Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 décembre 2022 7 25 /12 /décembre /2022 20:47

25/12/2022

Tiu bildo fotita la 23an de decembro 2022 montras lernejon detruitan en la vilaĝo Oleksandrivka, regiono de Ĥersono.

Sabaton 24an de decembro matene: hororaj scenoj en Ĥersono post bombado de komerca areo centre de la urbo. Laŭ unua provizora bilanco, la bombadoj okazigis almenaŭ 10 mortintojn, kaj 55 vunditojn.

Sabaton matene, lavango da bomboj falegis sur komercan areon de la urbo-centro de Ĥersono, kie ĉeestas halo kaj superbazaro.    

Pluraj pafaĵoj, tre verŝajne devenintaj de multoblaj misiloj el tipo Grad, eksplodis altere kaj sur la konstruaĵoj de la centra bazaro, falĉante la pasantojn, ege multnombraj je ĉi tiu horo.  

La unuaj bildoj estas teruraj: apud magazenoj kuŝas senmoviĝantaj korpoj en sangoflakoj, kaj dekoj da vunditoj, kelkaj gravege.

 

Ĥersono estas regule bombadita

« Tagon antaŭ Kristnasko, meze de la urbo-centro, tio ne estas milito kun difinitaj reguloj. Ĝi estas teroro, kiu celas mortigi por timigi, nur por plezuro », tuj denuncis la Ŝtatestro, Volodimir Zelenskij en la sociaj retoj.

Liberigita la 11an de novembro post naŭ monatoj da okupacio, Ĥersono estas de tiam regula celo de rusiaj sendistingaj bombadoj.

Efektive, ankaŭ tri civiluloj estis mortigitaj en la urbo-centro per pafoj, kiuj verŝajne estis fosforbomboj.   

En tiu kunteksto, la civil-milita administracio de Ĥersono alvokis la loĝantojn, kiuj vivas proksime de la bordoj de la rivero Dnepro, ke ili forlasu la urbon.

Pasintan sabaton, ankaŭ tri membroj de la ukrainaj urĝaj servoj estis mortigitaj en la eksplodo de mino, dum ili partoprenis senminigajn operacojn en la regiono de Ĥersono, anoncis la regionaj servoj, por kiuj ili laboris.          

02/11/2022

Milito en Ukrainio: mergitaj en mallumo, la malsanulejoj de Ĥersono provas pluvivi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/milito-en-ukrainio-mergitaj-en-mallumo-la-malsanulejoj-de-hersono-provas-pluvivi.html

13/04/2022

Ukrainio: Unuiĝintaj Nacioj postulas enketojn pri la akuzoj de seksperfortoj fare de rusiaj soldatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/ukrainio-unuigintaj-nacioj-postulas-enketojn-pri-la-akuzoj-de-seksperfortoj-fare-de-rusiaj-soldatoj.html

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }