Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mai 2021 7 23 /05 /mai /2021 15:58
Miriam Alster/Flash90

23/05/2021

Bildo : Israelanoj protestas por trankvilo kaj kunekzistado inter israelaj judoj kaj araboj ĉe Habima placo en Tel-Avivo la 22an de majo 2021. 

Miloj da personoj kolektiĝis en la israela urbo Tel-Avivo. Ili alvokis al kunekzistado inter judoj kaj araboj.

La manifestacio, kiu okazis sabaton vespere estis unu el la multnombraj manifestacioj organizitaj en tuta Israelo por alvoki al paco inter Israelanoj kaj Palestinanoj post 11 tagoj da batalo en Gazao, kiu finiĝis per batalhaltigo vendredon frumatene.

La manifestaciantoj paŝadis tra la urbo kaj kolektiĝis poste sur la centra placo Habima por aŭskulti politikulojn kaj artistojn.

Ayman Odeh, la ĉefo de la precipa araba partio ĉe la Parlameto, alvokis al kreado de palestina Ŝtato apud Israelo. Li deklaris : « Ĉi tie kunekzistas du popoloj. Ambaŭ meritas rajton al memdecido ».

La israela verkisto David Grossman deklaris, ke « la hodiaŭa batalo ne estas inter Araboj kaj Judoj, sed inter tiuj ambaŭflanke, kiuj aspiras al paca vivo kaj justa partnereco, kaj tiuj ambaŭflanke, kiuj sin nutras per malamo kaj perforto ».

27/04/2021

Human Rights Watch kvalifikas « apartisma » la politikon de Israelo koncerne la Palestinanojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/human-rights-watch-kvalifikas-apartisma-la-politikon-de-israelo-koncerne-la-palestinanojn.html

09/05/2021

Orienta Jerusalemo : la Ĉefkortumo prokrastas la aŭdiencon koncerne la elpeladon de la palestinaj familioj de Cheikh Jarrah

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/orienta-jerusalemo-la-cefkortumo-prokrastas-la-audiencon-koncerne-la-elpeladon-de-la-palestinaj-familioj-de-cheikh-jarrah.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }