Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2024 7 28 /04 /avril /2024 22:07
AP - Ramon Espinosa

28/04/2024

Bildo: Dum interrompo de elektro en Bauta la 18an de marto 2024

En Kubo, punoj ĝis dek kvin jaroj da malliberejo estis deciditaj kontraŭ dek tri personoj, asertis vendredon 26an de aprilo la NeRegistara Organizaĵo de defendo de Homaj rajtoj Justicia 11J. Ili manifestaciis kontraŭ daŭraj interrompoj de elektro en 2022 en la insulo.

Ĉi-vendrede 26an de aprilo, dek viroj kaj tri virinoj, ĉiuj tri enkarcerigitaj, ricevis sciigon pri siaj kondamnoj, kiuj atingas de kvar ĝis dek kvin jaroj da malliberejo pro interalie ribelinstigo, malamika propagando kaj sabotado, laŭ listo provizita de Justicia 11J, bazita en Miamo en Usono. Ĉiuj ĉi personoj surstratiĝis la 18an kaj 19an de aŭgusto por postuli pli bonajn vivkondiĉojn kaj finon de la daŭraj interrompoj de elektro – ĝis 28 horoj – en Nuevitas (oriente), urbo situanta pli ol 600 kilometrojn for de Havano.

 

Apelacio plu ebla

Ili estis juĝitaj en januaro 2024 fare de tribunalo de Camagüey, en forta  militista kaj polica ĉeesto, raportis tiam la NRO Cubalex, bazita ankaŭ en Miamo. « Mia filo tre malbone fartas », deklaris per telefono la patrino de junulo 23-jara kondamnita ĝis dek jaroj de malliberejo, kaj kiu petis anonimecon. Tamen, laŭ Justicia 11J, la personoj kondamnitaj plu povas apelacii sian kondamnon.

 

Ĉiutagaj interrompoj de elektro en 2022

Pro la energia manko en Kubo, 2022 estis unu el la plej malfacilaj jaroj en 2022, kun ĉiutagaj interrompoj de elektro en la tuta insulo. La kontraŭregistaraj manifestacioj kiel tiuj, kiuj okazis en Nuevitas en 2022 estas pli kaj pli oftaj en Kubo, malgraŭ la risko de arestoj kaj la severaj punoj riskitaj de la manifestaciantoj.

Centoj da personoj estis arestitaj dum la historiaj manifestacioj de la 11a de julio 2021, kaj preskaŭ 500 estis kondamnitaj ĝis 25 jaroj da malliberejo, laŭ la lastaj oficialaj nombroj.   

31/01/2023

La jaro 2022 finiĝis per pli ol 1 000 politikaj malliberuloj en la kubaj karceroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/la-jaro-2022-finigis-per-pli-ol-1-000-politikaj-malliberuloj-en-la-kubaj-karceroj.html

19/03/2022

Kubo : ĉirkaŭ cent manifestaciantoj de la 11-a de julio estas kondamnitaj de 6 ĝis 30 jaroj da malliberejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/kubo-cirkau-cent-manifestaciantoj-de-la-11-a-de-julio-estas-kondamnitaj-de-6-gis-30-jaroj-da-malliberejo-2.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }