Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 novembre 2022 3 23 /11 /novembre /2022 16:06
UNICEF / Diego Sanchez

23/11/2022

« Tiu vintro endanĝerigos la vivon de milionoj da personoj en Ukrainio (…), la sano de la loĝantaro ne estu ostaĝigita » deklaris Hans Kluge, Regiona Direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) por Eŭropo. « Simple dirite, dum tiu vintro la demando estos: kiel vivtenadi ? ».

Laŭ la eŭropa branĉo de la Monda Sanagentejo de UN, la lando frontas termikan krizon, kiu aldoniĝas al konstanta krizo kaŭzata de la milito kaj pandemio. « La ruiniga energia krizo, la pligraviĝo de menssanaj urĝecoj, la malfacilaĵoj, kiuj malhelpas aliron al humanitara helpo, kaj la risko de virusaj infektadoj faros de tiu vintro teruran elprovon por la ukraina sansistemo kaj la ukraina popolo, kaj ankaŭ por la tuta mondo kaj ĝia engaĝiĝo en subteno al Ukrainio ».         

Jam hodiaŭ, la domaĝoj kontraŭ la ukrainaj energiaj infrastrukturoj « havas ruinigan efikon en la sansistemo kaj la sano de la loĝantaro », aldonis la Doktoro Kluge. Laŭ la MOS, duono el la energiaj infrastrukturoj de Ukrainio estas detruitaj aŭ ruinigitaj.

 

10 milonoj da Ukrainoj estas senigitaj je elektro

Tia situacio jam havas konsekvencojn en la sansistemo kaj la sano de la loĝantaro.

Hodiaŭ, 10 milionoj da personoj – kvarono el la tuta loĝantaro – estas senigitaj je elektro. « Sciindas, ke malvarmo povas mortigi », alarmis la ĉefo de la MOS por Eŭropo memorigante, ke la temperaturoj malaltiĝos ĝis minus 20°C en kelkaj regionoj de Ukrainio.

Dum senesperaj familioj provas restadi en varmo, multaj estos devigataj turniĝi al metodoj de alternativaj varmigiloj, kiel bruligi lignokarbon aŭ lignon, uzadi generatorojn nutratajn per dizelo, aŭ elektrajn hejtilojn. Tiuj metodoj entenas riskojn por la sano, interalie submetadon al venenitaj substancoj nocaj por la infanoj, la maljunuloj kaj la personoj, kiuj suferas pri spirmanko kaj korvaskula malsano. Ili ankaŭ povas kaŭzi brulvundojn kaj akcidentajn vundojn.          

En tiaj kondiĉoj, la MOS timas, ke « du ĝis tri milionoj da pliaj personoj forlasos sian hejmon serĉe al varmo kaj sekureco ». « Ili frontos gravajn sanproblemojn, inter kiuj spirinfektado kiel Kovim-19, pneŭmonio, gripo kaj grava risko de difterio, morbilo en subvakcinita loĝantaro », asertis Hans Kluge.

 

Pli ol 700 atakoj kontraŭ sanestablaĵoj

Alidirite, dum tiu vintro la demando estos: kiel vivtenadi ? Tiu alarmo de la MOS intervenas, dum ĝi registris pli ol 700 atakojn kontraŭ ukrainaj sanestablaĵoj de post la komenco de la rusia invado en februaro. Tio konsistigas laŭ la Doktoro Kluge « evidentan malobservadon » de la internacia humanitara juro.

Daŭrigo de atakoj kontraŭ la malsanulejoj kaj la energiaj infrastrukturoj signifas finfine, ke « la centoj da malsanulejoj kaj sanestablaĵoj ne plu funkcias plene ». Ili mankas je karburaĵoj, akvo kaj elektro por respondi al la esencaj bezonoj.

Doktoro Kluge emfazas, ke la akuŝejoj bezonas inkubatorojn, la sangobankoj bezonas fridujojn, la intensaj flegoj bezonas ventolilojn, kaj ĉiuj bezonas energion.

20/04/2019

Krimeo: en Jalto, la rusia milda povo kunigas la eŭropajn ekstremdekstrojn (KRONOLOGIO EKDE 2014)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/krimeo-en-jalto-la-rusia-milda-povo-kunigas-la-europajn-ekstremdekstrojn.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }