/image%2F0553642%2F20221105%2Fob_618272_sennaciulorusio.jpg)
05/11/2022
Kvankam la plimulto de la maldekstro kondamnis la rusian invadon en Ukrainio, unueco en la maldekstra tendaro ankoraŭ mankas. Ni volus alparoli tiujn el la maldekstrularo, kiuj ankora kroĉiĝas al la starpunkto “plagon al la domoj de vi ambaŭ”, laŭ kiu oni rigardas la militon kiel interimperiisman militon.
Jam plej tempas, ke la maldekstro vekiĝu kaj plenumu “konkretan analizon de la konkreta situacio” anstataŭ reprodukti elĉerpitajn penskadrojn el la Malvarma milito. Preterrigardi la rusian imperiismon estas terura eraro ĉe la maldekstro. Putin, ne NATO, militas kontraŭ Ukrainio. Jen kial estas esenca afero ŝovi nian fokuson for de la Okcidenta imperiismo al la agresiva imperiismo de Putin, kiu havas ideologian kaj politikan bazon, krom ekonomia.
La rusia imperiismo konsistas el du elementoj. Unue, ĝi rilatas al reviziisma rusia naciismo. Post 2012, Putin kaj lia establo formoviĝis de civitana koncepto pri la nacio (t.e. rossijskij , rusia, Rusio-rilata) al ekskluziva, etne bazita koncepto pri ruseco (t.e. russkij , etnokulture rusa). Lia agreso en 2014 kaj en 2022 estis legitimita kiel revenigo de “origine” rusaj teroj. Krome, tiu koncepto pri (etna) “ruseco” revivigas la imperian koncepton el la 19-a jarcento pri la rusa nacio, kiu reduktas la ukrainan kaj belorusan identecojn al regionaj identecoj. Laŭ tiu vidpunkto, rusoj, belorusoj kaj ukrainoj estas unusola popolo. Apliki tiun koncepton en oficiala retoriko implicas neadon de memstara ukraina ŝtateco. Jen kial ni ne povas diri kun ajna grado de certeco, ke Putin volas nur la agnoskon de rusia suvereneco super Krimeo kaj Donbaso. Putin eble deziras aŭ aneksi aŭ subigi la tuton de Ukrainio, kio estas minacoj aperantaj en lia artikolo Pri la historia unueco de rusoj kaj ukrainoj kaj en lia parolado de la 21-a de februaro 2022. Fine, la perspektivo de ukrainiaj-rusiaj pac-intertraktadoj aspektas relative malbrila, ĉar la rusia intertrakta teamo estas gvidata de la eksa kulturministro Vladimir Medinskij, unu el la plej sindediĉaj kredantoj je la ideologio de russkij mir (la etne rusa mondo) – mondo, en kiu, kredu al ni, neniu estos feliĉa.
Due, eĉ kvankam la agreso de Putin estas malfacile klarigebla racie, la aktualaj eventoj montris, ke eble tamen estas sufiĉe prudente kompreni la rusian imperiisman retorikon laŭvorte. La rusian imperiismon propulsas la deziro ŝanĝi la tielnomatan “mondan ordon”. Tiel do, la postulo de Putin pri retiriĝo de NATO el orienta Eŭropo povas signali, ke Rusio eble ne haltos en Ukrainio, kaj ke Pollando, Latvio, Litovio aŭ Estonio eble iĝos la venontaj celtabuloj de agreso fare de Putin. Estas tre naive postuli malmilitarizon de orienta Eŭropo, ĉar en la lumo de la aktualaj cirkonstancoj, tio signifos nur politikon de cedoj al Putin kaj faros orienteŭropajn landojn vundeblaj pro agreso fare de Putin. Diskursado pri NATO-ekspansio obskurigas la deziron de Putin dividi la influsferojn en Eŭropo inter Usono kaj Rusio. Esti en la rusia influsfero signifas politikan subordiĝon de lando al Rusio kaj subiĝon al la ekspansio de rusia kapitalo. La kazoj de Kartvelio kaj Ukrainio montras, ke Putin pretas uzi perforton por influi la politikajn aferojn de landoj, pri kiuj li kredas, ke ili volas eliri el la rusia influsfero. Gravas kompreni, ke la kompreno de Putin pri krite gravaj agantoj en la monda ordo baze limiĝas je Usono kaj Ĉinio. Li ne agnoskas la suverenecon de aliaj landoj, rigardante ilin kiel satelitojn de unu el tiuj agantoj en la internacia ordo.
Putin kaj lia establo estas tre cinikaj. Ili uzas la bombadon de Jugoslavio fare de NATO, la invadon fare de Usono en Afganio kaj la invadon en Irako kiel sindefendon por bombado de Ukrainio. En tiu kunteksto, la maldekstro devas montri konsekvencecon kaj diri “ne” al ĉiu imperiisma agreso en la mondo. Hodiaŭ la imperiisma agresanto estas Rusio, ne NATO, kaj se Rusio ne estos haltigita en Ukrainio, ĝi nepre daŭrigos sian agresadon.
Krom tio, ni havu neniun iluzion pri la reĝimo de Putin. Ĝi proponas neniun alternativon je la okcidenta kapitalismo. Ĝi estas aŭtoritatisma, oligarkia kapitalismo. La nivelo de neegaleco en Rusio signife plialtiĝis dum la 20 jaroj de lia gvidanteco. Putin estas ne nur malamiko de la laborista klaso, sed ankaŭ malamiko de ĉia demokratio. Popola partopreno en la politiko kaj libervolaj asocioj estas traktataj suspekte en Rusio. Putin estas esence kontraŭkomunisto kaj malamiko de ĉio, por kio la maldekstro batalis dum la 20-a jarcento kaj batalas en la 21-a. Laŭ lia mondrigardo, la fortuloj rajtas bati la malfortajn, la riĉuloj rajtas ekspluati la malriĉulojn, kaj fortuloj kun regpovo rajtas fari decidojn por sia senpovigita loĝantaro. Al tiu mondrigardo oni devas doni severan baton en Ukrainio. Por ke politikaj ŝanĝoj efektiviĝu ene de Rusio, unue la rusia armeo devas esti malvenkita en Ukrainio.
Ni volas paroli pri altgrade disputveka postulo, nome, pri militara helpo al Ukrainio. Ni komprenas la reefikojn de militarizo por la progresema maldekstra movado tutmonde, kaj la rezistadon de la maldekstro kontraŭ NATO-ekspansio aŭ Okcidenta intervenado. Tamen, pli da kunteksto necesas por doni plenan bildon. Unue, ĉiuj NATO-landoj provizis armilojn al Rusio malgraŭ la embargo de 2014 (Francio, Germanio, Italio, Aŭstrio, Bulgario, Ĉeĥio, Kroatio, Slovakio, Hispanio). Do la diskuto pri tio, ĉu armiloj sendataj en la regionon trafos en la malĝustajn manojn, impresas kiel tro malfrua. Ili jam estas en malbonaj manoj, kaj EU-landoj nur kompensus siajn antaŭe faritajn malbonojn, se ili provizus armilojn al Ukrainio. Krome, la alternativaj sekurecgarantioj, kiujn la ukraina registaro proponis, kuntrenas partoprenon de pluraj landoj kaj verŝajne atingeblas entute nur, se ili partoprenos. Due, kiel multnombraj artikoloj emfazis, la Azov-regimento estas problemo. Sed, alie ol en 2014, la ekstrema dekstro ne ludas elstaran rolon en la nuna milito, kiu fariĝis popola milito – kaj niaj kamaradoj de la kontraŭ-aŭtoritatisma maldekstro de Ukrainio, Rusio kaj Belorusio batalas kune kontraŭ la imperiismo. Kiel iĝis klare dum la pasintaj kelkaj tagoj, Rusio provas kompensi sian surterenan malsukceson per aeratakoj. Aerdefendo donos al Azov nenian aldonan potencon, sed helpos al Ukrainio reteni la regon super sia teritorio kaj malmultigos mortojn de civiluloj, eĉ se intertraktadoj fiaskos.
Niaopinie, la maldekstro devus postuli:
• la tujan retiron de ĉiuj rusiaj armeaj fortoj el Ukrainio • novajn laŭcelajn personajn sankciojn kontraŭ Putin kaj liaj multmilionuloj (Gravas kompreni, ke Putin kaj lia establo zorgas nur pri siaj propraj privataj posedaĵoj; ili estas senzorgaj pri la entuta stato de la rusia ekonomio. La maldekstro povas uzi tiun postulon ankaŭ por eksponi la hipokritecon de tiuj, kiuj sponsoris la reĝimon kaj la armeon de Putin, kaj eĉ nun daŭrigas vendadon de armiloj al Rusio.)
• sankciadon de nafto kaj gaso el Rusio
• pli multan militaran subtenon al Ukrainio, precipe provizon de aerdefendaj sistemoj
• enkondukon de UN-pacgardantoj el ne-NATO-landoj por protekti civilulojn, inkluzive protekton de verdaj koridoroj kaj protekton de atomcentraloj (Eblas superi en la Ĝenerala Asembleo la vetoon de Rusio en la Konsilio de Sekureco de UN.)
La maldekstro devus subteni ankaŭ tiujn ukrainajn maldekstrulojn, kiuj rezistas, videbligante ilin, tirante iliajn voĉojn en la centron de atento kaj subtenante ilin finance. Ni agnoskas, ke pluan rezistadon ebligas ĝuste la milionoj da ukrainaj esencaj laboristoj kaj homhelpaj volontuloj.
Pluraj aliaj postuloj – subteno por ĉiuj rifuĝintoj en Eŭropo sendepende de ilia ŝtataneco, nuligo de la eksterlanda ŝuldo de Ukrainio, sankcioj kontraŭ rusiaj oligarkoj, ktp – estas vaste akceptataj en la maldekstrularo, kaj pro tio ni ne bezonas diskuti ilin ĉi tie.
La rusia invado en Ukrainio kreas teruran precedencon pri solvado de konfliktoj, kiuj kuntrenas riskon de atoma milito. Jen kial la maldekstro devas formuli nian propran vizion pri internaciaj rilatoj kaj la arkitekturon de internacia sekureco, kiu povas inkluzivi multflankan atoman malarmadon (kiu estos devontiga por ĉiuj atomaj potencoj) kaj la instituciigon de internaciaj ekonomiaj reagoj je ĉiu ajn imperiisma agresado en la mondo. La militara malvenko de Rusio devus esti la unua paŝo al demokratiigo de la tuttera ordo kaj formado de internacia sekurec-sistemo, kaj la internacia maldekstro devas fari kontribuon al tiu afero.
La Rusia Socialisma Movado estas politika organizaĵo, kies vizio pri demokratia socialismo baziĝas sur komunuma proprietado, politika libereco kaj memdeterminado. Ili kredas, ke nur amasmovado – de socialistoj, sindikatoj, feministinoj, kontraŭfaŝistoj kaj mediaj aktivistoj – armitaj per klasbazita solidareco kaj egalismo – povas fini la regadon de la kapitalo en Rusio.
Socialnij Ruĥ (ukraine: “Socia Movado”) estas ukraina demokratia socialisma maldekstra organizaĵo, kiu batalas kontraŭ kapitalismo kaj ksenofobio. Socialnij Ruĥ unuigas sociajn aktivistojn kaj sindikatojn en la lukto por konstrui pli bonan mondon sen la diktaturo de kapitalo, patriarkismo kaj diskriminacio.
[tradukita de G. Mickle laŭ teksto ĉe Against Russian Imperialism - Lefteast
Artikoloj pri la invado de Ukrainio: