unuflanke, kaj iompostioma forviŝado de ilia reala historio, aliflanke. Tiuj falsaj novaĵoj kaj silentoj estas malnovaj, venas de la antaŭjuĝoj kaj rusaj imperiaj prezentadoj, sed ilia trafpovo estas pli ol rusa.
Fakte grava parto de la historio de 20-a jarcento estas ignorata, kaj anstataŭigita per malsanema fantasmagorio. Reaproprigi al si la realan historion de la revolucioj kaj kontraŭ-revolucioj de la 20-a jarcento trapasas Ukrainion. Tio estas neceseco por fronti la 20-an jarcenton, ĉiuj devus scii tion, almenaŭ de post la 24a de februaro.
La rusa imperia identeco konstruiĝis sorbante, subpremante kaj neniigante la ukrainan naciecon. La verkisto Gogol, la pentristo Repin: kiuj scias, ke ili estis ukrainoj (kaj sentis sin tia) ? La unua silento do estas pri tre malnova lukto kontraŭ la nacia subpremo – ĝi komenciĝas en la 17-a jarcento – kaj kondukas al specifa ukraina kaj kampara revolucio en 1917-1918. Plejparte el la dominantaj historiaj rakontoj de la jaroj 17-20 de la 20-a jarcento en Ukrainio estas facile resumebla: « Estis bordelo ». Fakte, la ukraina revolucio apudestis la rusa revolucio kaj estis neniigita de ĝi ; Pro tio ekzistis granda malordo kaj tio ne estis la malplej grava kialo, sed ĉiam ignorata, de la degenero de la rusa revolucio.
Oni ĝenerale konas de tiu ukraina revolucio unu el siaj frakcioj, kaj en sia aspekto « Epinal-bildo »: Maĥno, la frakcio anarkiista-komunista, kiel ĝi nomiĝis. Ignorataj estas la amasaj frakcioj kiel la ukapistoj (sendependistaj komunistoj), la borotbistoj (ukrainaj social-revoluciuloj), ankaŭ la revoluciaj komponantoj de la ukraina Populara Respubliko (191-1920) kaj la naciaj opozicioj ene de la ukraina bolŝevismo.
Laŭ Putin, tiu aĉulo Lenino ja inventis Ukrainion por malfortigi la Sanktan Rusion. Ni trovas « softan » version de tiu legendo ĝis ĉe trockista historiisto, Jean-Jacques Marie, kiu ignoras la kernan realon de la ukraina revolucio kaj eksplikas, ke la ukrainan naciecon vekis la bolŝevismo en la 1920-aj jaroj. Fakte, Lenino estis devigita agnoski ĝian ekzistadon kaj la nomo mem de USSR, sennacia, kiun li devigas kontraŭ Stalino (kiu deziris, ke la tuta teritorio nomiĝu Rusio) dum lia lasta batalo fine de 1922, estis origine postulo de la ukrainaj sendependaj komunistoj, datiĝanta de 1919. La ukraina nacia fakto estis do agnoskita kadre de USSR, sed kun ties limigoj kaj kontraŭdiroj.
La dua grava historia ignoro ĝuste temas pri la maniero el kio la Ukrainoj estis traktita de Stalino, kiu intence decidis, ke ili ne estu sukuritaj fronte al la malsatego kaŭzita de la kolektivigo kaj detruado de la bestaro. 4 milonoj da ukrainoj malsatmortas en 1932-1933, la malsatego estas kvalifikita nacia mensogo. Pikdratoj kaj militaj liniotrupoj malhelpas la homojn fuĝi, kaj la sistemo de internaj pasportoj, la propisko, tipa de la « soveta » reĝimo estas de tiam ĝeneraligita. Tiu kaŝita tragedio estas samperioda ol la alveno de Hitlero ĉe la potenco en Germanio. Certe, Stalino ne volis mortigi ĉiujn Ukrainojn : li « nur » opiniis, ke la morto de kelkaj milionoj el ili estus finfine la plej malgranda malbono, eĉ avantaĝo. La kvalifiko genocido ŝajnas pravigita por la Holodomoro: sed ĝi estis kaŝita genocido, pri kio estis malpermesite paroli.
La ukraina naciismo estis origine « maldekstra » kaj la ekzistado de soveta Ukrainio, ĝis la kolektivigo, povus esti pozitive spertita de la Ukrainanoj de Pollando (Galicio kaj Volinio) kaj Ĉeĥoslovakio (Rutenio). La retropuŝa efiko de la stalinismo, de la kolkozoj kaj de la Holodomoro, kompletigita de la fizika eliminado, en USSR en 1937 de la komunista partio de okcidenta Ukrainio vigligis la plej reakciajn frakciojn, admirantojn de Mussolini kaj poste de Hitlero, postulantaj « intregran naciismon » kun karaktero ne plu politika kaj kultura, sed « etna ».
Tiuj frakcioj estis priskribitaj poste per la nomo « banderismo », pro la nomo de unu el iliaj ĉefaj gvidantoj, Stepan Bandera, kiu provis formi en Lvivo ukrainan Ŝtaton sub la protekto de la nazia Germanio, kiu daŭris unu semajnon, ĉar la nazioj tute ne intencis protekti vasalan Ukrainion: la ukrainoj estis laŭ ili sub-rusoj, nur kapablaj labori en la kolkozoj, kiuj estis, estas sciinde, pluigitaj sub komando de la Waffen-SS.
La plejparte el la « banderistaj » fortoj (fakte disigitaj en plurajn armitajn frakciojn) aktive engaĝiĝis en la antisemitan genocidon, kaj granda parto el ili partoprenis al mortigo de polaj kamparanoj en Volinio, antaŭe favorigitaj de la pola reĝimo kontraŭ la ukrainoj. En 1944, plejparte el la « banderistaj » fortoj (OUN kaj UPA) alfrontis samtempe la ruĝan armeon, la Wehrmacht, la armeon Vlassov (kolaboranta kun la naziojn devenintaj de la KPSU) kaj la polan rezistadon. Kelkaj el ili evoluis al pli maldekstran pozicion, retrovantaj la eks-naciismon de la jaroj 17-20, sed la antisemita pesto restis hegemonia.
Estas certe, ke en la jarcenta historio de la subpremo de la ukrainaj kamparanoj, tiuj ĉi havis siajn proprajn viktimojn la judojn, kaj ke granda parto de la loĝantaro favore ĉeestis eĉ partoprenis al la holokaŭsto. Necesas tamen aldoni, ke la procento de Ukrainoj, kiuj mortis en batalo kontraŭ la nazioj superas la procenton de Rusoj (kaj aneksitaj de ili en memorfestoj de la « granda patriotisma milito »), kaj ke ja ukrainaj regimentoj de la ruĝa armeo liberigis Aŭŝvicon.
En la dominanta bildaro, ĉio kio antaŭas la duan mondmiliton estas kaŝita sed male la banderisma kaj antisemitisma periodo estas amplifikita kiel marko de ĉiu ukraina identeco. La origino de tiu prezentado estas soveta kaj rusa: ĉia volo de sendependeco povas esti nur « faŝisma ».
Ĉi tie troviĝas la terura kerno de rasisma fantasmagorio, kiu prezentiĝas kiel kontraŭ-rasisma: la Ukrainanoj estus antisemitaj en si mem, ili surhavus originan makulon - rimarkeblas, ke la soveta kaj rusa propagando tamen ignoras la specifecon de antisemitismo, kaj insistas pri tiu temo nur koncerne la Ukrainojn.
Reciproke, parto el la ukraina subpremita junularo faris sian la stigmaton kaj returnis ĝin, adoptante banderistajn aŭ faŝistajn enblemojn kaj flagojn, ĝenerale sen kono de la historiaj faktoj. Notindas, ke unue el la plej kvalita studaĵo, malkompata pri la antisemitismo de la « banderistaj » frakcioj estas fakte tiu de ukraina naciista historiisto, John Paul Himka.
Daŭrigota…
30/06/2023
Falsaj novaĵoj anstataŭ ukraina realo: afekcia pesto (2/4)
02/07/2023
Falsaj novaĵoj anstataŭ ukraina realo: afekcia pesto (3/4)
04/07/2023
Falsaj novaĵoj anstataŭ ukraina realo: afekcia pesto (4/4)