Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 octobre 2023 5 13 /10 /octobre /2023 14:26
FOTO: ANATOLII STEPANOV, AFP

13/10/2023

Bildo: Perfortaj bataloj okazas en Avdijkva, celo de grava rusia ofensivo.

Sektoroj de la okcidenta maldekstro disvolvas rakontojn, laŭ kio Rusio estis iompostiome ĉirkaŭita de NATO, kaj ke tio « provokis » Putin.

Post la 24an de februaro 2022, la ideo, ke Rusio tutsimple « sin defendas » estas malpli kaj malpli subtenebla. La fakto estas, ke la invado estis plene antaŭvidita.    

Necesas havi malsaman rakonton por kompreni, kio vere estas Rusio: agresema imperiisma potenco apud aliaj imperiismoj.

1994. Rusio, subtene de Usono, akiras la ukrainan nuklean arsenalon interŝanĝe kontraŭ respekto de la teritoria integreco de Ukrainio.

1997. Rusio akiras la ŝipbazon de Sebastopolo kaj la preskaŭan tutecon de la ŝipoj (precize 82%)… interŝanĝe kontraŭ la garantio de respekto de la teritoria integreco de Ukrainio !

2004. Rusio enmiksiĝas sensukcese en la ukrainajn prezidentajn balotojn, baraktante obstine por trudi fraŭdan kaj sendemokratian rezulton.          

Meze de la 2000aj jaroj. Por puni Ukrainion, ke ĝi elektis Juŝĉenko, Rusio uzas energian ĉantaĝon, ian ekonomian devigon, preskaŭ similan kun pruntoj kaj kondiĉoj de la IMF kaj de Monda Banko.    

2008. NATO rifuzas adopti planon por aliĝo de Ukrainio kaj prokrastas la decidon ĝis nedifinita dato. La sekureco de Ukrainio tute ne estas garantiata, dum Rusio jam montris sian emon uzadi truddevigon por submeti Ukainion al siaj postuloj.              

2009. La rusia prezidento Dmitrij Medvedev skribas al Juŝĉenko, ke « Rusio ne reprezentas kaj ne povas reprezenti ian minacon por Ukrainio.» Jes, kompreneble ! 

2014. Rusio, kiu « ne reprezentas kaj ne povas reprezenti minacon por Ukrainio » aneksas Krimeon. Kompreneble, aneksante Krimeon, Rusio ne nur faras de ĉiuj precedencaj deklaroj, laŭ kiuj « ĝi neniam konsistigos minacon por Ukrainio », ridindan mensogon, ĝi ankaŭ rompas kun la memorando de 1994 kaj la traktato de 1997 : « Ni estas Kremlo. Nia parolo valoras nenion ! »

La anekso de Krimeo estigas armitan separatismon en Donbaso, kunordigitan de Rusio per rektaj komando kaj milita kontrolo, poste tute subordigas la « aŭtoritatojn » de Donbaso, kiuj fakte okupacias la regionon.              

Ukrainio ne apartenas al NATO, ĝia sekureco ne estas garantiata, kaj la livero de usonaj armiloj komenciĝas nur en 2018. Ili estas reduktitaj al minimumo… pro timo provoki Rusion !

24 februaro 2022. Rusio invadas Ukrainion cele al kontrolo de 100% de la tuta lando, per ia ajn maniero.    

Nenia milita surterena disvolviĝo provokis la invadon. Por Rusio, temas pri milito intence elektita, tute simila al la invado de Irako en 2003, kiu estis milito intence elektita de Usono.   

Necesas aldoni la amasan enmiksiĝon de spionoj kaj rusiaj influhavaj agentoj en Ukranion, la monon pagitan al ukrainaj politikistoj koruptitaj, kaj la amasan akiron de ukrainaj aktivoj cele al devigo de ekonomia kaj politika dependeco.     

Tiuj faktoj estas konataj, sed multaj maldekstraj personoj rifuzas vidi ilin.

Tio estas historio de jardekoj da imperiisma agreso, kiu kulminas en milito, kiu kostis 150 000 vivojn nur en 2022.

Ĉiuj diskutoj pri maldekstra internaciismo komenciĝu per la agnosko de la realeco, pri kio estas Rusio, kaj kion ĝi faris.

Post-skribo de d’Oakland Socialist: necesas aldoni al tiu listo la detruadon de Grozno, la invadon de Kartvelio (2008), la helpon provizitan al la reĝimo de Baŝar Al-Asad en Sirio (2015), ne forgesante la anekson de parto el Moldavio kaj « Ĉednestrio » (1990).

28/06/2023

Falsaj novaĵoj anstataŭ ukraina realo: afekcia pesto (1/4) 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/falsaj-novajoj-anstatau-ukraina-realo-afekcia-pesto-1/4.html

07/03/2023

LA ORKESTRO DE LA BLINDULOJ, SURDULOJ, AMNEZIULOJ, ĈARLATANOJ KAJ LA KOMPLICOJ LUDAS SIAN PARTITURON

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/la-orkestro-de-la-blinduloj-surduloj-amneziuloj-carlatanoj-kaj-la-komplicoj-ludas-sian-partituron.html

11/02/2023

TENDARISMO (artikolo aperita en Sennaciulo n° 05-06 de majo/junio 2022)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/tendarismo-artikolo-aperita-en-sennaciulo-n-05-06-de-majo/junio-2022.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }