Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juin 2022 1 13 /06 /juin /2022 19:32

13/06/2022

La NeRegistara Organizaĵo enketis pri la bombadoj, kiuj frapis la duan plej grandan urbon de Ukrainio. Ĝi akuzas la rusian armeon, ke ĝi uzadis grapolbombojn.

Lundon, Internacia Amnestio akuzis Rusion pri militkrimoj en Ukrainio. Ĝi certigas, ke centoj da civiluloj mortis pro senĉesaj atakoj kontraŭ Ĥarkivo, inter kiuj multaj estis efektivigaj per disfragmentaj bomboj.

En funde esplorita enketo, la NRO pri defendo de Homaj rajtoj asertas, ke ĝi trovis la pruvojn montrantajn, ke en sep atakoj kontraŭ kvartaloj de la dua plej granda urbo de Ukrainio, nord-oriente de la lando, la rusiaj fortoj uzadis grapolbombojn el tipo 9N210 kaj 9N235 kaj disframentajn minojn. Tiuj ambaŭ armilkategorioj estas malpermesitaj de internaciaj traktatoj.

Titolita « Ĉiu povas morti je ĉiu ajn momento », tiu raporto montras, kiel la rusiaj fortoj mortigis kaj kaŭzis gigantajn damaĝojn, bombadante senĉese loĝatajn kvartalojn de Ĥarkivo de post la komenciĝo de la invado de Ukrainio la 24an de februaro.

 

« Plena malestimo por la vivo de la civiluloj »

« Personoj estis mortigitaj hejme kaj sur la strato, en infanaj ludĝardenoj, en tombejoj. Homoj estis bombitaj, dum ili vicumis por akiri humanitaran helpon aŭ aĉetis nutraĵojn kaj medikamentojn », deklaris Donatella Rovera, esploristino pri la krizaj kaj konfliktaj situacioj ĉe la sidejo de Internacia Amnestio.   

« La ripetita uzado de tute malpermesitaj grapolbomboj estas ŝoka kaj atestas pri plena malestimo por la vivo de la civiluloj », ŝi aldonis.

Kvankam Rusio subskribis nek la Konvencion pri grapolbomboj nek tiun pri la teraj minoj, la internacia humanitara juro malpermesas la atakojn kaj la uzadon de armiloj, kiuj ĉiam frapas sendistinge kaj konsistigas militkrimon, substrekas la raporto.

Amnestio enketis pri 41 bombadoj, kiuj okazigis almenaŭ 62 mortintojn kaj almenaŭ 196 vunditojn.

Du membroj de la NRO interparolis kun 160 personoj en Ĥarkivo dum 14 tagoj en aprilo kaj majo, interalie kun pluvivantoj post atakoj, kun parencoj de viktimoj, kaj atestantoj.       

10/06/2021

Jegor, ok-jara, same kiel Anne Franck antaŭ li, rakontas en sia taglibro la militon en Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/jegor-ok-jara-same-kiel-anne-franck-antau-li-rakontas-en-sia-taglibro-la-militon-en-ukrainio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }