Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 septembre 2023 2 26 /09 /septembre /2023 20:41

26/09/2023

Mardon 12an de septembro 2023, la kongreso de la Trades Union Congress (TUC), kiu kunigas sindikatojn reprezentantajn pli ol kvin milionoj kvincent mil laboristojn en kvardek ok sindikatoj, adoptis per amasa plimulto politikon de solidareco kun Ukrainio.

La kongreso kondamnas senkondiĉe la kontraŭleĝan kaj agresan invadon de Ukrainio fare de Rusio.

La Kongreso notas:

  1. La sisteman represion kontraŭ la liberaj sindikatoj sub la reĝimoj de Putin kaj Lukaŝenko, kaj ilian nuligon en la okupaciataj teritorioj de Ukrainio de post 2014.
  2. La alvokojn de la ukrainaj sindikatoj por morala kaj fizika helpo, inkluzive de rimedoj pri memdefendo de Ukrainio.
  3. Ke tiuj, kiuj plej suferas dum milittempo estas la gelaboristoj, kaj ke la sindikata movado faru sian eblon por eviti la konfliktojn, kio ne ĉiam eblas.
  4. La fieran historion de solidareco de la TUC kun la viktimoj de agresoj faŝistaj kaj imperiismaj, inkluzive de ĝia armita subteno al la Hispana Respubliko. Kiel sindikatanoj, ni estas esence kontraŭ-imperiismaj, kaj nia tasko konsistas en batalo kontraŭ la imperiismo kaj tiranio en ĉiuj okazoj. Ni agnoskas, ke venko de Putin en Ukrainio estus sukceso por la aŭtoritataj kaj reakciaj politikoj en la tuta mondo.
  5. La homan kaj median teruran koston de la ukraina konflikto. Milionoj da personoj estis truditaj forlasi siajn domojn kaj fuĝi, dum multaj aliaj mortis.
  6. La rusian programon de etna purigado.
  7. Ke la ukrainaj sindikatoj montris verajn solidarecon kaj subtenon, oferante loĝejojn kaj nutraĵojn al la rifuĝintoj. La sindikato ASLEF laboris en streta kunlaboro kun la ukrainaj fervojaj sindikatoj, kaj povis konstati la grandegan laboron plenumintan por subteni la laboristojn en tiu periodo de konflikto.

         

La Kongreso asertas:

  1. Sian subtenon al la civilaj kaj laboraj rajtoj en Rusio kaj Belorusio, kaj al tuja liberigo de la sindikatanoj enkarcerigitaj.
  2. Sian konvinkon, ke paco justa kaj daŭra ne eblas tiel longe kiel la rusia Ŝtato plu neas la suverenecon de Ukrainio.
  3. Sian solidarecon kun la ukraina popolo, inkluzive de rifuĝintoj, kies azilo estis malfruigita aŭ rifuzita de la brita registaro.
  4. Ke la rekonstruado de Ukrainio estu bazita sur la sindikataj valoroj kaj la laboro.

 

La Kongreso subtenas:

  1. La tujan retroiron de la rusiaj fortoj de ĉiuj ukrainaj teritorioj okupaciataj de post 2014.
  2. La alvokojn de la ukrainaj sindikatoj al financa kaj praktika helpo de Unuiĝinta Reĝlando al Ukrainio.
  3. Pacan finon de la konflikto, kiu garantias la teritorian tutecon de Ukrainio kaj la memdecidon de la ukraina popolo.
  4. La plenan restarigon de la laboraj rajtoj en Ukrainio kaj programon de rekonstruado kaj disvolviĝo, sociale justa, kiu respektas kolektivajn intertraktadojn, kaj forpuŝas malreglamentigon kaj privatigon.
  5. La laboron de la TUC, kaj la engaĝiĝon de la aliĝintoj, kun la ĉefaj ukrainaj sindikataj centraloj (FPU/KVPU), kaj agnoskas la Kampanjon de solidareco kun Ukrainio.

           

La Kongreso do taskas la Ĝeneralan konsilion:

  1. Sendi sian solidarecon al ĉiuj ukrainaj sindikatanoj, kiuj luktas tagon post tago por la rajtoj de la gelaboristoj kaj kontraŭ la imperiismo.
  2. Engaĝiĝi kun la ukrainaj sindikatoj de ambaŭ sindikataj centraloj kaj larĝa gamo de membroj kaj sindikataj ideoj.
  3. Stariĝi flanke de la ukrainoj en Unuiĝinta Reĝlando, kaj subteni ilin per ĉiuj disponeblaj rimedoj, ĝis kiam ili povos reveni hejmen en plena sekureco.           

02/09/2023

Milito en Ukrainio: Internacia Amnestio kondamnas la novan lernolibron pri Rusia Historio « plenplenan je propagandaj kliŝoj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/milito-en-ukrainio-internacia-amnestio-kondamnas-la-novan-lernolibron-pri-rusia-historio-plenplenan-je-propagandaj-klisoj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }